PMEG 2023

12.3.4.8. Kontraux

La baza signifo de kontraux estas “inversa direkto”.

Pozicio kun direkto «

Kontraux povas montri pozicion de io, kies antauxa flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antauxa flanko. La du aferoj havas do siajn antauxajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj:

  • La regxo sidis sur sia regxa trono en la regxa domo, kontraux la enirejo de la domo.Es.5...fronte al la enirejo... ...vidalvide al la enirejo...

  • Sxi sidis senmove kontraux la estingigxanta fajrejo kaj meditis.M.13 Sxia antauxa flanko estis turnita al la fajrejo.

  • Arangxis sin la Izraelidoj kaj la Filisxtoj, fronton kontraux fronto.Sm1.17

  • La pordegoj de la interna korto estis kontraux la pordegoj norda kaj orienta.Jhx.40

  • Li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo, kiu estis malantauxe.Jhx.41 Li mezuris tiun flankon, kiu estis direktita al la placo.

  • Inter la pasejoj [...] estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko [...]. Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la dua sude kontraux Geba.Sm1.14 La pintoj de la du rokoj estis direktitaj al la du respektivaj lokoj.

  • La Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko.Er.33

Sxangxo en kontrauxan pozicion «

Por montri sxangxon de direkto, turnigxon al nova direkto, oni uzas kontraux plus N-finajxon:

  • Li levis la vizagxon kontraux la plafonon kaj ridis lauxte kaj longe.M.163 Unue lia vizagxo estis turnita en alia direkto. Poste li levis gxin tiel, ke gxi estis direktita kontraux la plafono.

  • Zminska levis kontraux la junan virinon siajn okulojn.M.32

Sed se temas pri movo al ia loko, kie la movita afero havas direkton kontraux io, oni uzas kontraux sen N-finajxo, cxar tiam kontraux ne montras turnigxon al nova direkto:

  • Starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.Er.26 Oni metu la kandelabron en certan lokon. Tie gxi staru kontraux la tablo.

  • Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno.Nm.25

  • Li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael.Kr2.6

Movo kun direkto «

Kune kun movaj verboj kontraux montras ion, direkte al kio io movigxas:

  • Unu homa figuro venis kontraux li.BV.77

  • Ili promenis man-en-mane kontraux la levigxanta suno.

En tiaj frazoj oni pli ofte uzas direkte al, renkonte al aux simile.

Por montri, ke kontrauxmovo atingas sian celon, kaj kuntusxigxas kun gxi, oni povas uzi kontraux plus N-finajxon:

  • Sovagxa hajlo flugas kontraux liajn tempiojn.Rt.106 La hajlo trafas la tempiojn.

  • La salmo saltos kontraux la falantan akvon kaj frapos sin kontraux la sxtonajn murojn.FA2.97

  • Cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.Jgx.20

Se la kunteksto permesas, aux se la kuntusxigxo ne estas grava, oni povas uzi kontraux sen N-finajxo:

  • La akvo en gxi [= la torento] fluis tiel brue, ke estis tre malfacile nagxi kontraux la fluado.FA1.18 La malo estas kun la fluado aux laux la fluado.

  • Mi ekfrotis alumeton kontraux la muro.FA3.15

  • Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraux la pordo.FA1.143

Komparu kun similaj uzoj de cxirkaux, preter, tra kaj trans.

Malamika ago aux intenco «

Ofte kontraux montras malamikecon, malfavorecon, negativecon k.s.:

  • La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.FE.39

  • Vi blasfemas, Isaak, kontraux la sola Dio.Rn.45

  • David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li.Sm1.23

  • Mi ne devas agi kontraux mia konscienco.M.58 La malo estas laux mia konscienco.

  • Mi estas kontraux via opinio (kontraux vi). La malo estas por via opinio, por vi.

Se kun malamika signifo miksigxas ideo de movigxo, kiu atingas sian celon, oni uzas kontraux plus N-finajxon:

  • Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo.Sm1.17

  • Ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo.Jgx.18

  • Li iris milite kontraux cxiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin cxiujn.FA4.72

Forigo aux defendo de malbono «

Kontraux povas montri malbonajxon, kiam temas pri defendo, forigo aux sxirmo de tiu malbonajxo:

  • La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto.Sm1.17

  • Por sxirmi sin kontraux la suno, sxi havis sur si grandan cxapelon.FA2.56

  • Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo.Ez.8

Iafoje oni ankaux povas uzi de aux disde en tiaj frazoj, sed ofte nur kontraux tauxgas:

  • Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.Gn.42 Nur kontraux montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ...(dis)de la malsato estus nekomprenebla.

  • Laboro [...] estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraux malsanoj de la korpo kaj spirito.M.193

Intersxangxo «

Kontraux povas montri ion, kion oni donas aux ricevas intersxangxe:

  • Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el Hxelbon, kaj plej blankan lanon.Jhx.27 Okazis intersxangxo inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritajxojn, kaj Damasko donis diversajn valorajxojn.

  • Gxia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de sxi, intersxangxe kontraux reciproka servo en formo de mono.M.20

  • Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj acxetis de li la birdon kontraux kelke da spesdekoj.FA1.138

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por. Sxajnas bone uzi por, kiam temas klare pri vendo kaj acxeto, kaj kontraux, kiam temas pri alispeca intersxangxo, sed ofte ne estas eble distingi precize.

Kontraux povas cxe la verbo sxangxi montri ion, kion oni prenas anstataux alia afero:

  • La cxifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne sxangxus kontraux la purpuro de regxoj.Rt.35...mi ne prenus anstatauxe la purpuron de regxoj.

  • Oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.Ij.28

Cxe la verbo anstatauxigi oni ne uzas kontraux sed per: Cxiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstatauxigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton.M.89

Direkto de sento aux ago «

Kontraux povas montri personon aux alian aferon, al kiu direktigxas sento aux ago. Kontraux estas uzata precipe cxe malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankaux cxe neuxtralaj aux ecx amikaj. Oni ofte ankaux povas uzi al:

  • Tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo sxi havis teruran malamon kontraux la pli juna.FE.13

  • Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon.Kr2.16

  • Kontraux tiu homo, kun kiu sxi parolis, sxi sentas ian cxagrenon.M.179

  • Ankaux Amalio estas ne indiferenta kontraux li!Rt.93 Se oni uzus cxi tie al, temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri sxia sento pri li. Tion kauxzas la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresajxo, jen senton cxe iu, kiu ne interesigxas pri io.

  • Estu sinceraj kontraux mi.H.60

  • Interkonsentigi cxiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraux aliaj.OV.531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri sxangxo de stato, oni povas uzi kontraux plus N-finajxon:

  • Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.Re.6

Komparo «

Kontraux iafoje signifas “kompare kun”:

  • Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.Er.23...por ke la bestoj ne farigxu multaj kompare kun vi.

  • La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro.Re.1

  • Kontraux tuta kohorto ecx Herkulo estas malforta.PE.624Kompare kun tuta kohorto... Oni povas cxi tie kompreni ankaux malamikan agon en kontraux: En batalo kontraux tuta kohorto...

  • Germanujo farigxos respubliko, kontraux kiu Romo kaj Sparto estos monahxinejoj.Rt.17...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monahxinejoj.

Vortfarado «

  • Kontrauxa = “tia, ke gxi estas kontraux io”: Li ne scias, kiu logxas en la kontrauxa domo.FA2.134 Ili iris, sed gxuste en la direkto gxuste kontrauxa al tiu, en kiu ili devus iri.FA3.89 Eble tio estos kontrauxa al la kristana favorkoreco?M.171

  • Kontrauxe = 1. “En kontrauxa pozicio aux direkto”: La regxo kaj la regxino sidis sur belega trono, gxuste kontrauxe de la jugxistoj kaj de la tuta konsilistaro.FA1.12 La vento blovas kontrauxe. 2. “Kun kontrauxa volo, senco aux intenco”: Ili agis kontrauxe al la legxoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata kvazaux propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraux li, kontrauxe, mi estas danka al li.M.153

  • Kontrauxi = “havi kontrauxan volon”: Sxi kontrauxis al ilia propono.

  • Kontrauxigxi = “ekhavi kontrauxan volon”: Ne kontrauxigxu al nia felicxo [...]!Rz.77