PMEG 2023

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la dekstra aux maldekstra flanko (ne la antauxa aux malantauxa), sed iafoje temas pli gxenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu kun cxe, kiu ankaux montras proksiman pozicion):

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25...dekstre aux maldekstre proksime de la pordo...

  • Marta rigardis la apud sxi irantan virinon per nebulitaj okuloj.M.100...proksime dekstre aux maldekstre de sxi irantan...

  • Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

  • La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro.FA2.29

  • La gefiancxoj staris apud la altaro.FE.36...proksime de la altaro.

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198

  • Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago.Rt.46

  • Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi komparon. Se mi starus apud li mi sxajnus kiel nura komencanto. Iafoje oni uzas cxe en simila maniero.

Apud + direktaj rolmontriloj «

  • Gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron.Lv.1...al loko apud la altaro.

  • Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.Jgx.3

Elparolo «

Ial multaj fusxas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antauxlasta vokalo: ápud. Ne: *apúd*.

Vortfarado «

  • Apuda = “trovigxanta proksime apud io”: Sxi montris per la mano la pordon de la apuda cxambro.M.95

  • Apude = “en (flanka) proksimo”: Apude kusxis kelke da salatfolioj kaj kelke da kasxtanoj.FA1.212