PMEG 2023

12.3.2.4. De rilate al participo

Aktiva participo «

Cxe aktiva participo kun A-finajxo aux E-finajxo, de-esprimo havas la samajn signifojn kiel cxe verbo:

  • Ni estis vojagxantaj de lando al lando....vojagxis de lando al lando.

  • Rugxigxinte de honto sxi forkuris.Post kiam sxi rugxigxis de honto...

  • Ne parolu al li antaux ol li estos trankviligxinta de la sxoko....antaux ol li trankviligxos de la sxoko.

Aktivaj participoj kun O-finajxo montras personon (iafoje ajxon), kiu faras, faris aux faros agon. Cxe tiaj vortoj de-esprimo cxiam montras la sencan objekton de la ago:

  • Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.FE.22 La savanto savos la mondon. De montras objekton.

  • La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.FE.37 Ili konfesas unu (saman) religion.

  • Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj.FE.37 Ili logxas la regnon.

Pasiva participo «

Rilate al pasiva participo, de plej ofte montras sencan subjekton, aganton:

  • Sxi estas amata de cxiuj.FG.54 Cxiuj amas sxin.

  • Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.FE.25 Mi acxetas la komercajxon.

  • La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.FE.25 Mi acxetis la surtuton.

  • La sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.25 Mi ne pagos la sxuldojn.

  • Li staras kvazaux frapita de fulmo.Rt.92 Sxajnis, kvazaux fulmo frapis lin.

  • La montoj estis kovritaj de negxo.FA1.211 Negxo kovris la montojn.

  • La tempo fluis ne rimarkate de ili.FA2.146 Ili ne rimarkis la fluon de la tempo.

  • Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankaux povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. Sed tio malofte estas necesa cxe pasivaj participoj.

Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon cxe pasiva participo, oni ordinare devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde aux simile:

  • La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis gxin de la patrino.

  • Tiuj ricxajxoj estas hereditaj el de sxia avo. Se oni uzus simplan de, la senco estus, ke sxia avo heredis la ricxajxojn, sed la intencita senco estas, ke iu heredis ilin de li.

  • La oficejo estas malfermita ekde la nauxa horo. Cxi tie ankaux simpla de bone funkcius, cxar apenaux estus eble miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataux de, precipe cxe la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata cxe pasiva participo ankaux por alia signifo ol senca subjekto:

  • Tiam alvenis birdoj nesciate de kie.FA3.29 De montras originon.

  • Naux deprenite de dudek estas dek-unu.M.116 De montras formovon.

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per suficxe alta kradoFA1.128 De montras apartigon. Disde la strato estus pli klara cxi tie.