PMEG 2023

12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto

De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Gxenerale de montras ian rilaton inter la priskribata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno «

Plej ofte de-esprimo montras apartenon cxe ne-aga O-vorto. La vorto “aparteno” havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco aux alia formo de aparteno:

  • Jen kusxas la cxapelo de la patro.FE.8 La cxapelo apartenas al la patro kiel posedajxo aux havajxo.

  • Jen estas la kajero de la juna frauxlino.FE.10 La kajero apartenas al la frauxlino kiel posedajxo.

  • La dentoj de leono estas akraj.FE.7 La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

  • Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12 La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.

  • Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE.32 La bordo apartenas al la maro, cxar gxi trovigxas tuj apud gxi.

  • Januaro estas la unua monato de la jaro.FE.12 Monatoj estas partoj de jaro.

  • La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.FE.12

  • La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la logxejo.M.180

  • La filo de la regxo [...] sxin renkontis.FE.21 La filo apartenas al la regxo kiel parenco.

  • Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, cxar li verkis gxin.

  • Tio versxajne estas speco de gxardena kreskajxo!FA3.70 La speco apartenas al la klaso “gxardena kreskajxo”.

  • Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virinoFA2.145 La portreto apartenas al la virino, cxar gxi montras sxian aspekton.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.FE.32 La glaso apartenas al vino, cxar gxi estas uzata por vino.

  • Sxi estas profesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako matematiko. Oni povas ankaux uzi pri.

  • La ricxeco de tiu cxi homo estas granda.FE.35 La ricxeco apartenas al la homo, cxar gxi estas unu el ties ecoj.

  • Tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 La signifo apartenas al la ideo “mezuro”.

Eco «

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:

  • virino de meza agxoM.20 = “mezagxa virino”.

  • haroj de nedifinita koloroM.20 La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron.

  • Proksime de ili staris ankoraux alia figuro de triobla grandeco.FA2.105 La figuro estis trioble granda.

Konsisto «

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:

  • Li donis al sxi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj (bukedo da rozoj havus iom alian signifon).

  • Tie malsupre kusxas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.FA3.55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.

  • La sxipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo.FA2.110 La fumo konsistis el pulvo.

Origino «

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aux devenon:

  • Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo = Francisko el Asizo

De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco de respondeco:

  • Mi respondis al li, ke mi tion cxi ne povas konsenti, cxar gxi estus malmodestajxo de mia flanko.L1.153 Mi farus malmodestajxon (pri kiu mi devus respondeci).

  • Vi ne rigardos ja gxin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalajxoj.M.125

Mezuro «

Cxe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:

  • La knabo havis la agxon de nur ses jaroj.FA4.208 La agxo estis granda je nur ses jaroj.

  • Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton.Er.8 La vojo estas tiel longa, ke dauxras tri tagojn iri gxin.

  • En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.FE.40 La dauxro estis longa je kelke da minutoj.

Formovo, aparteco «

Iafoje de povas montri formovigxon aux apartecon, kiam gxi rilatas al ne-aga O-vorto:

  • Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.

  • En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda pregxejo.FA1.232 La kabano kaj la pregxejo estas apartaj je unu horo.

Perverba priskribo de ne-aga O-vorto «

Cxi-antauxe cxiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaux povas aperi kiel perverba priskribo de subjekto:

  • Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.

  • Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.

  • Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno.Pr.10 De montras originon.