PMEG 2023

12.3.6.8. Po

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj ajxoj, al pluraj lokoj aux simile. Al cxiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, oni devas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto.

Po estas tradicide klasita kiel rolvorteto, kio signifas, ke oni ne uzas N-finajxon cxe vorto post po. Sed multaj uzas gxin kiel E-vortecan vorteton, kaj tiam oni ja povas uzi N-finajxon, kiam la frazo tion postulas. Ambaux uzoj estas gxustaj. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, cxu povas aperi N-finajxo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj. Cxi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri gxia loko en frazo.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aux kvanto. Post po do cxiam devas stari nombrovorto aux alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomopo unu pomo, po tutaj botelojpo pluraj tutaj boteloj.

  • Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la rezulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de cxi tia kalkulo rilatas cxiam al tio, kion montras la po-esprimo.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar.Sm2.21 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

  • Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 15 pagxoj oble 4 = 60 pagxoj.

  • Grandaj grupoj aux societoj povas elekti po unu delegito por cxiuj 25 membroj.L2.265 Cxi tiu ekzemplo estas pli malsimpla. La po-esprimo devas esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo havas 75 membrojn, gxi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito oble 3 = 3 delegitoj.

  • Sxi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102 Cxi tie gravas la suma nombro de horoj. Se la du lecionoj dauxris sume ekz. 4 horojn, la kosto estis: 20 spesdekoj oble 4 = 80 spesdekoj. (Speso estas fikcia monunuo.)

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino.Gm.62 Cxi tie estas subkomprenata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankaux 10 glasetoj.

  • La svatigxantoj, laux la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico.FA3.97 Se estis ekz. 20 vicoj, estis 6 svatigxantoj oble 20 = 120 svatigxantoj.

  • Mi kudrados po dek horoj cxiutage por dudek spesdekoj.M.109 Se mi kudrados ekz. 7 tagojn, mi kudrados: 10 horojn oble 7 = 70 horojn. (Cetere cxiu tago donas salajron de 20 spesdekoj.)

  • Dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.Nm.31 Iom aparta ekzemplo. La partoprenintoj ricevu unu duonon de la prenitajxo. La tuta komunumo ricevu unu duonon. Estis do 2 grupoj da ricevantoj. 1 duono oble 2 = 2 duonoj (la tuto de la prenitajxo).

  • El cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [...] po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.Gn.6 Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro arangxas grandajn tagmangxojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj.FA3.74...po pluraj tutaj boteloj. En cxiu tagmangxo oni trinkas plurajn tutajn botelojn. Oni ne povas fari kalkulon, cxar oni ne scias, kiom da tagmangxoj estas, kaj oni ne scias precize, kiom da tutaj boteloj estas trinkataj.

Erara uzo de po «

Ne metu po antaux la malgxusta esprimo. Jen erara ekzemplo: *Tiu cxi sxtofo kostas dek dolarojn po metro.* La sumo, kiu ripetigxas, estas 10 dolaroj. Sekve la gxusta loko de po estas antaux tiu sumo: Tiu cxi sxtofo kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo farigxas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en cxi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaux metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn cxi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaux aliaj rolvortetoj (aux E-formo) povas esti uzataj. En la cxi-antauxa ekzemplo ekz. laux metro aux metre estas eblaj. Vidu ankaux la klarigojn pri frakcistrekoj.

Notu ankaux la diferencon inter la jenaj du frazoj, kiuj estas ambaux gxustaj, sed havas tute malsamajn signifojn:

  • La auxto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La auxto veturis sume 5 horojn, kaj gxi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La auxto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La auxto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio dauxris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Por eviti erarojn oni memoru, ke po cxiam staru antaux nombrovorto aux alia kvanta esprimo.

Cxiu anstataux po «

Ofte la vorteto cxiu povas sola montri distribuan sencon: Cxiu banano kostas (po) unu speson. Cxiu el ili ricevis (po) cent euxrojn. Kun po tiaj cxi frazoj tamen farigxas pli klaraj.