PMEG 2023

12.3.6.5. Laux

Laux montras vojon, irejon aux longforman aferon, kiun io sekvas en movo:

  • Nun mi kuros supren laux la sxtuparo.FA1.212...sekvante la vojon de la sxtuparo.

  • Li veturigos nin laux Rejno supren.Rn.15 La veturo sekvos Rejnon (rivero), cxu en la akvo, cxu sur la bordo.

  • Ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan.Re.3

  • Gxi [= la formiko] rampis supren laux la trunko.FA3.132

  • Sxi deflankigxis de la rekta linio, laux kiu sxi kuris gxis nun.M.212

  • Sencxesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laux la mezo de la largxa strato.M.200

  • La boato kuris laux la fluo.FA2.56 La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.

  • Iru laux la vojo de la prudento.SS.9 Figura esprimo.

Nevoja direkto «

Laux povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:

  • Katon oni devas karesi laux la haroj....laux la direkto de la haroj.

  • Li kusxigxis laux sia tuta longo malantaux flartabakujo.FA1.154 Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kusxigxis.

Konformeco «

Plej ofte laux montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontraux):

  • Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.FE.26 Mi sekvas lian ordonon.

  • Se montrigxos, ke estas necese ion aldoni aux sxangxi, mi tion cxi volonte faros laux viaj konsiloj.L2.149

  • Tio cxi estas laux lia gusto.PE.826...konforma al lia gusto.

  • Neniu el ili scias flugi laux signo kaj komando, aux danci laux muziko de pafilegoj.Rt.70

  • Je la oka horo sxi devis laux la kutimo iri al la kudrejo.M.133

  • Mi rakontos cxion laux ordo.Rz.13

  • Mi mem, laux via ekzemplo, volas okupi min per literaturo.Rz.95

  • Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros.FK.xi

  • Laux la rugxa mantelo kaj la ora kolcxeno oni povis rekoni la largxan magistratanon.Rn.21

  • Mi preferis ne tusxi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaux formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laux la libera elekto de la uzantoj.LR.146A

Bazo de eldiro «

Ofte oni uzas laux por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo:

  • Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj.FE.25Se oni konsideras la projekton de la ingxenieroj... Se pravas la projekto...

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11...se oni konsideras sxian bonecon kaj honestecon...

  • En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaux malricxa laux siaj vestoj kaj aspekto.FA3.74...tion oni povis kompreni pro sxiaj vestoj kaj aspekto.

  • La maljuna avo laux sia profesio estis skulptisto.FA2.109Se oni nomas lin laux la profesio...

  • Laux mi tiu cxi demando estas por la publiko sen signifo.DL.10Mi opinias, ke... Miaopinie...

  • Tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela.FA1.84Sxia opinio estis, ke tiu cxi vido estas la plej bela.

Legu ankaux pri la uzo de si kaj sia en iaj laux-esprimoj.

Vortfarado «

  • Lauxe = “laux tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi lauxe.

  • Lauxlonge = “laux la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj lauxlonge trairis gxin jam preskaux tutan, kiam eklumis la luno.FA1.118 (Li trairis la straton ne laux gxia largxo, sed laux gxia longo.) Li dancis lauxlonge de la tuta vojo.FA1.73

  • Lauxdire = “laux tio, kion oni diras”: Lauxdire li forlasis sian edzinon.

  • Lauxigi = “adapti”: La partio lauxigis sian politikon al la novaj cirkonstancoj.