PMEG 2023

12.3.6.4. Kun

Kun montras akompanon (estadon en la sama loko, movigxon en la sama movo). Kun estas la malo de sen. Kun montras aux tion, kio akompanas, aux tion, kio estas akompanata, laux la kunteksto:

  • Resti kun leono estas dangxere.FE.7Resti en la sama loko kiel leono...

  • Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...vivi en la sama loko kiel ili.

  • Mi vivas kun li en granda amikeco.FE.35

  • Ho, kun li oni devas esti singarda!Rz.32...kiam oni estas kun li...

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33...koko akompanata de tri kokinoj.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.FE.35

  • Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo.FE.35

  • Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.FE.33 Versxajne la nepinoj kaj la nevino estis kun la avino, sed teorie ekzistas la eblo, ke ili estis kun mi. Eble ili cxiuj sep estis en la sama loko.

  • Li renkontis vartistinon kun malgranda infano.FA1.198...kiu havis malgrandan infanon. Komparu kun: Li kun malgranda infano renkontis vartistinon. La infano akompanis lin. Tamen ankaux la unua varianto iafoje povus signifi, ke la infano estis kun li, se la kunteksto permesus. La dua varianto estas tamen nepre unusenca.

  • Subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten.FA1.197 La kofro prenis lin kun si.

  • Cxu en cxi tiu trovigxas kalesxo kun cxevaloj?FA3.89

Ofte la kun-afero estas tre intime ligita al io. Gxi povas trovigxi ene de gxi, aux ecx esti parto de gxi:

  • Sur cxiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj cxiuj estis veraj.FA2.136 La diamantoj estis fiksitaj al la ringoj.

  • Oni povis ankaux vidi tra tiu pordo vicon da cxambroj kun luksaj mebloj.M.114 La mebloj trovigxis en la cxambroj.

  • Vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.FE.42Vortoj, kiuj havas la sufikson “um” kiel parton de si...

  • Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26...teon, en kiu estis sukero...

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198...kiu havas la tiel altajn fenestrojn.

  • Cxe la fenestro sidis malgranda knabo kun fresxaj rugxaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj.FA2.144

  • En la cxambro, en kiun sxi eniris, sidis kun pipo en la busxo grizeta viro.M.181

  • Tiuj bulkoj ecx estis kun sekvinberoj.FA1.79

Farado de la sama ago «

Kun povas montri ion, kio faras la saman agon. Tio povas esti precize la sama ago, aux ago kun la sama celo, aux ago kun reciproka celo, aux ago simila sed konkura, laux la kunteksto. Normale la kun-afero ankaux estas en la sama loko, sed ne nepre:

  • Eniru en mian varman cxambron kaj mangxu kun mi. Ili ambaux mangxu en la sama loko, versxajne la saman mangxon.

  • Venu kune kun la patro.FE.8 Kaj vi, kaj la patro venu, samtempe. La aldono de kune plifortigas la kunecon al precize la sama loko, movo kaj celo.

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.FE.18

  • Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.FE.39 Reciproka kunagado. Sxi edzinigxis al la kuzo, kaj la kuzo edzigxis al sxi.

  • La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.FE.39 Li batalis sur la sama flanko kontraux la sama malamiko.

  • Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj.Sm1.17 Ili batalos en la sama batalo, sed por malsamaj celoj. Ili batalos unu kontraux la alia. Por klareco oni povas uzi kontraux anstataux kun.

  • La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li.FA1.113 Sxi ekhavis la saman opinion kiel li.

  • Gxuste hieraux ni parolis kun vi.M.96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.

  • Du iliaj faskoj [= de sxiaj haroj], karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur sxia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la rugxo sur la vangoj.M.56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.

Proksimigo, rilatigo «

Kun povas montri abstraktan rilatigon aux proksimigon:

  • Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj.OV.431 La diversaj nomoj estas en la pensoj tiel proksimaj unu kun la alia, ke oni ne povas ilin distingi.

  • Sur la vizagxo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la vocxo!M.135 La konfuzo kaj la kompato estas kunigitaj per ligo.

  • Sxi ridis pri la du segxoj, cxe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj sxi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn sxi vidadis sur la stratoj.M.38 Sxi metis ilin unu kun la alia en la pensoj por kompari ilin.

Akompana eco, sento aux fenomeno «

Kun povas montri ian econ, senton aux fenomenon, kiu akompanas ion (personon, objekton, agon):

  • “Kion mi vidas!” diris sxia patrino kun grandega miro.FE.17 Sxiajn vortojn akompanis miro.

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon.FE.38 Samtempe kiel la malfermado, kaj pro gxi, auxdigxis bruo.

  • Viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto.Rz.84...homoj, kiuj kondutas plej aristokrate.

  • Tio signifas? – demandis Marta kun frapanta koro.M.30 Sxia koro frapadis dum sxi demandis.

  • Li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaux kasxata malkontenteco.M.10

  • La infano kun vizagxo rugxa de varmego jxetigxadis sur gxi [= la litajxo] kun preskaux sencxesa tusado kaj neklaraj plendoj.M.194 Aux ...dum preskaux sencxesa tusado...

Tempo «

Kun-esprimo povas montri ion, cxe kies apero (aux tuj poste) okazas io:

  • Levigxu kun la suno, edzigxu dum juna.PE.896Levigxu, kiam la suno levigxas...

  • Samtempe kun la levigxo de la ambaux virinoj malaperis la paro da okuloj.M.43 Oni povus ankaux uzi kiel: Samtempe kiel la levigxo...

  • Kun tiuj cxi vortoj li malaperis en la arbaron.Rt.59Dirinte tiujn cxi vortojn li malaperis...

  • Kun la nuna numero finigxas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.OV.82 La unua jaro finigxas, kiam eldonigxas la nuna numero.

Kun povas ankaux montri tempon, dum kies iom-post-ioma iro io sxangxigxas:

  • Sxi amis lin kun cxiu tago pli varmege kaj pli sincere.FA1.172 La amo kreskis laux la pasado de la tagoj.

  • Kun la tempo la formo nova iom post iom elpusxos la formon malnovan.FAnt.48Laux la paso de la tempo...

Kun kvazaux participo «

Ofte oni povus anstatauxigi kun per aktiva participo. La frazparto post kun estus objekto de tiu participo:

  • Li renkontis vartistinon kun malgranda infano.FA1.198Li renkontis vartistinon havantan malgrandan infanon. ...vartistinon, kiu havis malgrandan infanon.

  • Li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.M.46...farante teatran geston...

  • La cxefepiskopo forlasis sxin kun koleraj vortoj.FA1.176...dirante kolerajn vortojn.

  • Li sidis kun la brakoj kunmetitaj....havante la brakojn kunmetitaj. Cxi tie kun peras priskribon, kvazaux gxi estus verbo.

Koncernato «

Zamenhof ofte uzis kun por montri ion, kio estas iel koncernata. Kiam ne temas pri akompano, estas rekomendinde uzi pli klaran rolvorteton. Ofte pri estas la gxusta elekto:

  • Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis.FA1.109 Uzu pri.

  • Kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone.FA1.221 Uzu pri.

  • Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero!M.150 Uzu kontraux.

  • Kio farigxis kun sxiaj infanoj?M.118 Uzu al.

  • Rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, sxi denove malsupreniris.M.13 Uzu pri. = ...singarda en cxiu ago, kiu koncernas la fajron... Iafoje tamen singarda kun povas esti tute bona: Kun li oni devas esti singarda.Rz.32Kiam oni estas kun li...

Kun kaj per «

Iafoje kun kaj per povas esti tre proksimaj. Ilo aux rimedo ja ankaux akompanas la agon, al kiu gxi servas. Oni elektu laux tiu senco, kiun oni volas esprimi:

  • Cxe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.M.46 La montrado estis akompanata de teatra gesto, tial kun. Oni uzu anstatauxe per, se gxuste la teatra gesto servis por montri la pordon.

  • Mi iris kun sxipo, kiu veturis norden.FA3.128 Li akompanis la sxipon. Oni povus ankaux uzi per, se oni volas diri, ke li uzis la sxipon kiel veturilon.

Sed plej ofte kun kaj per donas tute malsamajn signifojn: Sxi vidis cxevalon per binoklo (sxi uzis la binoklon por vidi). Sxi vidis cxevalon kun binoklo (la cxevalo havis binoklon, aux eble sxi havis binoklon, sed ne uzis gxin por vidi la cxevalon).

Rolvortajxoj kun kun «

Legu ankaux pri rolvortajxoj kiel kompare kun, kune kun.

Vortfarado «

  • Kune = “samtempe + samloke + samage + samcele, kiel unu tuto, unu kun la alia”: Cxu vi konsentas, ke ni vojagxu kune?FA1.64 Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.FE.36 Ili estas kune. (= Ili havas amrilaton.) Kune kun estas ofte uzata kiel pli emfaza formo ol simpla kun. Vidu ekzemplojn cxi-antauxe.

  • Cxi-kune = “kun tio cxi, kune kun tiu cxi letero, paketo aux simile”: Mi sendas cxi-kune internacian respondkuponon.

  • Kunigi = “kauxzi, ke io estu kun io”: Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.FE.42

  • Kunigxi = “ekesti kune kun io”: Ecx en songxo sxi ne povis kunigxi kun ili.FA3.123 Cxiuj tiuj larmoj kunigxis en unu solan larmon.FA3.142

En kunmetajxoj prefikseca kun montras jen kunecon, jen kunigxon. Neniu regulo decidas pri tio: kunludi = “ludi kune”, kuntreni = “treni kun si”, kunmeti = “meti en la saman lokon”, kuntiri = “tiri al la sama loko, tiri kun si”. Oni faris diversajn provojn distingi la du signifojn de prefikseca kun: kunevivado, kunkunvoki, kunenveni, alkunveni k.s. Cxiuj provoj malsukcesis. La praktiko montris, ke distingaj formoj ne estas bezonataj. Por klare montri kunecon, la plej bona solvo estas dismeti la kunmetajxon: ludi kune, tiri kun si k.s.