PMEG 2023

12.2.5. N por direkto

La finajxo N povas montri direkton de movo, responde al la demandoj al kiu loko?, en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N estas uzata post O-vorto aux O-vorteca vorteto, gxi montras efektivan atingon de la celo. Komparu kun la rolvorteto al, kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.

Direkta N-finajxon cxiam esprimas almovon, neniam demovon. Oni do ne uzu N, kiam lauxsence estu de aux el. Iafoje oni tamen renkontas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finajxo, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare kaj preferinde diri: Ili eliris el la buso. Movaj verboj kun prefikseca de neniam havas tian rektan objekton. Oni cxiam diras defali de io, deiri de io, neniam *defali ion*, *deiri ion*.

Direkta N kun loka rolvorteto «

Direkta N-finajxo povas uzigxi kune kun loka rolvorteto, ekz. en, sur kaj sub. Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas gxin sen la finajxo N. Sed se oni volas montri, ke io movigxas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la praktiko oni uzas cxiam direktan N-finajxon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La birdo flugas en la cxambro (= gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi).FE.26

  • La birdo flugas en la cxambron (= gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).FE.26 La birdo flugas al la interno de la cxambro.

  • Marta metis la libron sur la tablon.M.128 Gxi estis en alia loko, kaj sxi movis gxin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon cxielan!FA1.23 Mi nun ne estas en la regno cxiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.

  • Sed li enligis sian tutan monon en sxian antauxtukon, prenis gxin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la posxon kaj iris rekte en la urbon.FA1.8

Direkta N-finajxo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri movigxo al la priparolata loko:

  • La vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.FE.39 Oni povus diri sur la brancxojn, sed pendigxi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finajxo ne estas deviga.

  • Li sidigxis sur segxo apud la juna virino.M.45 La verbo sidigxi precipe esprimas sxangxon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaux cxiam uzis gxin sen N-finajxo por direkto. Sed se oni volas esprimi aux emfazi, ke la sidigxanto movigxas al la sidloko, oni ja povas diri sidigxi sur segxon, sidigxi en fotelon, k.s.

  • Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno.Er.4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaux povas diri sur azenon.

  • Sur la koverto sxi skribis unu el la grafaj familinomoj.M.22 En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finajxon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas cxi tie tre malforta, sed ankaux estas eble diri en mikrofonon.

Ecx se la verbo estas mova, ne nepre temas pri movigxo al la loko montrita per la loka rolvorteto:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.Er.23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam trovigxis sub la sxargxo. Poste gxi tie falis.

Ankaux cxe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas direktan N-finajxon laux la samaj principoj:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon.Er.10...al loko antaux mia vizagxo. ...al antaux mia vizagxo.

  • Gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron.Lv.1...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite levigxis kaj jxetis ambaux brakojn cxirkaux la kolon de la knabino.M.8...al (pozicio) cxirkaux la kolo...

  • Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj.Rgx1.21 Li estis en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

  • Li metis gxin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompigxis.FA3.89 Li metis la nukson en lokon inter la pordo kaj la sojlo.

  • Morgaux mi venos cxe vin. Tradicie oni preferas: Morgaux mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finajxon, cxar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finajxon, se oni enmetus gxin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.Gn.35 Oni ne diras sub la kverkon, cxar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaux mi mangxilaron.FE.34 Mankas direkta N post mi, cxar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaux mi mangxilaron.

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaux min, cxar ankaux tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Cxe la verbo alveni oni povas uzi en kun aux sen direkta N-finajxo:

  • Fine ili alvenis en la varmajn landojn.FA1.51 La celo de la vojagxo estis la varmaj landoj.

  • En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago.FA4.131 La alvenado al la preciza celloko okazis en Kopenhago.

  • Simile estas gxustaj kaj alveni tie, kaj alveni tien.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaux loko. Ankaux tiam oni povas uzi direktan N-finajxon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finajxo do povas montri statosxangxon, movigxon de unu stato aux formo al alia: Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon.Jr.31 La popolo Izraela dividigxis en du partojn.Rgx1.16

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, gxis, el kaj de. Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finajxon: al la urbo, gxis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

Direkta N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finajxon N ankaux post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo

  • urbe = en la urbo urben = al la urbo

  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io

  • Ni veturas Romen.Ni veturas al Romo.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.FA1.153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finajxo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aux tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finajxon.

Ankaux tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finajxon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto

  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto

  • cxie = en cxiu loko cxien = al cxiu loko, en cxiu direkto

  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto

  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto

  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.M.109...al iu alia loko.

Kiam direkta N uzigxas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas simila al la rolvorteto al. Tio signifas, ke ne nepre temas pri atingo de la montrita loko.

Sola direkta N-finajxo cxe O-vorto «

Oni ankaux povas montri movan direkton per N-finajxo cxe O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:

  • Morgaux mi veturos Parizon.FE.28...al Parizo. Temas pri veturo por atingi kaj eniri en la urbon.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.FK.254...vojo, kiu atingas Hindujon.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.FK.209

Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finajxon preskaux nur cxe propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la cxi-antauxaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de la loko. Oni do ne diru ekz. *Mi metis la segxon la salonon.* Oni diru: Mi metis la segxon en la salonon.

Entute tia cxi uzo de sola direkta N-finajxo cxe O-vorto estas nuntempe tre malofta, preskaux arhxaika. Oni gxenerale preferas uzi la rolvorteton al: al Parizo, al Hindujo.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankaux en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finajxo principe estas mallogika, cxar plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte suficxas, sed en reen la N-finajxo estas neevitebla, cxar simpla ree signifas denove, refoje, plian fojon:

  • Sxi kondukis Elizon kelkan distancon pluen gxis deklivo.FA1.163

  • Mi ekiris renkonten al sxi. Simpla renkonte suficxas.

  • La sxtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom malpli klara.

  • La pendolo cxe la granda horlogxo iradis tien kaj reen.FA2.146

Atentu, ke en vortkunmetajxoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” aux “denove eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.