PMEG 2023

29.3. Pasivigeblaj frazoj

Nur objektaj verboj povas pasivigxi. Cxu verbo estas objekta aux ne, estas cxefe afero de signifo. Kelkaj verboj havas tian signifon, ke povas aperi objekto, dum aliaj verboj ne havas tian signifon:

  • La knabo batas sxtonon. La sxtono estas batata de la knabo. Bati estas objekta verbo. Tial oni povas gxin pasivigi.

  • La knabo staras sur la korto. Stari ne povas havi objekton. Pasivigo de la frazo do ne estas ebla.

Iafoje pro nacilingva influo povas aperi pasivigo de tute senobjekta verbo. Tiaj frazoj estas evitendaj, cxar ili kontrauxas al la plej baza principo de pasivo:

  • “Mi krakas por cxiuj!” asertis la krakpizo. “Cxu por junuloj, cxu por maljunuloj, cxiam do *estas krakate*!” diris la kracxujo.FA3.85 Kraki neniam povas havi objekton. La frazo estas do malbona, kvankam Zamenhofa. Oni diru ...cxiam oni do krakas... ...cxiam vi do krakas... aux simile.

Pasivigo tamen iafoje estas ebla cxe verboj, kiuj estas objektaj, sed kies objekto ne cxeestas en la frazo.

Pasivigo de I-verboj «

I-verbo povas havi objekton, ekz. ami virinon, kaj I-verbo povas havi pasivan formon, ekz. esti amata. Sed I-verbo ne povas havi propran subjekton. La senca subjekto de tia pasivigita I-verbo devas esti subkomprenata:

  • “Desxiru la floron!” diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, cxar esti desxirita signifis ja perdi la vivon.FA1.150 La subkomprenata senca subjekto de esti desxirita, estas cxio ajn, kion oni desxiras.

Se I-verbo aperas kune kun cxefverbo, ekz. volas desxiri, povas bati, devas mangxi, planas viziti, oni iafoje tamen povas pasivigi la I-verbon sen tute forigi gxian objekton. Tio estas ebla, se la objekto povas lauxsence farigxi subjekto de la cxefverbo:

  • La knabo devas bati la sxtonon. La sxtono devas esti batata de la knabo. Cxi tiu pasivigo estas ebla, cxar la sxtono povas esti subjekto de devas. La signifo iomete sxangxigxas: la devo transiras de la knabo al la sxtono, sed tio praktike ne faras diferencon.

  • La knabo povas bati la sxtonon. La sxtono povas esti batata de la knabo. La sxtono farigxas subjekto de povas. Tio iom sxangxas la signifon: la povo transiras de la knabo al la sxtono. En la aktiva frazo povas temi pri kapablo de la knabo. En la pasiva frazo temas pri eblo.

Sed en la sekvaj ekzemploj tia pasivigo ne estas ebla, cxar la rezultanta pasiva frazo ricevas tute malgxustan signifon:

  • La knabo volas bati la sxtonon. *La sxtono volas esti batata de la knabo.* La sxtono ja ne volas ion ajn.

  • Mi planis inviti ilin al la festo. *Ili planis esti invititaj al la festo.* Ili nenion planis.

I-verboj kiel objektoj «

I-verbo povas roli kiel objekto de cxefverbo, kaj tiajn frazon oni povas pasivigi. Tiam la I-verbo (kune kun cxiuj frazpartoj, kiuj apartenas al gxi) farigxas subjekto de la pasiva frazo, kaj la pasiva participo ricevas E-finajxon:

  • Oni proponis al la knabo bati la sxtonon. Al la knabo estis proponite bati la sxtonon. Bati la sxtonon rolas kiel objekto de proponis, kaj poste kiel subjekto de estis proponite.

Rimarku en la cxi-antauxa ekzemplo, ke la senca subjekto de la I-verbo bati (la knabo), kaj la subjekto de la cxefverbo proponis (oni) ne estas samaj. Se la senca subjekto de tia I-verbo estas la subjekto de la cxefverbo, oni gxenerale tute malemas pasivigi:

  • Mi povas kuri. *Kuri estas povate de mi.* Kuri kaj povas havas la saman subjekton.

  • Li finis paroli. *Paroli estis finite de li.* Paroli kaj finis havas la saman subjekton.

Iuj verboj cxiam havas samsubjektan I-verbon kiel objekton, ekz. povi, devi kaj kuragxi. Tiajn verbojn oni do praktike neniam pasivigas, kaj pasivaj participoj de tiaj verboj estas do praktike tute neuzataj. Oni ankaux ne uzas la sufiksojn EBL, IND kaj END cxe tiaj verboj, cxar tiuj sufiksoj cxiam donas pasivan signifon. Oni do neniam uzas *povata*, *devote*, *kuragxita*, *poveble*, *kuragxenda* k.s.

Cxe povi kaj devi oni uzas anstatauxe esprimojn kun esti eble, ebli kaj esti necese, necesi: Alie agi estis absolute ne eble.OV.182 Por la lernado de ambaux estas necese pagi.M.101 Cxu estas eble ricevi ion por mangxi cxi tie? Necesas atendi dum kelkaj minutoj.

Pasivigo de aliaj frazroloj «

Aliaj frazpartoj ol objekto (ekz. al-komplemento) ne povas farigxi subjekto de pasiva frazo:

  • Oni donis al mi trinkajxon. *Mi estis donita trinkajxon.* Tia pasiva frazo estas klara eraro, cxar la pasiva verbo havas objekton: trinkajxon. Pasiva verbo ne povas havi objekton.

  • Mi sendos venigi kuracistojn.Rt.124 *Venigi kuracistojn estos sendite (de mi).* Venigi estas cxi tie ne objekto, sed por-komplemento: Mi sendos (iun) por venigi kuracistojn. La vera objekto de sendi estas subkomprenata iu. Gxusta pasivigxo do estas: Iu estos (de mi) sendita venigi kuracistojn.

Kiam iafoje neobjekta komplemento aperas kiel subjekto de pasiva frazo, la klarigo estas, ke gxi povus esti vera objekto:

  • Dolcxa estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita.OV.591 Normale oni dirus aktive: ...kiam ni alvenos al la celo. Sxajnas do, ke Zamenhof erare pasivigis al-komplementon. Sed fakte oni ankaux povus diri: ...kiam ni alvenos la celon. Tio estas pli malofta dirmaniero, sed regula. Tial la pasiva frazo estas bona.

  • Tiu cxi urbo estas dense logxata. Normale oni dirus aktive: Oni logxas dense en tiu cxi urbo. Sed oni ankaux povas diri: Oni logxas dense tiun cxi urbon.