PMEG 2023

28.1. Participoj kiel A-vortoj

Participo kun A-finajxo prezentas agon aux staton kiel priskribon. Oni uzas diversajn formojn depende de tio, cxu en la priparolata tempo la afero ankoraux ne finigxis, jam finigxis, aux ankoraux ne komencigxis.

Aktivaj participoj «

Aktiva participo prezentas agon aux staton kiel priskribon de gxia subjekto:

ANT dum la ago
– la ago ankoraux ne finigxis
leganta = kiu ankoraux legas
INT post la ago
– la ago jam finigxis
leginta = kiu antauxe legis
ONT antaux la ago
– la ago ankoraux ne komencigxis
legonta = kiu poste legos
  • Viro, kiu ankoraux legas, estas leganta viro.

  • Viro, kiu antauxe legis, estas leginta viro.

  • Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.

Pasivaj participoj «

Pasiva participo prezentas agon aux staton kiel priskribon de gxia objekto.

AT dum la ago
– la ago ankoraux ne finigxis
legata = kiun oni ankoraux legas
IT post la ago
– la ago jam finigxis
legita = kiun oni jam legis
OT antaux la ago
– la ago ankoraux ne komencigxis
legota = kiun oni poste legos
  • Libro, kiun oni ankoraux legas, estas legata libro.

  • Libro, kiun oni antauxe legis, estas legita libro.

  • Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.

Pasivaj participoj estas eblaj nur cxe agoj, kiuj povas havi objekton. Oni ne povas diri ekz. *okazata*, cxar okazi neniam povas havi objekton. Cxiuj verboj kun IGX-sufikso estas senobjektaj. Tial *...igxata*, *...igxita* kaj *...igxota* neniam estas eblaj.

Tamen en kelkaj okazoj oni uzas pasivan participon de normale senobjekta verbo. Oni diras ekz. Logxata, logxita kaj logxota, kvankam oni normale ne logxas ion, sed en io, cxe io aux simile: Urbon logxatan ili ne trovis.Ps.107Urbon, en kiu iu logxas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur sxajne erara, cxar logxi fakte povas esti objekta. Normale oni ne diras mi logxas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur strato aux laux vojo, sed oni povas ankaux uzi objekton: Li piede ekiris la vojon.FA3.59 Oni do ankaux povas diri ekz. irota vojo = “vojo, kiun oni intencas iri”. Simile oni uzas cxe tiaj verboj ofte la sufiksojn EBL, IND kaj END.

La aferon komplikas tio, ke N-finajxo povas montri ankaux aliajn aferojn ol objekto. Se ne temas pri vera objekto oni ne povas uzi pasivan participon.

La vokaloj de la participoj «

La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finajxoj AS, IS kaj OS. Ankaux la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj.

ANT, AT kaj AS cxiuj signifas, ke la ago komencigxis, sed ne finigxis. AS montras cxefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras dauxrecon aux ripetadon de la ago:

  • Li skribas. La skribado okazas nun aux kutime.

  • Tiam li estis skribanta en sia cxambro. La skribado estis dauxra en tiu pasinta tempo.

  • La letero estis skribata en la pauxzo. La skribado estis dauxra en la pauxzo.

  • Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.M.176 Okazis ripete interrompoj de la dormo.

INT, IT kaj IS cxiuj signifas, ke la ago finigxis. IS montras, ke la ago okazis antaux la nuno. INT kaj IT montras, ke la ago plenumigxis, eventuale antaux alia ago:

  • Li skribis. La skribado okazis pli frue ol nun.

  • Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. Post kiam la skribado finigxis, li foriris.

  • Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. La skribado de la letero okazis pli frue ol la sendo.

  • La letero estis skribita en la pauxzo. La skribado ne okazis antaux la pauxzo, sed iam en la pauxzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretigxis en la pauxzo.

ONT, OT kaj OS cxiuj signifas, ke la ago ankoraux ne komencigxis. OS montras tempon post la nuno. ONT kaj OT montras staton antaux la komenco de la ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas gxin, aux ke gxi baldaux okazos:

  • Li skribos. La skribado iam poste okazos.

  • Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. La skribado estis intencita, sed tamen ne okazis.

  • Sur la tablo kusxis aro de legotaj leteroj. La leteroj atendis la legadon. Iu devus ilin legi, sed ankoraux ne faris tion.

Aliaj participoj «

Iuj eksperimentas kun participoj respondaj al la US-finajxo, *UNT* kaj *UT*: *skribunta viro* = “viro, kiu skribus”, *skributa letero* = “letero, kiun oni skribus”. Sed tiuj participoj ne estas parto de la oficiala Esperanto. Se oni uzas ilin, oni ofte ne sukcesas komprenigxi. Nur en sxerca uzo ili povas esti tolerataj.

La sufikso END similas al pasiva participo responda al la U-finajxo: skribenda letero = “letero, kiun oni skribu”. Ankaux la sufiksoj EBL kaj IND similas al pasivaj participoj.