PMEG 2023

15.6. Liternomoj

La nomoj de la Esperantaj literoj estas: a, bo, co, cxo, do, e, fo, go, gxo, ho, hxo, i, jo, jxo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sxo, to, u, uxo, vo, zo.

La liternomojn oni uzas por paroli pri la literoj mem, por klarigi, kiel vorto estas skribata, kaj por elparoli mallongigojn. La “o” de la konsonantaj nomoj ne estas O-finajxo, sed elparolhelpa vokalo. Diversaj finajxoj povas aldonigxi, sed la “o” cxiam restas.

La liternomoj povas aperi O-vortece en frazo sen aldono de finajxo:

  • Tiu vorto komencigxas per B [= “bo”] kaj finigxas per A [= “a”].

  • UX [= “uxo”] estas U [= “u”] kun supersigno.

  • La vorto “lingvo” estas skribata: “lo, i, no, go, vo, o”.

  • Mi planas partopreni en la IJK [= “i, jo, ko”]. En la mallongigo IJK (= Internacia Junulara Kongreso) cxiu litero estas kutime elparolata kiel aparta vorto.

  • La nomo “Anno” estas skribata per du N [= “no”].

Oni povas aldoni finajxojn laux bezono. Se oni volas aldoni J-finajxon aux N-finajxon, oni devas unue almeti O-finajxon:

  • Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”]. Aux: ...per du B [= “bo”].

  • Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”]. Aux: ...tri A [= “a”].

  • Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”]. Aux: ...en tri IJK [= “i jo ko”].

  • Sxi foliumis PIV [= “piv”]. Oni ankaux povas aldoni N-finajxon: Sxi foliumis PIV-on [= “pivon”]. Se oni aldonas A-vorton, tiu nepre havu N-finajxon: Sxi foliumis malnovan PIV(-on). La mallongigo PIV (= Plena Ilustrita Vortaro) estas kutime elparolata kiel vorto.

  • Li elparolis la R-ojn [= “róojn”] de cxiuj vortoj tre forte.

Por uzi liternomon A-vortece aux E-vortece oni devas uzi A-finajxon aux E-finajxon (sed apenaux estas okazoj uzi verbajn finajxojn):

  • La n-a [= “nóa”] potenco de dek. Matematika esprimo (la litero “n” simbolas cxiun ajn nombron).

Noto: Multaj asertas, ke la “o” de la liternomoj ja estas O-finajxo, sed normale ili tamen en la praktiko sekvas la cxi-antauxajn regulojn. Sed kelkaj fakte traktas tiujn cxi helpvokalojn kiel verajn O-finajxojn. Ili diras: bo, boj, bon, bojn, ba, baj, ban, bajn, k.t.p. Tio tamen estas malrekomendinda.

La principoj por uzi liternomojn en frazoj similas al la uzo de ne-esperantigitaj propraj nomoj kaj citajxoj.

Ankaux multaj ne-Esperantaj liternomoj estas vortetoj.

Aperis diversaj proponoj de aliaj liternomoj, sed neniu propono farigxis vaste uzata. Oni restu cxe la Fundamentaj liternomoj. Ili estas la solaj, kiuj funkcias praktike, cxar nur ili estas konataj de cxiuj esperantistoj.

En ekz. telefonado la ordinaraj liternomoj tamen povas esti malfacile auxdeblaj. Kiam en tiaj okazoj oni bezonas klarigi la literumadon de vorto, oni povas uzi “literuman alfabeton”, kie cxiu litero estas reprezentata de tuta vorto. La sekva literuma alfabeto estas uzata de Universala Esperanto-Asocio:

Asfalto, Barbaro, Centimetro, CXefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo, GXirafo, Hotelo, HXaoso, Insekto, Jubileo, JXurnalo, Kilogramo, Legendo, Masxino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, SXilingo, Triumfo, Universo, UX Universo-hoko, Vulkano, Zinko.

La ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni en tiaj okazoj nomu per iliaj plenaj Esperantaj nomoj.