PMEG 2023

15. O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj

O-vortecaj vortetoj (aux O-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaux ili estus O-vortoj. Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj, cxar ili anstatauxas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin pronomecaj vortetoj. A-vortecaj vortetoj (aux A-ecaj vortetoj) rolas same kiel A-vortoj. O-vorteca kaj A-vorteca frazroloj tamen ofte intermiksigxas.

O-vortecaj estas ankaux la personaj pronomoj. A-vortecaj kaj O-vortecaj estas la nombraj vortetoj. Krome la difina artikolo la estas iom A-vorteca.