PMEG 2023

23.8. Horoj

Por montri horon oni sekvu iun el la cxi-postaj modeloj. La vortojn horo kaj minutoj oni tre ofte nur subkomprenas:

Cifere Elparole
3:15 (aux 15:15) Estas la tria (horo) (kaj) dek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) post la tria (horo).
9:45 (aux 21:45) Estas la nauxa (horo) (kaj) kvardek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) antaux la deka (horo).

Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antauxtagmezo aux antauxtagmeze (mallongigo: atm.), kaj en la posttagmezo aux posttagmeze (mallongigo: ptm.). Sed oni ankaux povas uzi la 24-horan sistemon:

  • Estis la dek-kvina (kaj) dek kvin. / Estis dek kvin post la dek-kvina.

  • Estis la dudek-unua (kaj) kvardek kvin. / Estis dek kvin antaux la dudek-dua.

Se oni skribas horon cifere ene de plena frazo, oni ordinare ne skribas la vorton la antaux la horo. En la elparolata formo la cxiuokaze devas aperi: Estas nun 4:10 posttagmeze.Estas nun la kvara horo kaj dek posttagmeze. / Estas nun dek minutoj post la kvara ptm.

Anstataux 15 minutoj oni povas uzi kvarono, kvaronhoro aux kvarona horo. Anstataux 30 minutoj oni ofte uzas duono, duonhoro aux duona horo.

Noto: Anstataux 20 minutoj oni tamen ne uzas trionhoro aux simile, kvankam tio estus tute logika.

Ne uzu de anstataux post aux antaux en horesprimoj. Ne diru *duono de la nauxa*. Diru duono antaux la nauxa aux duono post la nauxa depende de la celata signifo.

Demandoj pri horo «

Horojn oni montras per vicordaj nombrovortoj kun A-finajxo: tria, nauxa, dek-dua k.t.p. Por demandi pri horo oni do uzas la demandvorton kiom + A-finajxo kioma.

  • kiom? tri, naux, dek du, dudek unu...

  • kioma? tria, nauxa, dek-dua, dudek-unua...

  • Kioma horo estas, gardisto?FA1.127

  • Kioma horo estis, kiam vi alvenis?

Noto: Ankaux ekzistas la slanga esprimo kiomas? = “kioma horo estas?” Oni ne uzu gxin en serioza kunteksto.

Rolmontriloj de horo «

Por montri, kiam io okazas, oni devas uzi rolmontrilon, normale je, antaux, post, gxis aux cxirkaux:

  • Je (la) kioma horo okazis tio?

  • Tio okazis je la tria kaj kvardek.

  • Sxi venos je la sepa kaj duono.

  • Ni devas mangxi antaux la oka.

  • Post la dek-unua horo cxio devas esti preta.

  • Strangaj aferoj komencas okazi cxirkaux la dek-dua horo.

  • Gxis la dua horo kaj kvarono vi estos liberaj.

Kiam temas pri horoj, oni ne uzu la rolmontrilon N, cxar oni riskas konfuzi horon kun dato, kiu ankaux estas montrata per vicordaj nombrovortoj: je la tria = “je la tria horo”, la trian = “en la tria tago de la monato”.