PMEG 2023

23.9. Datoj

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj de/en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:

  • Estis la tria (tago) de Decembro (de/en la jaro) mil nauxcent nauxdek unu.

  • Hodiaux estas la dua (tago) de Majo (de/en la jaro) du mil kvin.

  • Morgaux estos la dudek kvina (tago) de Julio (de/en la jaro) du mil dek.

Por jaroj oni ankaux povas uzi vicordajn nombrovortojn: Estis la lasta de Januaro (en/de la jaro) 1887-a (mil-okcent-okdek-sepa). Tia uzo estas nuntempe suficxe malofta, sed gxi estis pli ofta en la fruaj jaroj de Esperanto, kaj iuj esperantistoj gxin preferas ankoraux hodiaux. En la praktiko oni skribas jarojn preskaux cxiam cifere: (la jaro) 1975, (la jaro) 2000 k.t.p. Tion faris ankaux Zamenhof. Tian ciferan jaroskribon oni povas tamen rigardi kiel skriban simpligon de A-finajxa nombrovorto. Tiam oni legas (la jaro) 1975 kiel (la jaro) mil-nauxcent-sepdek-kvina. Povas esti, ke Zamenhof siatempe plej ofte uzis tian A-finajxan elparolon, sed ni scias, ke li uzis ankaux la simplan elparolon sen A-finajxo.

Inter la tago kaj la monato oni cxiam uzu de, cxar la vicorda nombrovorto ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majola unua tago de Majo, la dek-tria de Decembrola dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj. Kiam oni skribe uzas ciferojn por la tago, oni ordinare skribas la A-finajxon: 1-a de Majo, sed iafoje oni uzas simpligitan skribon: 1 (de) Majo. Tion oni tamen devas elparoli kiel la unua (tago) de Majo.

Rolmontriloj de dato «

Por montri la daton, kiam io okazis, okazas aux okazos, oni uzu tauxgan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finajxon N:

  • Ili venos la sepan (tagon) de Marto.Ili venos en la sepa (tago) de Marto.

  • La unuan de Majo ili komencis sian vojagxon.FA3.127En la unua (tago) de Majo...

  • Mi laboris tie gxis la unua de Auxgusto mil nauxcent sesdek.

  • Antaux la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.

  • Post la dek kvina de Marto sxi logxos cxe mi.

Skribo de dato «

Kiam oni skribas daton, ekz. cxe la komenco de letero, oni skribas kutime jene:

  • merkredon la 26-an de Novembro 1997

  • vendredon la 9-an de Marto 2001

Rimarku la N-finajxojn cxe la semajntago kaj la monatotago.

Oni povas ankaux mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, cxar mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en cxiuj landoj. Cxu temas pri la 9-a de Marto aux pri la 3-a de Septembro? Principe estas rekomendinde uzi la internacian normon ISO-8601, ekz. 1997-11-26 (= la 26-a de Novembro 1997), 2021-09-03 (= la 3-a de Septembro 2021), sed en la praktiko ankaux tia skribado povas esti miskomprenata, cxar ne cxiuj bone konas tiun normon.