PMEG 2023

19. Neoficialaj vortetoj

Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankaux neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novajxoj, kiujn oni nepre evitu.

Neoficialaj rolvortetoj «

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio estas nur malfacile ebla (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de kelkaj neoficialaj rolvortetoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti:

Cis «

Cis = “sur tiu cxi flanko de, maltrans”: Ili logxas cis tiuj montoj.Ili logxas sur tiu cxi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas malmulte uzata en la praktiko. Oni diru cxi-flanke de, sur tiu cxi flanko de aux eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finajxon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo venis cis la limriveron....sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = “cxi-flanka de la Alpoj”, cis-danube = “cxi-flanke de Danubo”, Cisganga Hindujo = “tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango” (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras euxropan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaux trovigxas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu gxin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun “trans”: CiskejoTranskejo (bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj trovigxas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbutenotransbuteno (hxemiaj kombinajxoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).

*Far* «

*Far* estas uzata de iuj esperantistoj anstataux de por montri aganton cxe agaj O-vortoj aux cxe pasivaj participoj: Morgaux okazos akcepto de la urbestro. *Morgaux okazos akcepto far la urbestro.* Sxi estas amata de cxiuj.FG.54 *Sxi estas amata far cxiuj.*

De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo efektive povas estigxi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgaux okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas gxin al *far*.

Laux la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. *Far* estus do rekte erara cxe pasiva participo. (Aldono de fare cxe pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskaux cxiam superflua.) Rilate al agaj O-vortoj *far* ne estas rekte erara, sed tamen superflua kaj evitinda aldonajxo al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kauxzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por cxiuj esperantistoj. Gxuste cxar fare de estas tiel malofte bezonata, gxi ne estas tro longa.

Fri «

Fri estas komerca fakvorto. Gxi montras, ke prezo aux pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno....inkluzive pagon por transporto gxis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano....inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvajxo. En ordinara lingvajxo oni prefere montru la signifon klare per pluraj vortoj.

*Graux*° «

El la rolvorteto malgraux oni plurfoje proponis krei la vorteton *graux*° = “mal-malgraux” (kvazaux malgraux havus la prefikson MAL). *Graux*° povus signifi ekz. “dank’ al”, sed gxi ne estas praktike uzata.

*Na*° «

*Na*° estas eksperimenta rolvorteto, kiu montras rektan objekton. La intenco estas, ke oni uzu *na* en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile, nekonvene aux ecx neeble uzi la ordinaran objektan finajxon N. Tiuj, kiuj uzas *na*, uzas gxin precipe antaux ne-Esperantaj propraj nomoj kaj alispecaj fremdaj vortoj. Oni uzas *na* ankaux antaux mallongigoj, citajxoj kaj Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finajxon: *Por tekstoredaktado Unikode kaux Esperante, mi rekomendas na UniRed.* *Multaj jam konas na babilejo.org.* *Tion mi konfirmis konsultante na PIV.* *La cxina nomo de Esperanto signifas na “mondlingvo”.* *Mi sxatas na ambaux.* *Tiom da homoj faras na tiom da strangajxoj.* *Na pli da informoj oni povas trovi tie.* La precizaj manieroj uzi *na* tre varias. Cxiuokaze *na* estas reformpropono evitenda. Komparu kun simila uzo de je.

Diversaj neoficialaj vortetoj «

Iafoje oni renkontas la sekse neuxtralan triapersonan homan pronomon ri°. Iuj ecx elpensis la apenaux uzatan inan multe-nombran pronomon *isxi*°, kiu do estas ina versio de ili, kiu tamen ne estas vira, sed cxiam sekse neuxtrala.

Oni proponis kaj ankaux iomete ekuzis sepen kaj sis° anstataux la nombraj vortetoj sep kaj ses.

Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj.

Por distingi unu specialan sencon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Gxi apenaux estas uzata.

Anstataux la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel trovigxas kasxite en la vorteto almenaux, sed *men* ne enuzigxis. Ankaux aperis diversaj proponoj por anstatauxi malplej, kiuj cxiuj same malsukcesis. Oni restu cxe la klaraj malpli kaj malplej.

Anstataux supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili estas uzataj nur iafoje en (eksperimenta) poezio. SOR tamen enuzigxis anstatauxe kiel ordinara radiko: sori = “suprenflugi”.

Anstataux la esprimo kaj/aux estas proponita la vorteto *kaux*°. Gxi ne farigxis gxenerale uzata.

La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.

Krome ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj.

Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaux industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuzigxas en la lingvon. Ne multe gravas, cxu proponata vorteto estas teorie bona aux ne. Plej versxajne gxi cxiuokaze ne popularigxos.

Nomoj de fremdaj literoj «

Por unuj fremdaj literoj oni cxiam uzas plene esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso. Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.

Grekaj literoj «

La grekaj literoj nomigxas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taux, upsilon°, fi, hxi, psi, omega (ankaux aliaj variantoj ekzistas). Oni ankaux povas ilin plene esperantigi kun O-finajxoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, tauxo°, upsilono°, fio°, hxio°, psio°, omego.

Hebreaj literoj «

La hebreaj literoj nomigxas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, hxet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, samehx°, ain°, pe°, cadi°, kof°, resx°, sxin°, tav°.

Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kvantonombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.

Tononomoj «

Tiel nomataj solfegxaj tononomoj estas senfinajxaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto cxefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, cxar gxi estas pli facile lernebla. La solfegxaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstataux B (kaj B anstataux B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankaux specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*°, *Ais*°, *Bes*°, *Bis*°, *Ces*°, *Cis*°, *Des*°, *Dis*°, *Es*°, *Eis*°, *Fes*°, *Fis*°, *Ges*°, *Gis*°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be°, B di° k.t.p.

Ne-esperantigitaj nomoj «

Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene esperantigitaj iasence estas neoficialaj O-vortecaj vortetoj, cxar ili povas roli O-vortece sen O-finajxo, sed praktike ili pli similas al ordinaraj radikoj, cxar temas pri tute malfermita klaso de vortoj.