PMEG 2023

24.1. Kvantaj O-vortoj

O-vorto, kiu esprimas kvanton, ofte estas priskribata de esprimo, kiu montras, el kio konsistas la kvanto, plej ofte kun la rolvorteto da:

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.FE.35

Sed iafoje oni uzas alian rolvorteton, precipe de aux el: Ne restas multo de la pano.

Gramatike la kvanta O-vorto estas cxefvorto, sed el senca vidpunkto la posta esprimo ofte estas pli grava. Tial oni iafoje traktas tiun kvazaux gxi estus cxefvorto:

  • Tiam grandega multo da vortoj [...] farigxus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia.FK.273 Nediferencigeblaj gramatike rilatas al multo, sed havas J-finajxon, cxar Zamenhof preferis trakti gxin laux vortoj, al kiu gxi sence rilatas. Fakte la frazo igxus tre stranga, se oni dirus nediferencigebla sen J, cxar la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de pluraj individuoj.

  • Grandega multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado.FK.285 Cxi tie Zamenhof sekvis gramatikajn principojn, cxar en tiu cxi frazo temas pri unu senbezona amaso.

  • Post la kongreso la plimulto el la partoprenantoj estis kontentaj. Oni povas ankaux diri kontenta.

Anstataux multo, malmulto kaj kelko oni plej ofte preferas la E-formojn multe, malmulte kaj kelke.

Legu ankaux pri O-vortaj nombrovortoj kiel duono kaj miliono.