PMEG 2023

16.4. Plus kaj minus

La vortetoj plus kaj minus estas cxefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s. Gramatikaj reguloj apenaux rolas en tia uzado. Oni simple elparolas la simbolon + per la vorto plus, kaj la simbolon per la vorto minus:

  • 2 + 2 = 4 Du plus du faras kvar.

  • 3 − 1 = 2 Tri minus unu estas du.

  • 20000 + 3000 = 23000 Dudek mil plus tri mil estas dudek tri mil.

  • 20000 − 3000 = 17000 Dudek mil minus tri mil egalas al dek sep mil.

  • +10° plus dek gradojdek gradoj super nulo

  • −10° minus dek gradojdek gradoj sub nulo

  • +3 (plus tri) estas pozitiva nombro.

  • −3 (minus tri) estas negativa nombro.

Legu pli pri matematikaj esprimoj.

Iafoje plus estas uzata en ordinaraj frazoj anstataux kaj, kiam temas pri adicio aux simile. Minus povas simile anstatauxi sed ne, kiam temas pri subtraho aux simile:

  • Gxi kostas dek euxrojn plus kvindek cendojn....kaj aldone kvindek cendojn.

  • Necesas sperto plus zorgemo....kaj ankaux zorgemo.

  • Mi pagos al vi 1000 euxrojn minus la 100 euxrojn, kiujn vi sxuldas al mi. Mi do pagos sume 900 euxrojn.

Iuj uzas plus kaj minus kiel rolvortetojn, simile al kun kaj sen (do cxiam sen posta N-finajxo). Estas tamen preferinde uzi plus kaj minus kiel kunligajn vortetojn laux la cxi-antauxaj ekzemploj, metante N-finajxon, kiam la frazrolo tion postulas.

Vortfarado «

  • Pluso = “pozitiva nombro aux rezulto”; minuso = “negativa nombro aux rezulto”: Pasintjare la komercado finigxis per granda minuso, sed cxi-jare gxi finfine rezultigxis en pluso. Ankaux la signojn + kaj oni povas nomi respektive pluso kaj minuso: Oni enskribis [...] duon kun minuso!Gm.54 (Temas pri lerneja noto: 2−.) Ofte oni tamen nomas tiujn signojn simple plus kaj minus.