PMEG 2023

16.1. Kaj

Kaj ligas plurajn vortojn aux vortgrupojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

  • Karlo kaj Petro mangxas. Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.

  • Karlo mangxas kaj trinkas. Karlo faras du agojn (samtempe aux sinsekve). Estas du cxefverboj.

  • Karlo mangxas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

  • Petro mangxas per forko kaj trancxilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni ne bezonas ripeti la rolvorteton antaux ambaux. La unua rolvorteto suficxas por montri la rolon ankaux de la vorto post kaj. Sed oni povas gxin ripeti: per forko kaj per trancxilo.

  • Antauxen sen halto kaj timo!FK.313Antauxen sen halto kaj sen timo!

  • Petro estas maljuna kaj sagxa. Du ecoj estas ligitaj al la sama subjekto per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.

  • Karlo kantas bele kaj elegante. Estas du manieraj komplementoj.

  • Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte priskribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

  • Li havas domon el ligno kaj el sxtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj sxtono.

  • Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en du roloj en la frazo. Anstataux diri por Esperanto kaj per Esperanto oni ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.

Pli ol du elementoj «

Se estas pli ol du elementoj en tia listo, oni kutime metas kaj nur antaux la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete pauxzi. Skribe oni tie metas komon:

  • Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojagxis kune al la kongreso.Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojagxis...

  • Hodiaux ni mangxos supon, salaton, viandajxon, frititajn terpomojn kaj glaciajxon.

  • Petro laboras per fosiloj, hakiloj, martelo, segilo kaj multaj aliaj aferoj.

  • Karlo laboras tro rapide, senzorge kaj malracie.

  • La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bonege konstruita.

  • Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.

Legu ankaux pri evitado de N-finajxo en apudmeto, kiu estas longa listo.

Kaj inter tutaj frazoj «

Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj devas esti samspecaj. Aux ili cxiuj estas cxeffrazoj, aux ili cxiuj estas subfrazoj:

  • Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj cxeffrazoj.

  • Anno iros promenigi la hundon, kaj Elizabeto restos hejme. Du ligitaj cxeffrazoj.

  • Li iras per auxto, (kaj) sxi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj cxeffrazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antaux la lasta.

  • Ili diris, ke ili tre amuzigxis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du ligitaj ke-frazoj. Ambaux estas objekto de la cxefverbo diris.

  • Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj. Ambaux estas rekta priskribo de tiu knabino.

  • Mi volas foriri, cxar mi estas laca, kaj cxar mi havas kapdoloron. Du ligitaj cxar-frazoj. Ambaux montras kialon de la cxeffrazo mi volas foriri.

  • Mi volas foriri, cxar mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj frazoj, kiuj kune formas unu cxar-frazon. La du frazoj kune montras kialon de la cxeffrazo. Praktike apenaux estas diferenco inter cxi tiu ekzemplo, kaj la antauxa.

  • Li diris, kaj ke li fartas malbone, kaj ke li volas kuniri.

Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj aperas en cxiuj frazoj. Tio tamen ne cxiam estas ebla.

Kaj... kaj «

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaux cxiuj partoj de elnombrado, ankaux antaux la unua. Legu pri kaj... kaj en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj.

Forlaso de kaj «

Iafoje oni plene forlasas kaj en tiaj cxi elnombradoj:

  • La (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo.FE.42

  • Faru el tio incensajxon kunmetitan laux la arto de la sxmirajxisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.Er.30

  • Varsovio gxojis, bruis, brilis.M.115

  • Cxu vi scias, ke li edzigxas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion?Rz.92

Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj «

Kiam kaj ligas frazojn, la ligo povas reprezenti diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Oni povas klarigi la rilaton per aldonaj esprimoj:

  • Mi lavis la vestajxojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

  • Sxi auxdis teruran bruon, kaj (tial) sxi telefonis al la polico. Kaj montras sekvon aux rezulton. Tial povas helpi al kompreno.

  • Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston. Oni ankaux povas uzi dum por esprimi kontraston: Anno estas gaja persono, dum Elizabeto estas silentema.

  • Ni klopodis per cxiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankoraux pli klara estus sed anstataux kaj.

  • Demandu ilin, kaj vi auxdos, kion ili diros al vi.FA1.58 Kaj montras kondicxan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno: ...kaj tiam vi auxdos... Ecx pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon kun se: Se vi demandos ilin, (tiam) vi auxdos.... Tiam oni ne povas uzi kaj, cxar la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas subfrazo, kaj la alia estas cxeffrazo.

  • Sxi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) sxiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.

  • Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, cxar vere estis tre enue tie. Kaj montras komenton.