PMEG 2023

20.1.5. Tiel same kiel, same kiel, samkiel

Oni ofte uzas same kune kun kompara kiel por akcenti, ke la simileco estas tre granda, gxis efektiva sameco. Zamenhof uzis preskaux cxiam la longan esprimon tiel same kiel. Nuntempe oni ordinare uzas la pli mallongan formon same kiel, kiun oni iafoje ecx simpligas al samkiel:

  • Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi.FA4.22

  • La kompatinda Elinjo-fingreto starigxis antaux la pordo, tute tiel same kiel cxiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno.FA1.45 Cxi tie tute ecx pli emfazas la samecon de la komparo.

  • Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo.

  • Ni volas kulturi en ni la homecon kaj fordetrui la naciecon – samkiel la kamparano kulturas la tritikon kaj elsxiras lolon.

  • Hodiaux, samkiel hieraux, ili rifuzas kunlabori.

La plej simplan formon samkiel oni ne trouzu. Gxi tauxgas, kiam sam- estas nura nuancilo de kiel. Se temas pri memstara ideo de sameco, oni uzu la plenan vorton same:

  • Li kantas (tiel) same kiel mi.Li kantas samkiel mi. Cxi tie la senco estas, ke li kantas, kaj ke ankaux mi kantas. Ni faras la saman agon (sed eble en malsamaj manieroj). Oni kutime elparolas kun pauxzeto antaux (tiel) same, kaj kredeble estas preferinde skribi kun komo: Li kantas, (tiel) same kiel mi. En tiu cxi okazo samkiel estas uzebla alternativo.

  • Li kantas same kiel mi. Cxi tie la senco estas, ke li kantas en la sama maniero, en kiu mi kantas. Oni kutime elparolas sen pauxzeto antaux same, kaj oni do ne aldonu komon. En tiu cxi okazo oni ne uzu samkiel. Sed oni tute bone povas uzi tiel anstataux same: Li kantas tiel, kiel mi. Oni ankaux povas meti same antaux la verbon: Li same kantas kiel mi.

Por ambaux cxi-antauxe montritaj sencoj de Li kantas same kiel mi, oni ankaux povas uzi la plej simplan (sed malpli akcentan) formon Li kantas kiel mi. Se oni tiam celas la unuan sencon, estas tamen preferinde uzi komon (kaj pauxzeton): Li kantas, kiel mi.