PMEG 2023

27.3.4. I-verboj – sxajne pluraj objektoj

En frazoj kun I-verbo ofte povas sxajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama rilato al la cxefverbo. Tio normale estus eraro. Uzi plurajn objektojn de la sama verbo estas eble nur kiam ili ludas la saman rolon.

Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la cxefverbo:

  • Kiu do instruos vian filon timi diojn [...]?Rt.44 Vian filon estas objekto de instruos. Diojn estas objekto de timi.

Ofte unu el la supozataj objektoj estas gxuste la I-verbo. En tiaj okazoj la I-verbo ofte ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, sed antaux I-verbo oni cxiam forlasas rolvorteton pri. Alia eblo estas, ke la alia supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento:

  • Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris.DL.11 Forigi sxajnas esti objekto de helpu, sed ankaux min sxajnas esti objekto de la sama verbo. Oni povas diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finajxo nur anstatauxas la rolvorteton al. Alternative oni povas diri, ke forigi ne estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.

  • Mi petas vin sidigxi, sinjoroj!Rz.88 Kaj vin, kaj sidigxi povas esti rigardataj kiel objekto, sed sidigxi ankaux povas esti klasata kiel pri-komplemento, kaj vin povas esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finajxo tiam havas la signifon de al).

Vidu ankaux la klarigojn pri verboj kun alternativaj frazkonstruoj.