PMEG 2023

27.3.2. I-verboj kune kun aliaj verboj

I-verbo povas ankaux dependi de aliaj cxefverboj ol povi, devi kaj voli. La I-verbo estas tiam objekto, pri-komplemento, por-komplemento (iafoje al-komplemento) aux perverba priskribo. Normale ankaux tiam la subjekto de la cxefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.

I-verbo kiel objekto «

  • En varmega tago mi amas promeni en arbaro.FE.34 ≈ ...amas promenon...

  • Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.FK.229 ≈ ...ne bezonas vastan parolon.

  • Sxi komencis senti doloron kaj rigidigxon.M.28 ≈ Sxi komencis sentadon de doloro...

  • Unu promesis al la alia rakonti al sxi, kion sxi vidis.FA1.83 ≈ ...promesis rakontadon...

  • Kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile.FE.17 ≈ ...petos de vi trinkadon...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145 ≈ ...provis kudristinan estadon.

  • “Ho jes”, sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente.BV.53 ≈ ...dauxrigis diligentan kudradon.

  • Kiu kuragxas rajdi sur leono?FE.7 La frazparto rajdi sur leono estas cxi tie klasata kiel objekto, sed oni ankaux povas gxin klasi kiel pri-komplementon (kun subkomprenata pri). En la praktiko kuragxi estas apenaux iam ajn uzata kun ordinara O-vorto kiel objekto aux pri-komplemento, sed nur kun I-verbo. Oni povas eventuale diri: Tion mi kuragxas. Sed normale oni diras: Tion mi kuragxas fari.

  • Sxi etendis ambaux manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi sxiajn manojn.M.91

  • Ili ankaux estis inter la herooj [...] povosciantaj jxeti sxtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra.Kr1.12

Kvankam cxi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas farigxi subjekto de pasiva frazo.

I-verbo kiel pri-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni cxiam forlasas la rolvorteton pri:

  • Kaj vi ne hontas fanfaroni per cxi tio?Rt.19 ≈ ...hontas pri fanfaronado...

  • Felicxe mi sukcesis ekbruligi la fajron.FA3.152 ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.

  • Mi gxojas vin vidi.H.15 ≈ ...gxojas pri vidado de vi.

  • Ni ne cxesos energie laboradi por nia kara afero.OV.147 ≈ ...cxesos pri energia laborado...

  • Cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.Sm1.10 ≈ Cxesinte pri profetado...

I-verbo kiel por-komplemento aux al-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni ofte forlasas la rolvorteton por:

  • Nun ili cxiuj iris dormi.BV.67...iris por dormi.

  • Mi rapidis veni cxi tien.OV.412...rapidis por veni...

Sed tre ofte oni ja uzas por antaux I-verbo. Legu pli detale en la klarigoj pri I-verboj kun rolvortetoj.

Iafoje en tiaj frazoj povas esti pli trafe rigardi la I-verbon kiel al-komplementon: Cxio prezentis kvazaux belegan tapisxon, kiu invitis sidi....invitis (onin) al sidado. Sed oni neniam aldonas al antaux I-verbo.

I-verbo kiel perverba priskribo «

  • Britain [...] sxajnis subite veni al tiu cxi sama opinio.BV.30Li sxajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.

I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaux havi alian subjekton ol la cxefverbo.