PMEG 2023

31.7.3. Voli

Voli montras deziron aux intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.

Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:

  • Prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

  • Sxi volas danci.FE.20

  • Mi volas diri al vi la veron.FE.24

  • Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.FE.39

Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la subjekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):

  • “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!”FE.19

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

Kiam la objekto de voli estas O-vorto aux O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, cxu temas pri ago de la subjekto de voli aux pri ago de iu alia:

  • Mi volas ion, sed mi ne scias kion. Ion kaj kion reprezentas ian agon deziratan de la subjekto. Cxu estas ago de la subjekto, aux de iu alia, tion oni ne scias.

  • Mi volas la samon, kiel vi. La objekto povas cxi tie montri ian deziratan agon, sed gxi ankaux povas montri ion, kion la subjekto volas havi (vidu cxi-poste).

  • Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31

Cxi tia objekto de voli povas ankaux esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri aux ricevi. Oni povus diri, ke havi aux alia verbo estas subkomprenata:

  • Mi ne volas tiun cxi supon, donu al mi alian.Rz.27Mi ne volas havi (ricevi, mangxi...) tiun cxi supon...

  • Se vi volas filinon, flatu la patrinon.PE.771

  • Kion vi volas de mi, sinjoro?M.173 Cxi tie kion montras agon aux aferon.

Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:

  • Mi volas en militon!FA2.148Mi volas iri en militon.

  • Mi volas en la kalesxon!FA2.67

  • Vi volas malsupren, al via knabo!FA4.140

Senobjekta voli «

Voli estas ankaux uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la subjekto gxenerale havas (fortan) volon, deziron aux intencon. Povas ankaux esti, ke la volata ago aux afero estas subkomprenata:

  • Se “sxi” volas, cxu oni povas tiam ion kontrauxfari?Gm.52

  • Voli aux ne voli neniu malpermesas.PE.297

Gxentila voli «

Oni ofte uzas voli en gxentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankaux la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetajxo bonvoli:

  • Auxskultu, cxu vi volas alporti cxi tion de mi al la maljuna homo tie?FA2.144 ≈ Alportu cxi tion...

  • Cxu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi drosxkon [...]?FA1.119 ≈ Venigu por mi drosxkon.

  • Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuzigxo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo.M.173

  • Bonvolu fermi la pordon!

Legu pli pri bonvolu ...i kaj aliaj manieroj fari gxentilan peton.