PMEG 2023

31.7. Povi, devi kaj voli

Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, cxar povi, devi aux voli + I-verbo estas kvazaux unu kompleksa verbo. La I-verbo en tia kompleksa verbo principe estas objekto de la helpverbo. La objekto de povi kaj devi estas cxiam I-verbo. Voli ankaux povas havi alispecajn objektojn.