PMEG 2023

31.6. Lasi

Lasi baze signifas “permesi” kaj “ne malhelpi”. La preciza signifo povas esti ekz. “permesi ke io restu (en loko aux en stato), permesi ke io foriru, ne malhelpi ke io sxangxigxu, ne malhelpi ke io agu, ne plu teni, ne plu fari” k.t.p.:

  • Sxteliston neniu lasas en sian domon.FE.37Neniu permesas al sxtelisto eniri en lian domon.

  • Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfelicxon malantaux ni.Rn.15...la malfelicxon ni ne kunportu.

  • La tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin desxiras, neforigeblan makulon.BV.13 Makulo restas en la mano.

  • Lasu la sxercojn, Alecxjo!M.56Ne plu sxercu!

  • Eble vi lasos cxe mi vian adreson?M.61Eble vi donos al mi vian adreson antaux ol vi foriros?

  • Lasu min! – ekkriis Marta jam lauxte kaj kun dolorgxemo, kaj kun spasma forto sxi ektiris sian brakon.M.161Ne plu tenu min!...

  • Mian pekon Vi ne lasos senpuna.Ij.10Vi ne permesos, ke mia peko restu senpuna.

  • La pregxejajn spiritojn ni laux mia opinio ne devas lasi sen invito.FA2.93Ni devas malhelpi, ke ili restu sen invito.

Lasi kun I-verbo «

Ofte lasi aperas kune kun I-verbo. Lasi tiam signifas “permesi, ke la objekto faru la agon de la I-verbo”. La I-verbo tiam rolas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti.FA2.91...lasu, ke mi nun iom dormetu.

  • Sxi sidis kaj lasis la venton ludi kun sxiaj longaj haroj.FA1.85...lasis, ke la vento ludis...

Iafoje la objekto de lasi (la senca subjekto de la I-verbo) estas forlasita:

  • La devigata senlaboreco premis sxin terure, ne lasis dormi.M.65...ne lasis sxin dormi....ne lasis, ke sxi dormu.

Iafoje oni metas la objekton de lasi post la I-verbo:

  • Ili perdas la kuragxon kaj lasas fali la manojn.OV.158...lasas, ke la manoj falu.

  • Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.PE.922...lasu, ke alia [persono] vivu.

  • Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj ecx tio cxi estis granda risko.FA2.30...lasi, ke la birdo kantu...

Se la I-verbo mem estas objekta verbo, ofte nur la kunteksto povas montri, cxu la objekto apartenas al lasi aux al la I-verbo:

  • Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio.FA1.179 Versxajne min estas objekto de tenti: ...mi ne lasus, ke oni tentu min al tio. Tiel ankaux efektive estas laux la kunteksto, sed teorie min ankaux povus esti objekto de lasi, kaj do senca subjekto de tenti: ...mi ne lasus, ke mi tentu [iun] al tio.

  • Mi lasis min moki.Gm.58Mi lasis, ke mi moku iun. Aux: Mi lasis, ke oni moku min. Ambaux signifoj estas eblaj. La kunteksto montras, ke la dua signifo estas gxusta.

  • Mi lasis ilin tute cxirkauxfermi.Rt.67Mi lasis, ke ili tute cxirkauxfermu [ion]. Aux: Mi lasis, ke io tute cxirkauxfermu ilin. La efektiva kunteksto montras, ke la dua signifo validas.

Se cxeestas du objektoj, unu devas esti objekto de lasi, kaj la alia devas esti objekto de la I-verbo. Tiam oni nepre metu la du objektojn cxe siaj respektivaj verboj tiel, ke la signifo estu klara:

  • Mi ne povis lasi ilin detrui mian laboron. Ilin estas objekto de lasi (kaj senca subjekto de detrui). Mian laboron estas objekto de detrui.

En tiaj cxi frazoj la senca subjekto de la I-verbo povas ankaux esti al-komplemento:

  • Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laux ilia ekstera brilo.OV.158Ni lasu, ke la amasoj taksu la aperojn laux ilia ekstera brilo.

Kiam la senca subjekto de I-verbo ne cxeestas en la frazo, oni ofte traktas lasi + I-verbon kiel unu kompleksan verbon. Tio povas influi la uzon de si.

Aga de-komplemento cxe lasi + I-verbo «

Cxe lasi + I-verbo oni iafoje uzas de por montri la sencan subjekton de la I-verbo. Tio estas ebla nur se la subjekto kaj la objekto de lasi estas identaj:

  • Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.FA1.89...lasis, ke la ondoj pelu sxin... Sxi (subjekto de lasis) kaj sin (objekto de lasis) estas la sama persono.

En tiaj cxi frazoj oni povas kompreni la I-verbon pasive:

  • Sxi lasis sin peli de la ondoj.Sxi lasis sin esti pelata de la ondoj.

  • Mi lasis min delogi de sxi.Mi lasis min esti delogita de sxi.

  • Karlo ofte lasas sin trompi de siaj malamikojKarlo ofte lasas sin esti trompata de siaj malamikoj (= la malamikoj de Karlo).

  • Karlo ofte lasas sin trompi de liaj malamikojKarlo ofte lasas sin esti trompata de liaj malamikoj (= la malamikoj de alia viro).

Tio klarigas, ke oni povas uzi de-komplementon por la aganto, cxar de estas gxuste tiel uzata en pasivaj frazoj.

Rimarku, ke tia cxi uzo de aga de-komplemento cxe aktivforma verbo estas ebla nur cxe lasi, kaj nur kiam la subjekto kaj objekto de lasi estas identaj.

Lasi anstataux igi «

Lasi kaj igi havas kune kun I-verbo similetajn signifojn, sed estas diferenco: Igi + I-verbo = “agi tiel, ke iu faru ion”. Lasi + I-verbo = “ne malhelpi, ke iu faru ion”. Igi montras aktivan kauxzadon de ago, dum lasi montras pasivan permeson:

  • Mi igis lin labori.Mi instigis lin labori. Mi konvinkis lin, ke li laboru.

  • Mi lasis lin labori.Mi permesis (ne malhelpis, ne kontrauxstaris) lian laboradon.

Zamenhof pro nacilingva influo iafoje uzis lasi + I-verbon pri aktiva kauxzado: Li lasis fari al sxi viran vestajxon.FA1.99Li igis tajloron fari al sxi viran vestajxon. Ne temas pri permesado, sed pri aktiva taskado. Tia uzo de lasi estas evitinda. Diru prefere: Li farigis al sxi viran vestajxon.