PMEG 2023

31.8. Komenci, fini, dauxrigi, cxesi

Komenci kaj fini «

Komenci kaj fini estas objektaj verboj. Komenci = “kauxzi, ke io eniru en sian komencan fazon”. Fini = “kauxzi, ke io eniru en sian finan fazon, ke io atingu sian finon”. Se la objekto estas I-verbo, gxia senca subjekto estas la subjekto de komenci aux fini:

  • Ili volas nun ankaux komenci kanti.FA2.123 ≈ Ili volas nun ankaux komenci la kantadon.

  • Salomono finis pregxi.Rgx1.8 ≈ Salomono finis sian pregxadon.

  • Sxi komencis interparoli kun li. ≈ Sxi [...] komencis interparolon kun li.BV.87

  • Kiam mi finos labori, mi sercxos mian horlogxon. ≈ Kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon.FE.20

Legu pri la diferenco inter komenci kaj komencigxi, kaj inter fini kaj finigxi.

Dauxrigi «

Dauxrigi devenas de la verbo dauxri. Dauxri = “plu esti, plu okazi”. Dauxrigi = “kauxzi, ke io plu estu aux plu okazu”. Dauxrigi estas objekta verbo. Gxia objekto povas esti ordinara O-vorto aux O-vorteca vorteto, sed gxi ankaux povas esti I-verbo. Se la objekto estas I-verbo, gxia senca subjekto estas la subjekto de dauxrigi:

  • Ili dauxrigis sian interrompitan interparoladon.M.204Ili rekomencis interparoli post la interrompo.

  • Mi estis elektita por tri jaroj laux la volo de la nobelaro kaj mi dauxrigadis mian oficon gxis la nuna tempo.Rz.57...mi plu oficis gxis la nuna tempo.

  • La morto dauxrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj.FA2.30 ≈ La morto dauxrigis sian rigardadon de li...

  • Kial mi ne dauxrigis songxi?Rt.43 ≈ Kial mi ne dauxrigis mian songxadon?

  • “Ho jes”, sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente.BV.53 ≈ ...kaj dauxrigis sian diligentan kudradon.

Cxesi «

Cxesi estas senobjekta verbo. Gxi havas du signifojn:

  • 1. “komenci ne plu esti aux okazi”

  • 2. “komenci ne plu agi (pri io)”

En la unua signifo la subjekto de cxesi montras tion, kio komencas ne plu esti aux ne plu okazi. Tiam cxesi ne estas uzata kune kun I-verbo. En tiaj cxi frazoj cxesi similas al finigxi:

  • La muziko silentigxis kaj la dancado cxesis.BV.77

  • Cxesis la pluvo.

En la dua signifo cxesi estas uzebla kune kun en-komplemento, kun-komplemento, pri-komplemento, aux simile, kiu montras agon. La subjekto estas tiu, kiu komencas ne plu fari tiun agon. La komplemento tamen plej ofte estas I-verbo. Tiam la rolvorteto forfalas, kiel kutime cxe I-verboj:

  • Ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos.FK.265

  • Cxesu do fine kun viaj plorkantoj!FA1.139

  • La infano ne cxesas petoli.FE.20 ≈ La infano ne cxesas en sia petolado.

  • Oni postulas, ke mi nepre cxesu fumi.L2.297 ≈ ...ke mi nepre cxesu pri fumado.

  • La patro de Antono cxesis esti ricxa komercisto.FA3.144 ≈ “...cxesis pri sia komercista estado.”

Ofte oni diras, ke I-verbo post cxesi estas objekto, sed tio ne estas ebla, cxar cxesi estas senobjekta verbo. Cxesi + I-verbo similas al ekz. sukcesi, gxoji kaj honti + I-verbo: Felicxe mi sukcesis ekbruligi la fajron.FA3.152 ≈ Mi sukcesis en ekbruligado de la fajro. / Mi gxojas vin vidi.H.15 ≈ ...gxojas pri vidado de vi. / Kaj vi ne hontas fanfaroni per cxi tio?Rt.19 ≈ Kaj vi ne hontas pri fanfaronado per cxi tio?

El cxesi oni povas fari la objektan verbon cxesigi. Pro tio, ke cxesi havas du signifojn, ankaux cxesigi ricevas teorie du signifojn:

  • 1. “kauxzi, ke io komencu ne plu esti aux okazi”

  • 2. “kauxzi, ke io komencu ne plu agi (pri io)”

Praktike oni uzas nur la unuan signifon:

  • Clemency fine cxesigis sian senesperan penadon.BV.83 Sxi agis tiel, ke la penado cxesis.

  • Oni cxesigis la dancadon. Oni agis tiel, ke la dancado cxesis.

  • Io cxesigis la pluvon. Io kauxzis, ke la pluvado cxesis.

Teorie oni povas uzi I-verban objekton de cxesigi, ekz.: Nepre cxesigu fumi.Nepre igu vian fumadon cxesi. En la praktiko oni tamen uzas nur cxesi kun I-verboj, kio donas praktike la saman sencon. Atentu pri la diferenco inter li cxesigis fumi kaj li cxesigis la fumadon. Se oni uzas I-verbon, temas nepre pri la fumado de li, la subjekto de cxesigis, same kiel dauxrigi + I-verbo. Sed se oni uzas fumadon, povas esti la fumado de iu ajn. Oni povas precizigi per li cxesigis sian fumadon, li cxesigis ilian fumadon k.s.

La dua signifo de cxesigi donus frazojn kiel: Ili cxesigis lin pri lia fiagado.Ili kauxzis, ke li cxesis pri sia fiagado. En la praktiko tiaj frazoj ne aperas.

Malsimetrio inter dauxrigi kaj cxesi «

Cxe I-verboj oni uzas dauxrigi kaj cxesi, sed ne dauxri nek cxesigi. Tio aspektas malsimetrie. La malsimetrio ekzistas jam cxe dauxri kaj cxesi. Cxesi havas duan signifon, “komenci ne plu agi (pri io)”, kiu estas uzebla antaux I-verbo, dum dauxri ne havas tian signifon. Se dauxri signifus ankaux “plu agi (pri io)”, tiam oni povus diri ekz. *li dauxris pri fumado* kaj *li dauxris fumi*, simile al li cxesis pri fumado kaj li cxesis fumi. La verbo dauxrigi tamen ja havas signifon, kiu tauxgas cxe I-verbo: Li dauxrigis la fumadon. Li dauxrigis fumi.Li igis la fumadon plu okazi. Ankaux cxesigi havas signifon, kiu tauxgas cxe I-verbo, sed oni ne bezonas uzi cxesigi, cxar la pli mallonga verbo cxesi suficxas. Estus eble krei simetrion, se oni ekuzus nur cxesigi antaux I-verboj. Tio estus tute logika. La lingvo tiam farigxus pli simetria (kaj ankaux pli peza). Sed kial sxangxi plene logikan lingvouzon nur por krei suprajxan simetrion?

Hezito pri dauxrigi + I-verbo «

Tradicie oni hezitas uzi dauxrigi + I-verbon. Tiu hezito estas senbaza. Dauxrigi iriigi iradon dauxri. Komparu kun komenci iriigi iradon komencigxi. Se komenci povas esti uzata kun I-verba objekto, tiam ankaux dauxrigi povas esti tiel uzata.

Noto: Zamenhof verkis konfuzitan klarigon, kie li malkonsilis uzi dauxrigi + I-verbon (Lingvaj Respondoj p. 17, n-ro 21). Sed li ne obeis sian propran konsilon, kaj ja uzis dauxrigi + I-verbon. Nun oni pli-malpli tute libere uzadas dauxrigi tiel, kio estas tute logika kaj oportuna.