PMEG 2023

31.2. Farigxi kaj igxi

La du verboj farigxi kaj igxi estas ambaux faritaj el la sufikso IGX, kaj ambaux montras sxangxon de stato sen ekstera kauxzanto. La subjekto estas tio, kio sxangxigxas. La rezulto de la sxangxo aperas kiel perverba priskribo. Farigxi estas pli tradicia, sed igxi farigxas pli kaj pli ofta, cxar gxi estas pli mallonga:

  • La juna vidvino farigxis denove fiancxino.FE.33

  • Sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si.FE.23

  • Farigxis nigre antaux sxiaj okuloj.Rn.18 Sensubjekta frazo.

  • Karlo igxis kuracisto.

  • Sxi igxis tre kolera.

Farigxi estas ankaux uzata en frazoj, kie la subjekto mem estas la rezulto de la sxangxo. Farigxi tiam signifas pli-malpli “farigxi estanta”, “okazi”, “ekesti”. En tiaj frazoj oni uzas ankaux estigxi, sed malofte igxi. Se la signifo estas “kreigxi” oni neniam uzas igxi, sed nur farigxi, estigxi aux ekesti:

  • Farigxis somero.FA1.230

  • Unu vesperon farigxis granda uragano.FA1.27

  • Kaj Dio diris: estu lumo; kaj farigxis lumo.UL.19