PMEG 2023

32.3. Mallongigitaj frazoj

En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Cxu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankoraux ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraux ne invitis Karlon al mia festo!

Forlaso de cxefverbo «

Precipe en parola lingvajxo oni ofte forlasas la cxefverbon kaj samtempe ankaux multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj estas eblaj, kiam antauxe diritaj frazoj aux la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:

  • – Kiu alvenis? – Karlo! (= Alvenis Karlo!)

  • – Kiujn vi renkontis tie? – Viajn gepatrojn! (= Mi renkontis viajn gepatrojn tie!)

  • – Kiel vi veturis tien? – Per vagonaro! (= Mi veturis tien per vagonaro!)

  • – Kien ili iris? – Dekstren! (= Ili iris dekstren.)

  • – Per kio vi riparis gxin? – Gluo! (= Mi riparis gxin per gluo!)

  • – Mi auxdis, ke li vizitis Euxropon. – Francujon kaj Germanujon fakte! (= Li vizitis Francujon kaj Germanujon fakte.)

  • – Mi preferas viandon kaj fisxon. – Mi, legomojn! (= Mi preferas legomojn.)

  • – Cxu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? – Mi, panjo!M.193 (= Tio estis mi, kiu tusis, panjo!)

  • Singarde!M.167 (= Vi agu singarde!)

En proverboj kaj simile oni ofte forlasas la cxefverbon:

  • Kia drapo, tia vesto.PE.48 (= Kia estas la drapo, tia estas ankaux la vesto.)

  • Aux cxio, aux nenio.PE.576 (= Aux estu cxio, aux estu nenio.)

Vidu ankaux la klarigojn pri E-vorto kiel perverba priskribo.

Tradiciaj esprimoj «

Gxentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La kompleta frazo preskaux neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas de la parola situacio, cxar ilia signifo estas difinita de la tradicio:

  • Bonan matenon!FE.10 (= Mi deziras al vi bonan matenon!)

  • Gxojan feston!FE.10 (= Mi deziras al vi gxojan feston!)

  • Saluton! (= Mi donas al vi saluton!)

  • Dankon! (= Mi donas al vi dankon!)

  • Cxion bonan al vi kaj via familio! (= Mi deziras cxion bonan al vi kaj via familio!)

  • Fajron! (= Atentu la fajron!)

  • Kia gxoja festo!FE.10 (= Kia gxoja festo estas hodiaux / estis tiam.)

  • Cxu ne? (= Cxu ne estas tiel?)

Multaj tiaj cxi esprimoj havas N-finajxon. Uzo de N-finajxo farigxis kutima maniero konstrui tiajn cxi esprimojn, kvankam ofte estas tute eble elpensi kompletan frazon, kiu donus formon sen N-finajxo.

Alvoko «

La frazrolo alvoko estas tre ofte uzata sen cxefverbo aux aliaj frazpartoj. Ofte nenia subkomprenata frazo ekzistas, la alvoko estas kiel kompleta frazo en si mem:

  • Adamo! – eksonis en tiu momento la vocxo de la logxejmastrino.M.73

  • Marta! Marta! – ekkriis la dua vocxo, virina.M.144

Forlaso de subjekto «

Oni normale ne forlasas la subjekton de cxefverbo, se la cxefverbo mem cxeestas en la frazo. Tio estas baza principo en Esperanto.

Oni tamen normale forlasas la subjekton de U-verbo en cxeffrazo, se gxi estas la plej kutima en tiaj frazoj, nome vi. Oni povas reteni la subjekton por emfazo, sed en tiaj frazoj gxi normale forestas:

  • Venu al mi hodiaux vespere.FE.18Vi venu al mi hodiaux vespere.

  • Prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19Vi prenu mem akvon...

  • Helpu!Vi helpu! Vi = “cxiu ajn, kiu auxdas tiun cxi krion”.

  • Restu cxiam tia(j).Vi restu cxiam tia(j).

  • Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.FE.18 Cxi tie la subjekto vi restas por emfazo, sed oni povus gxin forlasi.

En subfrazo oni ne povas forlasi la subjekton ecx cxe U-verbo, cxar en subfrazoj kun U-verbo la subjekto estas tre ofte alia ol vi:

  • Mi diris, ke vi venu al mi hodiaux vespere. Ne: *Mi diris, ke venu al mi...*

  • Mi volas, ke vi helpu min. Ne: *Mi volas, ke helpu min.*

  • Jen tasko, kiun vi faru gxis morgaux. Ne: *Jen tasko, kiun faru gxis morgaux.*

Iafoje ankaux cxe U-verbo en cxeffrazo ne estas eble forlasi la subjekton vi:

  • Tion faru vi, ne li. Tion faru ne li, sed vi. Cxi tie oni akcente kontrastigas la intencitan subjekton vi kun alia neintencita subjekto, li. Tial oni ne povas forlasi la pronomon vi.

  • Kiam mi [...] ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro [...]!Jgx.7 Cxi tie la vorteto ankaux rilatas gxuste al la subjekto vi, kaj tial vi devas resti. Se oni forlasus la subjekton vi, la senco de ankaux sxangxigxus.

En proverboj kaj simila lingvajxo, kie oni deziras ekstreme densan esprimadon, forlaso de subjekto okazas ofte: Atendis, meditis, gxis en tombon englitis.PE.525

Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida cxiutageca parolo, nur en cxeffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:

  • – Kion li faris? – Iris al la urbo!Li iris al la urbo!

  • – Cxu sxi estas hejme? [...] – Eliris, sed baldaux revenos, – oni respondis de supre.M.78Sxi eliris, sed baldaux revenos...

Legu ankoraux cxi-poste pri aliaj okazoj, en kiuj oni forlasas subjekton.

Forlaso de komunaj frazpartoj «

Kiam pluraj cxeffrazoj estas kunligitaj, oni povas mencii nur unu fojon tion, kio aperas en cxiuj ligitaj frazoj en la sama rolo:

  • Mi vekigxis je la sepa horo. Mi preparis matenmangxon. Mi mangxis gxin. Mi ekiris al la laborejo je la oka. Mi vekigxis je la sepa horo, preparis matenmangxon, mangxis gxin, kaj ekiris al la laborejo je la oka. Suficxas mencii la komunan subjekton mi nur unu fojon.

  • Li vekis la infanon. Sxi vestis gxin. Ili kune mangxigis gxin. Li vekis, sxi vestis kaj ili kune mangxigis la infanon. La komuna objekto estas menciita nur unu fojon.

  • Je la tria horo ni rigardis la horlogxon. Je la tria horo mia kolego diris, ke estas tempo por kafopauxzo. Je la tria horo ni rigardis la horlogxon, kaj mia kolego konstatis, ke estas tempo por kafopauxzo. La komuna je-komplemento povas esti menciita nur unu fojon.

  • Li faris al li solidan moralinstruon. Li klarigis al li, kian teruran malnoblajxon li faris. Li klarigis al li, kia malbona homo li estas. Li klarigis al li, kiel forte li meritas punon. Li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblajxon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon.FA1.22 La komuna subjekto li estas menciita nur unu fojon. La cxefverbo klarigis estas komuna al cxiuj frazoj krom la unua.

  • Cxu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aux ne?M.109 Cxi tie ne estas la sola restajxo de la kompleta frazo: Cxu vi ne akceptas sxin en vian laborejon? Kombinante la du frazojn al unu, oni forstrekis el la dua cxion, kio estis komuna kun la unua.

Se oni forlasas la cxefverbon en cxi tia frazo, tiam oni forlasas ankaux la subjekton, se gxi estas la sama kiel antauxe:

  • Petro mangxis la rizon, kaj poste li mangxis la viandon. *Petro mangxis la rizon, kaj poste li la viandon.* Petro kaj li estas la sama persono. Oni devas diri ...kaj poste la viandon. Aux ...kaj poste mangxis la viandon. Aux oni forlasas kaj la cxefverbon kaj la subjekton, aux nur la subjekton.

Sed se la subjekto estas alia ol antauxe, oni devas gxin konservi: Petro iris per buso, kaj Karlo per vagonaro....kaj Karlo iris per vagonaro.

Ne estas eble forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per subfraza enkondukilo kiel ke, cxar, se, cxu, KI-vorto k.t.p.:

  • Sxi rakontis al mi, ke sxi estis en Euxropo. *Sxi rakontis al mi, ke estis en Euxropo.* Oni devas konservi la subjekton de la subfrazo.

  • Sxi rakontis, ke sxi estis en Euxropo, kaj ke sxi poste iris al Afriko. *Sxi rakontis, ke sxi estis en Euxropo, kaj ke poste iris al Afriko.* Se oni forlasas la duan ke, oni povas forlasi ankaux la komunan subjekton: Sxi rakontis al mi, ke sxi estis en Euxropo, kaj poste iris al Afriko.

  • Hodiaux mi vidis denove tiun knabinon, kiun mi renkontis hieraux. *Hodiaux mi vidis denove tiun knabinon, kiun renkontis hieraux.* Oni devas konservi mi en la kiu-frazo.

Ankaux ne estas eble forlasi la subjekton el demanda cxeffrazo kun cxu aux demanda KI-vorto:

  • Cxu vi estis en la urbo, kaj cxu vi acxetis cxion, kion mi petis? *Cxu vi estis en la urbo, kaj cxu acxetis cxion, kion mi petis?* Forlaso de la komuna subjekto estas ebla nur se oni forlasas la duan cxu: Cxu vi estis en la urbo kaj acxetis cxion, kion mi petis?

  • Cxu vi vojagxis bone, kaj kiam vi alvenis? *Cxu vi vojagxis bone, kaj kiam alvenis?* Oni devas konservi la subjekton vi.

Mallongigo de O-vorta frazparto «

Rektajn priskribojn de O-vorto oni povas cxiam libere forlasi, kiam ili ne estas bezonataj.

Iafoje oni povas forlasi la cxefvorton, la O-vorton mem, se gxi estas komprenebla el la kunteksto. Ordinare devas resti almenaux unu antauxmetita priskribo:

  • Amaso da fiancxoj, sed la gxusta ne venas.PE.899...la gxusta fiancxo...

  • Gxi havis suficxe da floroj kaj kreskajxoj por konsiderado. Tie staris ricxaj kaj malricxaj, ecx kelkaj tro malricxaj.FA3.19...ricxaj floroj kaj kreskajxoj kaj malricxaj floroj kaj kreskajxoj, ecx kelkaj tro malricxaj floroj kaj kreskajxoj.

  • En la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj.FA1.98...la plej bela knabino el cxiuj. Cxi tie restas kaj antauxpriskribo (la plej bela), kaj postpriskribo (el cxiuj).

  • La filo de la najbaro alportis al li ankaux kampajn florojn, inter kiuj hazarde trovigxis ankaux unu kun sia radiko.FA2.23...ankaux unu floro kun sia radiko. Restas la antauxpriskribo unu, kaj la postpriskribo kun sia radiko.

Legu ankaux pri O-vorteca uzo de A-vortoj.

Sola antauxmetita la ne suficxas por forlasi O-vorton. Ne estas gxuste diri: *Estas du domoj. Li logxas en la el sxtono.* Oni diru: Li logxas en la domo el sxtono. Aux: Li logxas en tiu el sxtono / Li logxas en la sxtona.

Se post forlaso de O-vorto restas nur postmetita priskribo, kiu konsistas el rolvorteto kaj O-vorto, la rezulto ofte estas tro malklara: *Li sxatas filmojn el Britujo, dum mi preferas el Barato.* Estas rekomendinde konservi la O-vorton: ...dum mi preferas filmojn el Barato. (Se oni anstatauxe uzas A-vortan priskribon, ne estas problemo: ...dum mi preferas Baratajn.) Se oni povas ellasi ne nur la O-vorton, sed ankaux la cxefverbon de la frazo, tia mallongigo tamen estas pli akceptebla. Do, se ambaux cxefverboj estas sxatas, tia mallongigo povas funkcii: Li sxatas filmojn el Britujo, dum mi el Barato.

Se la O-vorto estas difinita (per la aux alia difinilo), oni povas anstatauxigi gxin per tiu(j): La regxo malfermis malgrandan cxambron tute apude de tiu, en kiu sxi estis dormonta.FA1.172...tute apude de la cxambro, en kiu... Legu pli pri tiu anstataux O-vorto.