PMEG 2023

6.2. Uzo de E-vortoj

E-vortoj kiel komplementoj «

E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:

  • La policano kuras rapide.Rz.16 Rapide estas komplemento de kuras, kaj montras la manieron de kurado.

  • Sxi sidas hejme.Rn.17 Hejme estas komplemento de sidas, kaj montras la lokon de la sidado.

E-vorta komplemento povas ankaux rilati al tuta frazo:

  • Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Gxi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla. Oni povas la samon esprimi per pli kompleta frazo: Estas kompreneble, ke mi iros. En la Fundamento aperas la jena meza formo kun ke, sed sen estas: Kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

  • Milde dirite, tio estas iom gxena.Estas milde dirite, ke tio estas iom gxena.

Kiam E-vorto tiamaniere rilatas al frazo kiel tuto, estas konsilinde apartigi gxin per komo (kiel en la cxi-antauxa ekzemplo kun milde dirite), kaj per eta pauxzo en la elparolo. Sed kiam temas pri tre kutima esprimo (kiel en la cxi-antauxa ekzemplo kun kompreneble), oni ofte skribas sen komo kaj elparolas sen pauxzeto. Suficxe ofte tia aparta priskribo ecx aperas ene de tiu frazo, kiun gxi priskribas: Mi kompreneble iros. Tio estas, milde dirite, iom gxena. Komparu kun la uzo de komentofrazoj.

E-vortoj kiel priskriboj «

E-vorto povas ankaux roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, aux de E-vorteca vorteto:

  • Gxi estas suficxe granda. Suficxe estas rekta priskribo de granda.

  • Li mangxas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.

  • Ili revenos treege baldaux. Treege estas rekta priskribo de baldaux.

E-vorto povas ankaux esti perverba priskribo de I-verbo aux de subfrazo aux de la tuta situacio (en sensubjekta frazo):

  • Kritiki estas facile.PE.252 Facile perverbe priskribas kritiki.

  • Estas bele ripozi de siaj faroj!FA3.10 Bele estas perverba priskribo de ripozi (de siaj faroj).

  • Estas bone, ke vi venas!FA3.61 Bone perverbe priskribas la ke-frazon.

  • Estas mallume.Rz.33 Mallume estas perverba priskribo en sensubjekta frazo.

A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, cxu oni uzu A-vorton aux E-vorton.

E-vortoj kiel nuanciloj «

Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci gxian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn gxi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.FA3.19 La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.

  • Li estis tute en malespero.FA1.122 Ne restis ecx iomete da espero.

  • Li mangxas multajn diversajn aferojn, sed cxefe legomojn. La plej gravaj el liaj mangxajxoj estas legomoj.

  • La najbaroj disigxis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolcxe.FA3.58 Ankaux aliaj ploris maldolcxe, sed la infanoj tion faris pli multe.

  • Gxuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.FA2.132 La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu jxus anstataux gxuste en cxi tiaj frazoj.

  • Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, cxar alie Vi atingos gxuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi!L2.6 Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.

  • La numero videble estis gxuste tiu, kiun sxi havis en sia memoro.M.18 Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.

  • Lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata.FA1.87 Ne iom antauxe aux poste, sed vere en tiu momento mem.

  • La tuta gxojo de la tero flugis for, kaj restis sole gxemo!Rt.75...restis nenio alia ol gxemo. ...restis nur gxemo. Cxi tia sole estas egala al nur, sed nur iafoje havas alian signifon.

  • Li eljxetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la posxojn kaj la tornistron sole per argxento.FA1.7 Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estigxi konfuzo inter tiu cxi nuanca signifo de sole kaj gxia ordinara signifo “sen akompano”. Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por “sen akompano”: Ili iris sole tien.Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien.Ili iris tien sen akompano.

E-vortecaj vortetoj kiel ankaux, ecx, almenaux, ja kaj nur ofte havas tian nuancan rolon.

O-vortecaj E-vortoj «

Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaux ili estus O-vortoj: Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.FE.32