PMEG 2023

14.2.1. Tabelvortoj je AM

kiam en kiu tempo, en kiu fojo
tiam en tiu tempo, en tiu fojo
iam en iu tempo, en iu fojo
cxiam en cxiu tempo, en cxiu fojo
neniam en neniu tempo, en neniu fojo

Kiam «

  • Sed kiam tio okazis?FA2.48 Demanda kiam pri tempo pasinta.

  • Kaj kiam vi reiros?Rt.76 Demanda kiam pri tempo estonta.

  • Li skribis al mi, ke li intencas gxin eldoni, sed li ne skribis ankoraux kiam li gxin eldonos.OV.493 Demanda kiam (subfraza demando) pri estonta tempo.

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino.FE.15 Rilata kiam.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Rilata kiam.

Tiam «

  • Mi gxin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraux dormanta!FA2.137 Tiam montras la antauxe diritan minuton.

  • Post la kongreso mi estos morale pli libera, kaj tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza Grupo.L1.158 Tiam montras la antauxe menciitan estontan tempon.

  • Li vekigxis nur tiam, kiam la suno levigxis.FA1.62 Tiam almontras la postan kiam-frazon.

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22 Tiam almontras la antauxan kiam-frazon.

Iafoje kiam cxeestas rilata kiam-subfrazo, tiam povas esti forlasata. Legu ankaux pri cxi tiam.

Iam «

  • Sxajnas al mi, ke cxi tiun vizagxon mi jam iam vidis!FA2.111 Iam reprezentas nedifinitan pasintan tempon.

  • Neniu iam gustumis tian supon.FA3.126 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Sxi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.FA1.53 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136 Iam reprezentas nedifinitan estontan tempon.

Cxiam «

  • Oni diras, ke la vero cxiam venkas.FE.16 Cxiam = en cxiu tempo, cxu pasinta, cxu estanta, cxu estonta.

  • Li cxiam diradis al mi la veron.FE.24 Cxiam = en cxiu pasinta tempo.

  • Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.FE.41 Cxiam = en cxiu estonta tempo.

  • Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!FE.20 Cxiam = en cxiu estonta tempo.

  • La filino iris, sed cxiam murmurante.FE.19 Cxiam = dum la tuta irado.

Neniam «

  • Bona koro neniam farigxas fiera.FA2.41 Neniam = neniu tempo, cxu pasinta, cxu estanta, cxu estonta.

  • Tion cxi mi neniam supozis.FA1.108 Neniam = neniu ajn pasinta tempo.

  • La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton.FA3.108 Neniam = neniu tempo post tiam.

  • Li pensis pri la malgranda cxarma dancistino, kiun li plu neniam vidos.FA1.156 Neniam = neniu estonta tempo.

Okazoj, kondicxoj «

AM-vortoj povas ankaux montri okazon aux kondicxon. Tiuj du nuancoj ofte miksigxas:

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj.FE.27 Montra tiam kaj rilata kiam pri okazoj.

  • Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo.FE.40 Rilata kiam pri okazoj.

  • Se efektive estas tiel, tiam ni sxin sercxu.FA3.79 Kondicxa tiam, kiu almontras la antauxan se-frazon.

  • Rompu la murojn inter la popoloj, [...] kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestajxoj, kiujn ni nun vidas.OV.370 Tiam = sub tiu kondicxo, ke ni rompos la murojn.

Por enkonduki subfrazon, kiu montras nuran kondicxon sen tempa aux okaza nuanco, oni ne uzu kiam, sed se.

Rolvortetoj antaux AM-vortoj «

AM-vortoj estas ankaux uzataj kun tempa rolvorteto, kiu sxangxas la signifon:

  • Tie trovigxu almenaux nova fresxa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por cxiam siajn okulojn.FA3.146 La esprimo por cxiam montras, ke la sekvoj cxiam restos. La fermado de la okuloj estas nur momenta, sed la sekvo, la fermiteco de la okuloj, estos eterna.

  • Mi estis maldungita en 1960. De tiam mi restas senlabora. De tiam = de tiu tempo.

Kiam rolvorteto aperas antaux demanda kiam, gxi montras la frazrolon de la vorto kiam:

  • Gxis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos [...]?Hxb.1 Gxis kiam = gxis kiu (estonta) tempo.

  • Sxi demandis, de kiam vi logxas cxi tie. De kiam = de kiu (pasinta) tempo.

Sed kiam rolvorteto aperas antaux rilata kiam, gxi cxiam montras la rolon de la tuta subfrazo:

  • Post kiam li mangxis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon.Rgx1.13 Post la mangxado kaj la trinkado oni selis la azenon.

Legu pli detale pri tempaj rolvortetoj antaux rilata kiam en la klarigoj pri rilataj subfrazoj.

Demandoj pri horo «

Se oni demandas precize pri horo, oni ne uzas kiam, sed la vicordan demandvorton kioma.

Vortfarado «

  • Tiama k.t.p. = “tia, ke gxi ekzistis (aux ekzistos) tiam”: Mi bone konis la tiaman prezidanton de la klubo.

  • Iama = “iam antauxe ekzistinta, eksa”. Iama estas uzata nur pri pasinta tempo: Li estas iama fiancxo de mi. / Ili logxas en iama lernejo.

  • Cxiama = “ekzistanta en cxiu tempo, en cxiu okazo”: La boneco de Dio estas cxiama.Ps.52 Tio cxi estas ja mia cxiama deziro.Rt.39

  • Porcxiama = “tia ke gxiaj sekvoj dauxros por cxiam, tia ke gxi dauxros por cxiam”: Mi volas diri al vi porcxiaman adiaux.FA1.76 Tio estas ilia porcxiama posedajxo.Lv.25

  • En la tago de la sankta Neniamo.PE.642 (= En tago, kiu certe neniam venos.)

Malnovaj formoj «

Komence la tempaj tabelvortoj finigxis per AN: kian, tian, ian, cxian, nenian. Zamenhof lasis unujaran periodon, dum kiu oni povis proponi sxangxojn en Esperanto. Post tiu jaro la sola sxangxo, kiu estis farita, estis sxangxo al AM-vortoj pro la risko de konfuzo kun tabelvortoj je A + N-finajxo. La AN-vortoj ne estas plu uzeblaj, sed oni povas ilin renkonti en tekstoj de tiu unua jaro: Kian mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton.UL.21 Tio cxi estas la sola iam okazinta reformo en Esperanto.