PMEG 2023

14.1.2. Cxi

La vorteto cxi montras proksimecon al la parolanto. Cxi estas normale uzata kune kun tabelvorto je TI. Cxi povas stari cxu antaux, cxu post la tabelvorto. Cxi ne povas ricevi finajxojn.

Simpla TI-vorto cxiam montras ion ne tute proksiman al la parolanto. TI-vorto + cxi montras ion proksiman al la parolanto:

  • tie = en tiu loko tie cxi, cxi tie = en tiu cxi loko proksime de mi

  • tiu domo (for de mi) tiu cxi domo, cxi tiu domo (proksima de mi)

  • tio = tiu afero (for de mi) tio cxi, cxi tio = tiu cxi afero

  • tiel = en tiu maniero tiel cxi, cxi tiel = en tiu cxi maniero (kiun mi montras)

Cxi tiam aux tiam cxi ne estas praktike uzataj. Anstatauxe oni uzas nun.

Noto: La preciza nuanco de cxi tiam estas malklara, cxar gxi apenaux estas uzata. Oni povus diskuti, cxu cxi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondicxoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble tempa cxi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis.

Oni iafoje uzas cxi ankaux kune kun la tabelvortoj je CXI. Tiam oni povus diri ke TI-vorto estas subkomprenata:

  • cxio = cxiuj aferoj cxio cxi, cxi cxio = cxiuj cxi tiuj aferoj, cxio tio cxi

  • cxie = en cxiuj lokoj cxie cxi, cxi cxie = en cxiuj tiuj cxi lokoj, cxie cxi tie

Ne konfuzu la vorteton cxi kun la tabela antauxparto CXI. Ili havas tute malsamajn signifojn.

Normale estas egale, cxu oni metas cxi antaux aux post la tabelvorto, sed iafoje la loko de cxi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie cxi tiu knabino logxas*, cxar estas malklare, cxu cxi apartenas al tie aux al tiu. Diru ekz. cxi tie tiu knabino logxas, aux tie tiu cxi knabino logxas, depende de la signifo.

Cxi estas aparta vorto. Ne skribu: *cxi-tiu*, *tiu-cxi*, *cxi-tie*, *tie-cxi*, *cxio-cxi* k.t.p. Skribu: cxi tiu, tiu cxi, cxi tie, tie cxi, cxio cxi k.t.p. Se oni skribus *tiu-cxi*, *tie-cxi*, *cxio-cxi*, oni devus akcenti: *tiú-cxi*, *tié-cxi*, *cxió-cxi*, laux la akcentoregulo, sed tiel neniu elparolas. Oni do ankaux ne skribu tiel. Sed oni povas el tiaj esprimoj fari aliajn kunmetajxojn, kaj tiam oni ja kunskribu, kaj ofte oni tiam uzas dividostrekon post cxi.

Teorie oni povus uzi malcxi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas maloftaj.

Memstara cxi «

Okaze oni uzas cxi memstare. Tiam plej ofte la vorteto tie estas subkomprenata. Cxi restas aparta vorto. Tia uzo estas plej ofta en poezio, sed kelkaj provas gxin ankaux en ordinara lingvajxo:

  • Cxi ne estas akvo!FA1.150Cxi tie ne estas akvo!

  • Neniu magazeno cxi estas!FA1.119Neniu magazeno cxi tie estas.

Nuntempe popularigxis uzo de memstara cxi anstataux tiu cxi, tiun cxi, tiuj cxi aux tiujn cxi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata:

  • Cxi libron mi sxatas.Cxi tiun libron mi sxatas.

  • Mi tre admiras cxi francajn verkistojn.Mi tre admiras tiujn cxi francajn verkistojn.

En tia uzo cxi transprenis la rolon de tiu(j), kaj farigxis mem difinilo.

Iuj opinias, ke memstara cxi anstataux cxi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).

Ankaux en tiaj cxi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *cxi-libro* aux *cxi-francajn verkistojn*. Tio estus same erara kiel *tiu-libro*, *la-libro*, *tiujn-francajn verkistojn*, *la-francajn verkistojn*.

Cxi = “jxus menciita” «

Oni ofte uzas cxi por montri jxus menciitan aferon. Temas tiam pri proksimeco en la parolo, ne pri proksimeco al la parolanto:

  • Tiu cxi opinio estas tute erara.FK.283La opinio, kiun mi jxus menciis estas...

  • – Vi estas la patro de Karolo de Moor. – De kie vi tion cxi scias?Rt.46De kie vi scias tion, kion vi jxus diris?

  • Li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li.Gn.8 Cxi tiula (jxus menciita) kolombo.

  • Unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj cxi tiu rompigxis.FA2.15 Cxi tiula (jxus menciita) florpoto.

Ofte cxi ne estas vere necesa en tiaj frazoj, sed nur aldonas ian viglan nuancon. Iafoje, kiam oni faras distingon inter du aferoj, estas tamen grave, cxu oni uzas aux ne uzas cxi. Por la pli jxuse menciita oni uzu TI-vorton kun cxi, dum por pli frue menciita afero oni uzu TI-vorton sen cxi:

  • En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan [filinon] antaux ol la pli maljunan. Pasigu semajnon kun cxi tiu [= la pli maljuna], tiam mi donos al vi ankaux tiun [= la pli junan].Gn.29

  • La vojkamarado tion auxdis, kaj en la sama momento, kiam la regxidino englitis tra la fenestro en sian dormocxambron kaj la sorcxisto volis ekflugi returne, li [= la vojkamarado] kaptis cxi tiun [= la sorcxiston, ne la regxidinon] je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon.FA1.78

Iafoje oni aldonas la vorton lasta(j) por maksimuma klareco:

  • La virino [...] ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun sxia tuta fresxa eksterajxo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu cxi lasta [= la velkinta frunto, ne la fresxa eksterajxo], povis veki rilate sxin malkonfidon aux kompaton. Marta videble sentis tiun cxi lastan senton [= kompaton, ne malkonfidon].M.151

Kiam oni uzas lasta(j) oni povas forlasi cxi: Grandaj sxipoj povis nagxi sub la superpendantaj brancxoj, kaj en tiuj lastaj [= la brancxoj, ne la sxipoj] logxis najtingalo.FA2.24 Oni povas ankaux fari distingon per la unua kaj la lasta aux simile.

Nuntempe oni suficxe ofte mallongigas la esprimon tiu(j) cxi lasta(j) al cxi lasta(j): Mi renkontis Karlon kaj Petron. Cxi lasta [= Petro] estas malnova amiko de mi. Iafoje oni vidas la skribon cxi-lasta(j), kiu plej ofte estas erara, cxar ne temas pri vortkunmetado, sed pri subkompreno de la vorto tiu(j). Tamen cxi-lasta(j) povas esti senerara, se oni uzas apartan difinilon (la, lia, ilia k.s.), kaj komprenas cxi-lasta(j) kiel vortigon de la frazeto tie cxi laste menciita (aux simile): La cxi-lastaj ekzemploj gravas.La tie cxi laste menciitaj ekzemploj gravas. La cxi-lasta [afero] estas mia.La tie cxi laste montrita [afero] estas mia.

Legu ankaux pri simila distingo inter tiu kaj persona pronomo.

Cxi en kunmetitaj vortoj «

Oni ofte faras A-vorton aux E-vorton el frazparto, kiu enhavas la vorteton cxi. Tiam la tuta esprimo farigxas unu vorto. Normale la TI-vorto malaperas. Por klareco oni kutimas meti dividostrekon post cxi en tiaj vortoj:

  • cxi tie cxi-tieaFE.30: Kiel urbestro de la cxi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al cxiuj noblaj homoj estu nenia premado.Rz.29...de la urbo, kiu trovigxas cxi tie...

  • en tiu cxi nokto cxi-nokte

  • sur cxi tiu flanko cxi-flanke

  • la somero de tiu cxi jaro la cxi-jara somero

  • sub tio cxi cxi-sube: Ni donas cxi-sube la protokolon de la lasta kunsido....poste en tiu cxi teksto...

  • cxe la supro de tio cxi cxi-supre: La cxi-supre citita teksto estas de Privat.La teksto citita pli supre...

  • kun tio cxi cxi-kuneBonvolu trovi cxi-kune modestan donacon....kun tiu cxi sendajxo...

  • Vi malgranda griza cxi-landa birdo!FA1.139...birdo de tiu cxi lando!

Oni povus konservi la TI-vorton: tiu-cxi-nokte, cxi-tiu-flanke, tiu-cxi-jara, k.t.p., sed tiajn vortojn oni normale ne uzas.

Principe oni tute rajtas skribi tiajn kunmetajxojn ankaux sen dividostreko: cxitiea, cxinokte, cxiflanke, cxijara, cxisube, cxisupre, tiucxinokte, cxitiuflanke, tiucxijara. Sed preskaux neniam oni vidas tian skribon en la praktiko.

Rimarku, ke kunmetajxoj kun prefikseca cxi cxiam havas A-finajxon aux E-finajxon. O-vortoj kun prefikseca cxi ne estas eblaj.