PMEG 2023

14.3.16. Preskaux

Preskaux = “ne multe malpli ol, ne tute sed mankas nur malmulte, ne vere sed la diferenco estas tre malgranda”. Preskaux staras kutime gxuste antaux tio, kio ne plene validas, sed iafoje gxi aperas en alia pozicio:

  • Pasis semajno, pasis preskaux du semajnoj.FA3.28Unue pasis sep tagoj, poste pasis iom malpli ol sep tagoj.

  • Preskaux la tuta financa pezo de nia afero kusxas nun sur la sxultroj de unu oferema amiko.OV.163 Iomete kusxas sur la sxultroj de alia persono, sed tio estas nur malmulte.

  • Li rigardis la virinon, kiu staris antaux li, per rigardo atenta, preskaux esplora.M.123 Ne vere esplora sed nur atenta, sed la diferenco estis tre malgranda.

  • Mi preskaux mortis de timo.Rz.49 Mi estis tre proksima al morto.

  • La arboj preskaux rompigxas sub sia multego da fruktoj.Rt.80

  • Marta ne donis ecx la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, sxi preskaux lin ne vidis.M.134

  • Estis jam preskaux noktomezo.M.177 Nur malmulte da tempo restis gxis noktomezo.

  • Sxi estis ankoraux preskaux infano, delikata kaj malgrasa.FA3.45 Sxi estis nur iomete pli agxa ol infano.

  • De tiu obstina batalado sxi ricevis nenion, aux preskaux nenion.M.53

  • Nun sxia laboro estis ja preskaux finita.FA1.175

  • Li estis malsana kaj preskaux sveninta.FA1.217

  • Sxia vocxo sonis tre afable, dolcxe, preskaux ame.M.108

  • Preskaux cxiun nokton ili havas balon.FA1.29

  • Sxi preskaux cxiam estis kun li.FA3.87

  • Li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj.FA1.91

  • Estis tie tiel lume, preskaux kiel dum la tago.M.200

Ne konfuzu preskaux kun apenaux. Ankaux preskaux kaj kvazaux estas similaj.