PMEG 2023

14.3.14. Nur

Nur havas diversajn limigajn signifojn. Gxi kutime staras gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas.

Ne pli ol «

Plej ofte nur signifas “ne pli ol”:

  • Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn.FE.12Mi ne havas pli ol unu busxon...

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.FE.22

  • En la cxambro sidis nur kelke da homoj.FE.32

  • Post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna.M.102

Ne pli longe ol «

Antaux tempodauxro nur signifas “ne pli longe ol”:

  • Sxi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antauxen.M.212Sxi staris ne pli longe ol kelke da sekundoj...

  • Mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.BV.84

  • Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo.M.182

  • Negxo kasxas nur gxis printempo.PE.833

Ne pli frue ol «

Antaux tempopunkto nur signifas “ne pli frue ol, ne antaux”:

  • – Cxu la Hetmano tion cxi scias? – Nur hieraux li tion eksciis.Rt.60...Ne pli frue ol hieraux... ...Ne antaux hieraux...

  • Nur nun sxi eksentis, kiel forte lacigita sxi estas.M.148

  • Tiam la vastigantaro ankoraux ne ekzistis, gxi komencas sian ekzistadon nur de hodiaux.OV.111

  • Li vekigxis nur tiam, kiam la suno levigxis.FA1.62

  • Nur post kelka pripenso kaj kvazaux post iom da sxanceligxado sxi komencis plue paroli per iom nekuragxa vocxo.M.103

  • Nur elirinte sur la straton, sxi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn pasxojn.M.37Ne pli frue ol kiam sxi eliris sur la straton...

Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaux”, sed maljam ne enuzigxis. Ankaux aliaj proponoj por anstatauxigi nur en tiu cxi signifo ne sukcesis. Nur estas tute bona.

Nenio alia ol «

Nur povas montri, ke ia afero estas la sola, ke neniu aux nenio alia rolas en gxia rolo:

  • Via vino estas nur ia abomena acidajxo.FE.35 Gxi estas nenio alia. Gxi estas nenio pli bonkvalita ol tio.

  • Esperanto estas nur lingvo.OV.371 Nenio alia gxi estas.

  • En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.FE.38 Neniaj aliaj montoj ol montetoj tie trovigxas.

  • Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.BV.84 Neniu alia sciis.

  • Tiam mi vidis nur sxin, pensis nur pri sxi.FA1.235 Neniun alian mi vidis, pri neniu alia mi pensis.

  • Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato.L1.172 Mi venas kun neniu alia.

  • Tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis!Gm.57 Nenion alian li faris.

  • La diablo gxin scias, kio gxi estas, nur ne rostajxo.Rz.28 Gxi povas esti cxio ajn krom rostajxo.

  • Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo.FA1.104 La direktilisto staris apud la direktilo. Nur tio okazis. Nur rilatas al la tuta posta frazo. Se nur rilatus nur al la direktilisto, la signifo estus, ke la direktilisto estis la sola, kiu staris apud la direktilo.

  • Mi rakontos la sekreton nur se vi promesas nenion diri al iu alia. En neniu alia okazo mi rakontos. Nur rilatas al la tuta posta se-frazo.

Antaux tempopunkta esprimo oni normale por klareco devas uzi sole por la signifo “neniu alia”, cxar nur tiam ordinare signifas ne pli frue ol: Mi iris tien sole dimancxe. = Mi ne iris tien en alia(j) tago(j). Mi iris tien nur dimancxe. = Mi iris tien ne pli frue ol dimancxe.

“Oni ne povus pli” «

Iafoje nur estas uzata cxe povi, deziri, voli (kaj eble aliaj similaj verboj) kun la speciala emfaza signifo “oni ne povus pli”. En tia uzo nur kutime staras antaux la verbo, sed povas pli libere lokigxi:

  • Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al cxiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis.OV.126 Mi neniel povus teni min pli longe.

  • Ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur povas al si prezenti.FA1.107 Neniu povus imagi pli belan.

  • Cxiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi.FA3.152 Ili strecxis siajn fortojn maksimume.

  • Cxie, kien vi nur povas rigardi, vi estas cxirkauxfermita de niaj rajdantoj.Rt.70 Kiom ajn vi rigardus, vi ne vidus direkton, en kiu mankus niaj rajdantoj.

  • Li amis sxin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon.FA1.99 Ne estus eble ami pli.

Nur en deziraj subfrazoj «

Nur estas uzebla en se-frazoj por esprimi deziran sencon

Simile nur iafoje aperas en deziraj memstaraj ke-frazoj kun nea U-moda verbo.

Vortfarado «

  • Nura = “nur de la montrita speco, pura”: Tio estis nura hazardo. (= Gxi ne estis io alia ol hazardo.) Lia nura alproksimigxo kompromitis virinon.M.168 (Alproksimigxo estis suficxa por kompromiti.) Ne konfuzu nura kun sola, kiu signifas “ne akompanata”: Sxi sidas hejme sola en sia cxambreto.Rn.17 La nombro 2 estas la sola para primo.

  • Ununura = “sola en sia speco, unika”: Tio devas esti nia ununura legxo. (Alia tiuspeca legxo ne ekzistu.) Ne konfuzu ununura kun nura.