PMEG 2023

14.3.13. Mem

Identeca mem «

Identeca mem staras post vorto, kaj montras, ke oni parolas gxuste pri tiu afero, ne pri alia. Mem atentigas pri la identeco de la afero. Identeca mem plej ofte staras post personaj pronomoj, sed ankaux post aliaj O-vortecaj vortetoj, post difinitaj O-vortoj aux post propraj nomoj:

  • Mi longe interne batalis kun mi mem.L2.186 Mi ne batalis kun alia persono (aux aliaj personoj), sed kun mi. La aldona mem emfazas tion.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18

  • Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18

  • Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn.FE.41

  • Mi ecx mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo.LR.100B Mem rilatas al mi, kaj ecx emfazas mem.

  • Kiu kritikas kuragxe, [tiu] mem agas malsagxe.PE.252 Mem rilatas al subkomprenata tiu.

  • Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32

  • Ili ne forgesu, ke tio cxi estus dangxera por la afero mem.DL.12

  • La knabo staris respektege, kvazaux li staris antaux la regxo mem.FA3.73

  • En la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo.FA1.142

  • Kiam mi furiozas, mi farigxas kiel Satano mem.Rn.31

  • Pli pene observinte la vizagxon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem.BV.78 Mem plifortigas la signifon de neniu alia.

Senhelpa mem «

Mem ankaux povas signifi “sen helpo de alia, per propra volo, sen ekstera devigo”. Kun tia signifo mem povas lokigxi libere en la frazo:

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19 Mi ne intencas helpi vin.

  • Li mem foriris, li ne estis forvokita!FA1.145 Li iris propravole.

  • Li devis mem brosadi al si siajn botojn.FA1.8 Neniu alia faris tion por li.

  • La laboristino [...] forigxis de cxi tie mem kaj propravole.M.171 Sxi forigxis sen devigo kaj pro propra volo.

Vortfarado «

  • memo = “(mensa) persono konscia pri si mem kaj pri sia propra individueco”: La animo de la individuo estas la sidejo aux loko de lia aux sxia personeco, memo kaj konscio.

Mem estas ofte uzata prefiksece en kunmetajxoj kiel memvole, memestimo k.s.