PMEG 2023

14.3.12. Kvazaux

Kvazaux = “proksimume, sxajne, iamaniere, lauxaspekte”. Gxi montras nerealecon, sxajnon:

  • Li kvazaux volas ion komuniki nur al vi sola.H.29Li sxajne volas ion komuniki...

  • “Cxu vi ne amas min pli ol cxiun?” kvazaux paroladis la okuloj de la regxidineto.FA1.99 Ne vere paroladis, nur sxajnis tiel.

  • La konscio kvazaux lin forlasis.FA1.216 Li havis tian senton, kiu tre similis al tio, ke la konscio lin forlasis.

  • Du skerminstruistoj [...] renkontis sin cxi tie kvazaux hazarde kaj kun sxajna kolero atakis unu la alian.Rn.23 Ne vere estis hazarda renkontigxo.

  • Ili vidas en mi personon, kiu kvazaux ludas la rolon de ia regxo.OV.390

Kvazaux povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke gxi estu komprenata nur kiel sxajno. Cxi tia kvazaux staru gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas:

  • Ha! mi eksentis kvazaux pikon tra la koro!FA2.52 Tio, kion mi eksentis, ne vere estis piko, sed sxajnis tiel.

  • En la malaltaj tonoj de lia vocxo sonis kvazaux malkontenteco, mildigata de sincera kompato!M.135 Eble ne vera malkontenteco.

  • Sxi retirigxis kvazaux antaux ia terura fantomo.M.172 Ne vere estis fantomo antaux sxi, sed sxi agis tiel.

  • La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de sxia koro kvazaux per la pinto de ponardo.M.95 Ponardo ne vere estis uzata.

Preskaux kaj kvazaux «

Ne konfuzu kvazaux kun preskaux. Kvazaux montras nerealecon, ke io sxajnas ia, kvankam gxi vere estas (tute) alia. Preskaux montras nesuficxecon (malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazaux pikita per ponardo. Sxajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis preskaux pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.

Enkondukilo de subfrazo «

Kvazaux ankaux estas enkondukilo de subfrazo: En la ventro estas tia krakado, kvazaux tuta regimento ekblovus trumpetojn.Rz.21 Ni sxajnigu, kvazaux ni tute ne scias, kia homo li estas.Rz.32

Komparilo «

Kvazaux povas ankaux enkonduki komparajn esprimojn simile al kiel: La varmo de la cxambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis sxin kvazaux drinkajxo.M.148

Kiel se «

En la plej unua tempo kvazaux ankoraux ne ekzistis. Tiam oni anstatauxe uzis kiel se aux nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn.