PMEG 2023

14.3.8. Do

Do montras, ke la dirajxo iel estas konkludo aux sekvo de antauxa afero:

  • Vi vidas do,[...] ke vi ne devas kulpigi min.M.90

  • Mi finas do per la jenaj vortoj: [...]FAnt.49

  • Ha, kia fripono li do estas!Rz.70

  • Kartezio diris: Mi pensas, do mi estas.

Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.FE.25

Do estas ankaux uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Iafoje la konkluda signifo restas, alifoje la nuanco estas nur emfaza:

  • Kio do farigxis kun la gesinjoroj?FA3.31

  • Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?M.31

  • Kial do ili mangxas kaj mi ne mangxas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaux? Cxu ili ne estas tiaj samaj vojagxantoj kiel mi?Rz.27

  • Nu, venu do al mi post unu horo... bone?M.146

  • Nu, auxdu do, vi faru jenon: [...]Rz.18

PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do trovigxas tie....por vidi, kiu trovigxas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro trovigxanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankaux konkluda do povas iafoje aperi cxe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraux do la vorteto kiu estas cxi tie rilata, ne demanda.