PMEG 2023

14.3.4. Ajn

Ajn montras emfaze nedifinitecon aux indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj, cxefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaux kun I-vortoj kaj CXI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn cxiam staras post la tabelvorto:

  • Mi kondukos vin al sxi, kie ajn sxi estos trovebla!FA3.79 Ne gravas, kie sxi estas trovebla.

  • Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!BV.53 Ne gravas, kiu sxi estos.

  • Kiel ajn senbrua kaj trankvila gxi [= la maro] estis, cxiam tamen cxe la bordo estis negranda movigxado.FA1.164 Ecx se estus tute senbrue kaj trankvile, estus tamen negranda movigxo cxe la bordo.

  • Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj.Gm.63

  • Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, gxis mi revenos, kiam ajn tio cxi farigxos.BV.84

  • Cxiam ajn vi estas bonvena cxe mi. Venu, kiam vi volas.

  • Kial sxi forlasis tiun lokon, en kiu sxi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?M.177 Sen tiu loko tute mankas eblo.

  • Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.

Antaux ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi CXI-vorton aux I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, CXI-vorto aux I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon.M.66 Pli bone: ...cxian ajn pagon aux ...ian ajn pagon.

Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn farigxus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankoraux apenaux uzata.

Vortfarado «

  • Ajna = “cxiu ajn, iu ajn, arbitra”: Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus cxiun/cxian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron. (= Prenu cxiun ajn nombron.)