PMEG 2023

9.1.6. La cxe propraj nomoj

Cxe propraj nomoj la uzado de la estas bedauxrinde iom malsimpla, kaj ne tute klare fiksita.

Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, cxe kiuj oni normale ne uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, cxe kiuj oni normale ja uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: “antaux propraj nomoj oni ne uzas la”. Tiu simpligo ne estas prava.)

Ankaux aliaj difiniloj povas uzigxi cxe propraj nomoj.

Normalaj propraj nomoj «

Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem propraj nomoj. Pri tio decidas la cxefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko estas normala propra nomo, cxar la cxefvorto Ameriko cxiam estas propra nomo per si mem.

Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, cxar ili cxiam nomas ion, kion oni supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikajxojn. Multaj propraj nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn, sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa individuo, kaj supozas, ke la auxskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:

  • Morgaux mi veturos Parizon.FE.28 Parizo estas propra nomo de la cxefurbo de Francujo. Gxi cxiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9 Aleksandro estas propra nomo de knabo. Uzante gxin oni cxiam celas certan difinitan knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni cxiam celas unu certan el ili, kiun la auxskultanto konas.

  • Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas cxiam propra nomo. Gxi ne havu la. Esperanto estis unue kasxnomo de Zamenhof. Nun gxi estas propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto (= “persono, kiu esperas”), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute alia vorto.

Cxiuj landonomoj estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do ne havu la:

  • La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.FE.40

Fremdlingvaj propraj nomoj estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la). Ankaux citajxaj nomoj de libroj k.s. ordinare estas tiel traktataj.

Nomo kun rekta priskribo «

Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaux temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aux sxajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

  • Duoble montrigxis la bildo de Venero, de la surtera Venero.FA1.213 Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laux la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste cxeestas la rekta priskribo surtera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaux pri du malsamaj Veneroj, la cxiela Venero kaj la surtera Venero.

  • La malgranda Janjo per largxe malfermitaj okuloj rigardis la murojn.M.6

  • Cxiuj konas Londonon, la cxefurbon de Britujo, sed ne cxiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, cxar gxi estas klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la priskribon aliaj. Oni do devas uzi la, cxar oni parolas pri cxiuj aliaj Londonoj.

  • Multaj vizitis Londonon, la cxefurbon de Britujo, sed mi vizitis ankaux aliajn Londonojn. Ankaux cxi tie Londono havas priskribon, sed oni ne uzu la, cxar ne temas pri cxiuj aliaj Londonoj, kaj la auxskultanto ankaux ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

  • Tio cxi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo.LR.149A Cxi tie mankas la, cxar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan lingvon, sed por paroli pri speco de lingvajxo.

Se temas ne pri elekto inter pluraj aferoj kun la sama nomo, sed pri diversaj partoj de unu afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam cxeestas A-vorta priskribo:

  • Esxvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Euxropo. Ne temas pri pluraj Rejnlandoj aux pluraj Euxropoj, sed pri la meza parto de Rejnlando kaj la meza parto de Euxropo.

  • En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide.En la orienta parto de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la por tion klare montri:

  • Tio estis Kristino el la erikejo.FA3.94 El la erikejo estas rekta priskribo de la nomo Kristino, sed gxi ne estas A-vorto.

  • Mi ekskribos pri cxio al Trjapicxkin en Peterburgo.Rz.66

  • Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanujo. Mi vizitis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Cxi tie temas klare pri distingo inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

  • Mi dauxre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la tiama Parizo kvazaux alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne uzas la:

  • Brazilo estas la plej granda lando en Suda Ameriko. La kontinento nomigxas Suda Ameriko (aux Sud-Ameriko). La A-vorto estas parto de la nomo.

  • Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj cxi nomoj de sanktuloj la priskribo Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Cxe Zamenhof oni tamen trovas tiajn nomojn ankaux kun la. Kiam sanktula nomo aperas kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, pregxejo aux simila afero, kiu estas nomita laux tiu sanktulo: la Sankta BartolomeoRn.24 = “la pregxejo de Sankta Bartolomeo”.

Klasikaj religiaj verkoj «

Cxe la nomoj de iaj gravaj klasikaj religiaj verkoj oni normale uzas la, ankaux kiam ne cxeestas rekta priskribo, kvankam estas tute eble rigardi tiujn vortojn kiel proprajn nomojn: la Biblio (aux La Sankta Biblio), la Korano (aux La Nobla Korano), la Talmudo k.a. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo.FA3.116 Cxu ne tiel estas skribite en la Korano?FA4.225.

Noto: Simile oni uzas la nomojn de la ne-religiaj verkoj Odiseado, Eneado kaj Iliado kun la: la Odiseado, la Eneado, la Iliado. Tiuj vortoj estas (iom kuriozaj) kunmetajxoj kun la sufikso AD: Odiseo (propra nomo de persono) + AD odiseado (vojagxo de Odiseo) la Odiseado (nomo de rakonto pri lia vojagxo).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «

Antaux ordinaraj vortoj, kiuj farigxis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, cxar la vortoj ne per si mem montras unikajxojn:

  • Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.Ij.9 Estas tri propraj nomoj de stelaroj. Cxiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

  • Kaj tiam la Nokto diris: “Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano.”FA3.2 La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.

  • En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Regxa Bazaro, estis iam granda gastokunveno.FA1.113 Estas du propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Gxi ne havas la.

  • Dio kondukis la popolon cxirkauxire [...] al la Rugxa Maro.Er.13 La marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.

  • La plej suda parto de la afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.

Okazas tamen, ke oni forlasas la cxe tiaj cxi nomoj, precipe kiam temas pri tre konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:

Multe-nombraj nomoj «

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finajxon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankaux kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Euxropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara sxtato en Azio). La vorto alpo (= “alta monto kun pasxtejoj”) estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj sxajnis al li kvazaux la kunmetitaj flugiloj de la tero.FA3.64 La vorto Andoj estas tamen cxiam propra nomo, sed pro la J-finajxo oni iel sentas, ke cxiu unuopa monto devus esti “ando”. Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-finajxo kreas la impreson, ke cxiu insulo estas “filipino”, sed tia vorto ne ekzistas.

Propraj nomoj kiel priskriboj «

Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo de ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas lauxsence difinita kaj konata, tiam oni devas uzi la, cxar la cxefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propranoma O-vorto:

  • la rivero Nilo

  • la fama auxtoro Sxekspiro

  • la strato GranicznaM.4

  • la monato MajoFA3.18

Ordinare la cxeesto de propra nomo estas suficxa kialo por diri, ke temas pri io difinita kaj konata. Sed eventuale, se oni volas diri, ke estas unu el pluraj kun tiu nomo, kaj se la auxskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni eble povas uzi tiajn esprimojn sen la: Mi vojagxis kune kun amiko Johano....kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomigxas Johano. Praktike oni tre malofte tiamaniere uzas propranoman priskribon cxe O-vorto sen la. Pli ofte oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomigxas Johano, cxar tio estas pli klara.

Tia propranoma priskribo povas ankaux havi la formon de A-vorto:

  • la Mediteranea marola maro, kiu nomigxas Mediteraneola maro MediteraneoMediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas maro.

  • la Jutlanda duoninsuloFA4.58la duoninsulo JutlandoJutlandoFA4.19

  • la Atlantika oceanola oceano AtlantikoAtlantiko

  • la Esperanta lingvola lingvo EsperantoEsperanto

Ial oni neniam uzas nomojn de homoj en tia maniero. Anstataux la auxtoro Sxekspiro oni neniam diras *la sxekspira auxtoro*.

Titoloj «

Vortojn kiel sinjor(in)o, frauxl(in)o, doktor(in)o, profesor(in)o k.s. oni ofte uzas antaux propra nomo de persono. Laux la ordinaraj reguloj, oni tiam uzu la, cxar la tuto estas klare difinita per la propra nomo:

  • La ekspedejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kusxis tre oportune sur la bazaro.BV.36...de la sinjoroj, kiuj nomigxis Snitchey kaj Craggs...

  • La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.FE.36

  • La regxo Johano legis en la romano pri la regxo Arturo.FA1.121

Sed kelkaj tiaj antauxesprimoj ofte uzigxas kvazaux parto de la propra nomo, kaj tiam ne vere informas, kia estas la persono. Ili uzigxas pli-malpli rutine pro gxentileco, respekto aux simile. En tiaj okazoj oni ofte forlasas la artikolon:

  • Li fiancxigxis kun frauxlino Berto.FE.39 Oni ankaux povas uzi ...kun la frauxlino Berto, sed tiam la vorto frauxlino farigxas pli grava, pli informoplena.

  • Sinjorino Zminska hieraux multe parolis al mi pri vi.M.41

  • Sekve barono Brambeus estas vi?Rz.46

  • Se nun trovigxus tiaj regxoj, kiel regxo Arturo, tiam trovigxus ankaux tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.FA1.121

  • Frauxlino Klaro kaj frauxlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon.M.96

Ankaux la vorton numero oni ofte uzas en tia titoleca maniero sen la antaux numeroj: Li logxas en (cxambro) numero 110 (= cent dek). Cxu vi legis numeron 12 (= dek du) de tiu gazeto?

Se titoleca antauxesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam oni ordinare ja uzas la: Plej afable brilis la okuloj de la filino, la cxarma frauxlino Klaro.FA4.185 Li fiancxigxis kun la juna frauxlino Berto. La genia doktoro Zamenhof kreis Esperanton. Cxu vi legis la interesan numeron 100 de tiu gazeto?

Se temas pri la frazrolo alparolo, oni nepre ne uzu la antaux titolo: Sinjorino Szwejc! – sxi diris, – mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka.M.108 Kara frauxlino Klaro, – sxi diris, – vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj.M.109

Pruntitaj artikoloj «

Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu estas kvazaux parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon. Ekz. Hago (urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto, kvankam en pluraj lingvoj gxi havas artikolon, kiu estas firma parto de la nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l’Aia). Same oni uzas Havro sen artikolo, kvankam en la franca estas cxiam Le Havre kun artikolo. Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la araba, sed en Esperanto ili ne havu artikolon: Kairo, Riado, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas tiajn artikolojn ankaux en Esperanto: la HimalajoFA1.188, la Atlantiko, la Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas negxusta, sed iafoje tolerebla. Propraj nomoj ofte rifuzas tute plene esperantigxi.

Cxe iuj cxi tiaj nomoj origina artikolo farigxis parto de la Esperanta radiko: La-Pazo (aux Lapazo), La-Plato (aux Laplato), El-Salvadoro (aux Elsalvadoro, Salvadoro), Los-Angxeleso (aux Losangxeleso), Algxero. (“La”, “el” kaj “los” estas hispanaj artikoloj. “Al” estas araba artikolo.)

Nomoj de tempodividoj «

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brumero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laux la bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estu skribataj kun komenca majusklo):

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12 Februaro estas difinita konata afero. Se gxi ne estus normala propra nomo, gxi nepre havus la.

Nomoj de festoj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Asxuro° k.a.) estas plej ofte traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kio estas rekomendinda, kvankam iuj (ekz. Kristnasko) fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen varias:

  • Al Kristnasko venis letero de sxia patro.FA3.58Al la tiujara Kristnasko...

  • Post Asxuro° li veturos al Teherano.Post la cxi-jara Asxuro...

  • En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga.Jhx.45

  • Cxi tio estas la legxo pri la Pasko.Er.12 La nomo Pasko suficxe ofte aperas kun la en la Biblio, sed tio ne estas imitinda.

Semajntagoj (lundo, mardo, merkredo, jxauxdo, vendredo, sabato, dimancxo) ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la, kvankam difinitaj kaj konataj:

  • Dum la tuta semajno sxi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimancxo, sxi diris: “Vere, nun mi suficxe suferis kaj luktis! [...]FA2.101

  • Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.FE.20 Oni ne uzas la, cxar sabato kaj dimancxo cxi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri propraj nomoj.

  • Mi intencas veni Bulonjon jxauxdon.L1.173 Difinita konata jxauxdo prezentata propranomece sen la.

  • Dimancxon ni nin vidos.” [...] Venis la dimancxo.FA3.60 Temas pri la sama dimancxo, same konata ambauxfoje, unuafoje propranomece sen la, duafoje kun la.

Sezonoj (printempo, somero, auxtuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas cxiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la tute laux la normalaj reguloj:

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34En somera tempo... en vintra tempo...

  • En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas.FE.39 Cxi tiu ekzemplo estas tute simila al la antauxa, sed cxi tie ja aperas la. Kiam oni parolas gxenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aux forlasi la depende de la stilo. Vidu La – specoj.

  • Tiujn fabelojn ni auxskultos en vintro.FA2.96...en vintra tempo. ...en iu vintro.

  • Farigxis mateno.FA2.131Farigxis matena tempo.

  • La nokton sxi pasigis cxe sia laboro.FA1.170 Temas pri certa konata nokto. Tial la estas uzata, tute laux la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

  • Cxirkauxas min nokto.FA1.124 ≈ Cxirkauxas min mallumo.

Laux iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas cxiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la estas cxiuokaze nebezonata.

Lingvonomoj «

Lingvonomoj kun O-finajxo (ekz. Esperanto) estas tute normalaj propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la cxe ili.

Mallongigitaj propraj nomoj «

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:

  • Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. Mi trovis tiun vorton en PIV. Antaux la plena nomo oni povas uzi la, sed antaux la mallongigo tio kutime ne okazas.

  • Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereuxropa. Tiujare (la) UK denove estos ekstereuxropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

  • Cxu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? Cxu vi estas membro de UEA? Oni povus uzi la antaux la plena nomo Universala Esperanto-Asocio, cxar la cxefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio apenaux okazas cxe tiu cxi tre konata nomo. Antaux la mallongigo UEA la artikolo la neniam aperas.