PMEG 2023

9.1.2. La – individuajxoj

Kiam temas pri individuajxoj (ne pri speco), la signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato konas la aferon. La tiam signifas pli-malpli “vi scias, pri kiu(j) mi parolas”.

Foresto de la (aux alia difinilo) signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato ne konas la aferon. Manko de difinilo signifas pli-malpli “vi ne scias, pri kiu(j) mi parolas”. Manko de difinilo povas ankaux signifi, ke la identeco ne gravas.

Neuzo de la estas do same grava kiel uzo de la.

Ekzemploj «

  • La rozo apartenas al Teodoro.FE.5 La parolanto supozas, ke la auxskultanto povas kompreni, pri kiu rozo temas.

  • Al Teodoro apartenas rozo. Nun temas pri rozo, kiun la auxskultanto ne konas.

  • La infanoj kolektis florojn. La auxskultanto ne scias, pri kiuj individuaj floroj temas.

  • La infanoj kolektis la florojn. Ili kolektis tiujn florojn, kiujn la auxskultanto konas.

  • Infano ploras. Iu nekonata infano ploras.

  • La infano jam ne ploras.FE.6 La parolanto supozas, ke la auxskultanto komprenos, kiu infano estas. La infano estas kvazaux okaza propra nomo de certa konata infano.

  • Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.FE.9 Oni parolas pri konata grupo de birdoj.

  • Domo brulas! Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, cxu la auxskultanto scias, pri kiu domo temas.

  • La domo brulas! La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa domo, kiun la auxskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).

  • Dum la du fojoj, ke vi vizitis min, mi estis tre felicxa. La parolanto uzas la frazparton la du fojoj por identigi du fojojn, kiujn la auxskultanto konas. (Legu ankaux pri la uzo de ke post fojo.)

  • La multaj gastoj restis gxis noktomezo. La parolanto ne volas informi, ke la gastoj estis multaj, sed parolas pri ili per la okaza nomo la multaj gastoj supozante, ke la auxskultanto jam auxdis pri ili.

  • Vi diris tion jam du fojojn. Cxi tie la identeco de la fojoj ne gravas. Oni ne volas identigi la fojojn, sed nur nombri ilin. La frazo povas respondi al la demando: Kiel ofte (kiom da fojoj) mi diris tion?

  • Venis multaj gastoj al via festo, cxu ne? La gastoj ja estis certaj individuoj, sed cxi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri la kvanto de gastoj. Iliaj identecoj ne gravas.