PMEG 2023

22.2. Cxu-demandoj

Cxu-demandoj estas farataj per la demandvorto cxu. Cxu-demando sercxas konfirmon pri la gxusteco de la tuta frazo. La respondo ordinare estas jes aux ne.

Cxu normale staras komence de la demanda frazo:

  • Cxu vi komprenas min?Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!

  • Cxu vi estas kanadano?Jes, mi estas kanadano! Ne, mi ne estas kanadano!

  • Cxu li?Jes, li!

  • Cxu gxi estas tauxga?Jes, (gxi) estas!

  • Cxu vi diros al mi la veron?FE.18

  • Cxu vi jam trovis vian horlogxon?FE.20

  • Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

Cxu-demando povas ankaux esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

  • Cxu vi volas kafon aux teon?Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!

  • Cxu li aux sxi?Sxi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaux!

  • Cxu vi estas surda aux muta?FE.20

  • Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?FE.25

Iafoje oni metas cxu cxe la fino de la demando, ordinare post komo:

  • Vi estas usonano, cxu?Cxu vi estas usonano? Vi estas usonano. Cxu mi pravas?

  • Tio okazos hodiaux, cxu?

Se oni estas relative certa, sed tamen volas konfirmon, oni ofte uzas cxu ne? cxe la frazofino:

  • De nun vi restos hejme, cxu ne?Mi supozas, ke de nun vi restos hejme. Cxu mi ne pravas?

  • Tokio estas la cxefurbo de Japanujo, cxu ne?

Tia frazofina cxu ne? estas nuntempe tre ofta. Zamenhof tamen uzis anstatauxe cxu ne vere? aux ecx ne vere? en tiaj okazoj: Oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, cxu ne vere?M.108 Tiam vi estos interedzigitaj, ne vere?FA1.235

Se la senco estas aserto kun aldonita peto pri konfirmo, oni ofte tute forlasas la vorton cxu.

Por respondi cxu-demandojn oni ofte uzas la respondvortojn jes kaj ne.