PMEG 2023

10.2. Nenormala apostrofado

Gramatika apostrofado «

Iafoje oni uzas apostrofojn en vortaroj aux en diskutoj pri gramatiko por montri, ke oni parolas pri nuraj vortoradikoj, aux por disigi la partojn de kunmetitaj vortoj. En tia uzado apostrofo ne egalas al O-finajxo. Estas rekomendinde en tiaj okazoj ne uzi apostrofojn, sed aliformajn streketojn.

Disiga apostrofado «

Okaze oni uzas apostrofojn por disigi vortelementojn unuj de la aliaj, precipe kiam oni uzas ne-Esperantan vortelementon kun Esperantaj finajxoj: Cxu vi konas Waringhien’on? Tiaj apostrofoj aperas cxe kelkaj hebrelingvaj vortoj en la Biblio: bat’o, kab’o, kor’o, log’o, min’o (mezurunuoj), bek’o (monero), pur’o (loto). Oni povas anstatauxe uzi dividostrekon: Waringhien-on, kab-o, log-o. Tio estas versxajne preferinda.

En la komenca tempo oni uzis en tekstoj por komencantoj diversaspektajn streketojn por disigi la elementojn de vortoj: sxi est|as am|at|a de cxiu|jFG.54. Ofte oni uzis streketojn tre similajn al apostrofoj, sed tiaj streketoj ne estas apostrofoj. Vidu ekzemplojn en Gramatiko en la Fundamento.

Apostrofado de AUX-vortoj «

Okazis provoj apostrofi E-vortecajn vortetojn, kiuj finigxas per “aux”: hodiaux *hodi’*, anstataux *anstat’*, apenaux *apen’*, k.t.p. Tia apostrofado estas neregula. Gxi neniam enuzigxis, kaj nur en poezio gxi eventuale povus esti akceptebla.

Nezorga elparolo «

Iafoje oni uzas apostrofojn por montri, ke parto de vorto estas neregule forlasita, ekz. por montri nezorgan elparoladon aux nenormalan lingvajxon: ’stasestas, s’jorosinjoro, ’avashavas.

Sonimitoj «

Kiam oni uzas nudan radikon kiel sonimiton aux ekkrion, oni iafoje aldonas apostrofon: Ho, halt’!H.8 Estas preferinde ne skribi apostrofon en tiaj okazoj, cxar ne temas pri ellasita O-finajxo.

Forlaso de A-finajxoj «

Aperis la ideo, ke oni povus ellasi ankaux A-finajxojn, sed ke oni tiam ne uzus apostrofon: diligenta knabo *diligent knabo*, sincera koro *sincer koro* (la ekzemploj estas de K. Kalocsay en “Lingvo Stilo Formo”). Forlaso de A-finajxoj tamen tute ne estas ebla en Esperanto, cxu kun apostrofo, cxu sen apostrofo.

Neuzo de apostrofo «

Kelkaj poetoj eksperimente forlasas apostrofojn supozante, ke la leganto tamen komprenos, kie mankas O-finajxoj. Jen ekzemplo:

sxovas harojn
el okul [= okul’]
de sxlimo
fingro skvama
monstra manipul [= manipul’]
moko moko mok [= mok’]
sen fino

el sentitola poemo de Baldur Ragnarsson

Kelkfoje tia uzado konfuzas malsamajn vortojn: cxiel konfuzigxus kun cxiel’ (cxielo), kaj kun kaj’ (kajo), nun kun nun’ (nuno), unu kun unu’ (unuo), al kun al’ (alo), cxar kun cxar’ (cxaro), krom kun krom’ (kromo), por kun por’ (poro), kaze kun kaze’ (kazeo) k.t.p. Oni do uzu apostrofojn laux la Fundamentaj reguloj.