PMEG 2023

5.2. Uzo de A-vortoj

A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaux la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaux post gxi. Ecx povas esti A-vortoj samtempe antaux kaj post la sama O-vorto:

  • granda domo

  • domo granda

  • la tago longa

  • la longa tago

  • fama franca verkisto

  • fama verkisto franca

A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.

A-vorto povas ankaux priskribi ion pere de verbo:

  • La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj cxi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.

A-vortoj estas uzataj ankaux por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:

  • Mi estas felicxa.

  • Tiu estas mia.

  • Tio estas bona.

  • Ili farigxis koleraj.

  • Ambaux sxajnis dormantaj.

  • Estu singarda(j)!Vi estu singarda(j). Cxe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se gxi estas la pronomo vi.

Krome A-vortoj estas uzataj, kiam priskriba verbo kiel esti havas I-finajxon, kaj la priskribata senca subjekto de la I-verbo estas nur subkomprenata. Plej ofte la senca subjekto estas gxenerala nepreciza oni:

  • Por esti felicxa, oni devas esti antaux cxio kontenta je sia sortoDL.30Por ke oni estu felicxa...

  • Tion cxi mi nomas esti honesta.Rt.26... ke oni estas honesta.

  • Plej bone estas traduki ilin [du grekajn vortojn] per du vortoj (esti pia, esti felicxa).LR.4B Tiuj estas la bazaj formoj, el kiuj oni povas fari ekz. li estas pia, ili estos felicxaj k.s.

  • Ho, kreski, kreski, farigxi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!FA2.43... ke oni kresku, ke oni farigxu granda kaj maljuna...

Iafoje nepriskriba I-verbo povas aperi kun A-vorta priskribo de subkomprenata senca subjekto: Promeni nuda tra la stratoj estas tre embarase.Ke oni promenas tra la stratoj, kiam oni estas nuda, estas tre embarase.

O-vorteca uzo de A-vortoj «

Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto, oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaux mem transprenas la rolon de cxefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio estas ebla, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciligxas, se antaux la A-vorto aperas la aux alia difinilo:

  • La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.FA2.24

  • Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton].Rt.6

  • Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa [mangxo].Rz.22

  • Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaux matene.BV.28

  • Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo].OV.266

  • Cxiuj homoj certigis, ke ili gxin legis kaj komprenis, cxar alie oni ja rigardus ilin kiel malsagxajn [homojn].FA2.29

  • Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo].FE.33

  • Ni ambaux volas la saman [aferon]. Se la tute gxenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstatauxe diri la samo: Ni ambaux volas la samon. / Sxi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj denove, kaj denove, kaj ankoraux unu fojon denove la samon!Gm.67

En esprimoj de horo kaj dato oni preskaux cxiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece:

  • Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro.FE.12

  • Estas la dek-unua [horo] kaj duono.

  • Tio okazis en Julio [de la] mil nauxcent tridek oka [jaro]. Cxe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaux la A-finajxon: Tio okazis en Julio mil nauxcent tridek ok.

Cxe posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas:

  • Via pano estas malpli fresxa, ol mia [pano].FE.10

  • Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] cxion.M.36

  • Vi ankaux min redonu al la miaj [homoj].IT.7

Pri la uzo aux neuzo de la antaux posedaj pronomoj (kun aux sen posta O-vorto) legu pli detale en la klarigoj pri posedaj pronomoj kiel difiniloj.

Alia «

La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj ensxovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:

  • Mi ne volas tiun cxi supon, donu al mi alian [supon].Rz.27

  • Sxi estas jam edzino de alia [viro]!H.15

  • Alian [homon] ne mallauxdu, vin mem ne aplauxdu.PE.781

  • El sxiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj.FE.12

  • Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono].OV.141 Legu pli pri la esprimo unu... (la) alia.

Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Tial iuj ecx proponis sxangxi la A-vorton alia en tabelvorton, kio estas tamen evitenda reformprovo.

La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj.