PMEGGramatiko / Gramatika superrigardo /

3.3. Cxefvortoj kaj priskriboj

Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte gxi estas kunajxo de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas cxefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la cxefvorto. Se la cxefvorto estas O-vorto, la frazparto nomigxas O-vorta frazparto. Se la cxefvorto estas A-vorto, gxi estas A-vorta frazparto. Se la cxefvorto estas E-vorto, gxi estas E-vorta frazparto:

Oni povas ankaux paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la cxefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldaux, multe pli, absolute cxiam.

Rekta priskribo de cxefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:

Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi cxefvorton.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:56 GMT)