Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005

Enkonduko

Aperis nova plene reviziita eldono de la vortarego PIV: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldonita de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Nova PIV, mallonge NPIV, estas giganta kaj grandioza verko, kaj sendube gxi prezentas grandan plibonigon de la malnova eldono (la malnova PIV). Gxenerale mi volas gratuli al Duc Goninaz, al la aro da reviziantoj, kiuj helpis lin, kaj al SAT!

Sed tia verko neniam povas esti perfekta. Cxiam oni povas trovi plibonigeblajxojn kaj korektendajxojn, kaj cxiam eblas aldoni, poluri, forstreki kaj gxustigi. Tial cxi tie mi iom post iom aperigos mian propran notaron pri NPIV, kie mi bedauxrinde precipe atentigos pri eraroj kaj mankoj. Tion, kio estas tute bona, oni cxiam emas akcepti kiel memkompreneblan kaj nekomentindan. Da bonaj kaj bonegaj aferoj estas tamen multo en NPIV. Tion oni dauxre memoru, kiam oni legas miajn kritikajn notojn.

La notoj estas tre diversecaj kaj neniel perfekte verkitaj (mi tajpis haste, kaj tial certe estas abundo da eraroj, ecx gramatikaj).

Mi dividis la notojn en diversajn grupojn sub diversajn titolojn, sed la grupigo kaj la titoloj estas tre kaprice arangxitaj kaj ne tre serioze planitaj.

En la notoj mi ofte referencas al Krause. Tiam mi celas la vortaron Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause.

En 2005 aperis korektita dua eldono sub la nomo Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005. En Marto 2006 mi tralaboris tiun cxi notaron laux tiu eldono, en kiu oni korektis multon interalie laux miaj cxi-tieaj komentoj. La redaktintoj tamen devis praktike limigi la korektadon al tiaj sxangxoj, kiuj ne kauxzis grandajn sxovojn de la enhavo, por povi reteni kiom eble multaj el la jam kompostitaj pagxoj. Tial multaj bezonataj korektoj bedauxrinde ne povis esti farataj.

Cxi-poste mi nuligis ne plu bezonatajn komentojn kaj detalojn jene: forigita teksto (plej multaj vidos tion kiel trastrekitan tekston kun griza fonkoloro). Mi markis novajn aldonojn (ekster tiu cxi enkonduko) jene: nove aldonita teksto (plej multaj vidos tion kiel tekston kun flava fono - aliaj kiel substrekitan tekston aux simile).

Sekve mi sxangxis la titolon de tiu cxi pagxo al “Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005” (antauxe gxi nomigxis “Kritikaj notoj pri la Nova PIV”). Mi ankaux cxi-poste sxangxis la uzatan mallongigon NPIV plurloke al PIV, PIV2002 aux PIV2005 (tamen ne aparte markante cxiun tian sxangxon).

Oni aparte rimarku, ke ne cxiu nun restanta cxi-posta noto temas pri io, kion mi opinias korektenda, sed kiu plu restas nekorektita en PIV2005. Kelkaj el tiuj notoj estas pozitivaj, t.e. ili enhavas lauxdon. Tiuj aprezaj komentoj kompreneble plu restas cxi tie.

Recenzo

Por la revuo Monato mi verkis recenzon de la Nova PIV. Tiu recenzo estas legebla ankaux en la Reto.

Diskutgrupo

Se vi volas diskuti pri la enhavo de PIV2005, vi povas aligxi al la diskutgrupo “pivgrupo” cxe “Yahoo Groups”. Tiu diskutgrupo kunmetis aliajn listojn de kritikaj notoj pri PIV.

Preseraroj

  • p. 24: “en Arangxo de la vortaro, 6°, 2.” Korektu al: “en Arangxo de la vortaro, E, punkto 2.” (Efektive tiu “punkto 2” ne havas numeron, sed nur buleton. Evidente la arangxo de la Antauxparolo iam tute sxangxigxis, “6°” farigxis “E”, numeritaj punktoj farigxas sennumeraj alineoj kun buleto, sed la referencoj al la diversaj punktoj restis nesxangxitaj.)
  • p. 24: “Vd Arangxo de la vortaro, 6°, 3.” Korektu al: “Vd Arangxo de la vortaro, E, punkto 3.”.
  • p. 31: (cxefine) “pizo, rezino rozo” Korektu al: “pizo, rezino, rozo”.
  • p. 34: “la radiko + radiko(j) (vd 5°)” korektu al: “la radiko + radiko(j) (vd d)”.
  • p. 35: “Por la kunmetitaj geografiaj nomoj, vd 2°.” Korektu al: “Por la kunmetitaj geografiaj nomoj, vd B.”.
  • p. 38: “Vd Arangxo de la vortaro, 6°, 4.” Korektu al: “Vd Arangxo de la vortaro, E, punkto 4.”.
  • p. 56: La artikolo pri “aguti/o” estas alfabete mislokita. Gxi estu antaux “agvara/o”.
  • p. 80: (cxe “Amerik/o”) “Cent- aux Mez-Ameriko” Korektu al: “Centr- aux Mez-Ameriko”.
  • p. 83: La ilustrajxoj pri “amonito” kaj “amplifi” aperas en inversa ordo (unue 2, poste 1).
  • p. 92: (cxe “ankr/o”) La kunmetajxo “ankr/umi” aperas dufoje (antaux kaj post “ankr/izita”).
  • p. 92: (cxe “anonc/i” - “anonc/isto, anonc/istino” signifo 3) “lauxtvoce” Korektu al: “lauxtvocxe”.
  • p. 116: (cxe “Aski/o”) “(ASCII)~a” Korektu al: “(ASCII): ~a”.
  • p. 138: “banal/a. Ordinare” Korektu al: “banal/a. Ordinara”.
  • p. 180: (cxe “burgund/o”) “E. Gauxlio” Korektu al: “E Gauxlio”.
  • p. 187: (cxe “centav/o”) “krujzero” Korektu al: “kruzejro”.
  • p. 195: (cxe “cinabr/o”) “vermijlone” Korektu al: “vermiljone”.
  • p. 210: (cxe “cxi/o”) “aux cxia ajn elemento” Korektu al: “aux ~a ajn elemento”.
  • p. 210: (cxe “cxi/o”) “~faranto (Dio)” Korektu al: “~ofaranto (Dio)”.
  • p. 213: (kape) “cxuvaso” Korektu al: “cxuvasxo”.
  • p. 226: (cxe “demokrat/o”) La indiko “8” por “8-a Oficiala Aldono” cxe “demokratio” estas mislokita post la O-finajxo. Gxi estu antaux la O-finajxo.
  • p. 265: “edentat/oj Xenartroj” Korektu al: “edentat/oj Ksenartroj”.
  • p. 306: mankas linirompo antaux la artikolo pri “event/o”.
  • p. 310 - 311: Mankas desxovo komence de cxiuj artikoloj de “fajenc/o” gxis “fakir/o”.
  • p. 320: Mankas desxovo komence de la artikolo pri “fast/i”.
  • p. 344: Mankas desxovo komence de la artikolo pri “fleksi/o”.
  • p. 350: (kape) “floro” Korektu al: “foko”.
  • p. 372: (cxe “frustraci/o”) “frustiteco, frustateco” Korektu al: “frustriteco, frustrateco” “frustateco” Korektu al: “frustrateco”.
  • p. 408: “GrenlandoZ = Grenlando” Korektu al “GrenlandoZ = Gronlando”.
  • p. 421: (cxe “Hajfong/o”) “N-Vjetnamio” Korektu al: “N Vjetnamio”.
  • p. 444: (cxe “hisop/o”) “el S-Euxropo, N Afriko k U k C Azio” Korektu al: “el S Euxropo, N Afriko k U k C Azio”.
  • p. 445: (kape) “koko” Korektu al: “hoko”.
  • p. 454: Sub “hxalde/o” la derivajxoj “Hxaldeujo” kaj “hxaldea” aperas en inversa ordo.
  • p. 456: Sub “iber/o” la derivajxoj “Iberujo” kaj “Iberio” aperas en inversa ordo.
  • p. 471: (cxe “Indonezi/o”) “trimil” Korektu al: “tri mil”.
  • p. 490: (cxe “Islam/o”) Estas troa linirompo antaux “(i)~ano”.
  • p. 508: (cxe “kab/o”) Estas troa linirompo antaux “(K)~o”.
  • p. 515: (cxe “Kaliningrad/o”) “N)cxe” Korektu al: “N)  cxe”.
  • p. 523: (cxe “kankr/o”) “Euxropa~o” Korektu al: “Euxropa  ~o”.
  • p. 559: (cxe “klav/o”) La derivajxo “klav/i” estas mislokita fine de la artikolo. Gxi devus aperi antaux “klavaro”.
  • p. 562: (cxe “klopod/i” 1) “_iu” Korektu al: “cxiu”.
  • p. 566: La artikolo pri “kogn/i” estas alfabete mislokita. Gxi aperu antaux “kognat/o”.
  • p. 625: (cxe “Krist/o”) Estas troa linirompo antaux “*(k)~ano”.
  • p. 638: (cxe “sekskunigxi”) “Plenumi la kunigon de la ~aj organoj” Korektu al: “Plenumi la ~igon de la seksaj organoj”.
  • p. 697: (cxe “Lun/o”) Estas troa linirompo antaux “*(l)~o”.
  • p. 701: (cxe “magot/o”) “N Afrika simio” Korektu al: “N-Afrika simio”.
  • p. 702: (cxe “majoran/o”) “Cipro” Korektu al: “Kipro”.
  • p. 713: (cxe “mard/o”) “Karnavala M~o La lasta” Korektu al: “Karnava la M~o. La lasta”.
  • p. 722: (cxe “Meduz/o”) Estas troa linirompo antaux “(m)~1o”.
  • p. 729: (en la “Tabelo de Mendelevo”) Mankas unu elemento. Aldonu: grupo 18, super neono, simbolo “He”, nomo “heliumo”, atomnumero 2, atommaso 4,00.
  • p. 735: “metoksi Vd met/.” Korektu al: “metoksio Vd met/.”
  • p. 744: (cxe “minor/a”) “Estanta duonduto malpli granda ol majxora.” Korektu al: “Estanta duonduton malpli granda ol majxora” aux “Estanta je duonduto malpli granda ol majxora.”.
  • p. 763: (cxe “mult/o”) “Amaso granda kvanto aux nombro” Korektu al: “Amaso, granda kvanto aux nombro” (tiel tekstas en la malnova PIV).
  • p. 803: “ok/o. Rivero, fontanta en C Rusio [...]” Korektu al: “Ok/o. Rivero, fontanta en C Rusio [...]”.
  • p. 873: (sub la piktogramoj) “15) viro; 16) virino;” Korektu al: “15) virino; 16) viro;”.
  • p. 885: (cxe “Platon/o”) Estas troa linirompo antaux “(p)~a”.
  • p. 903: (cxe “Portmoresb/o”) “Papu-Novgineo” Korektu al: “Papu-Nov-Gvineo”.
  • p. 933: La kapvorto “psi” estu kursive presita.
  • p. 964: “rekursi/o = rekurso.” Korektu al: “rekursi/o = rikuro.”.
  • p. 981: En la ilustrajxo pri ringoj la numeroj estas fusxitaj, kaj ne kongruas kun la suba klariga teksto. En la ilustrajxo 1 estu 2, 2 estu 3, kaj 3 estu 4.
  • p. 1056: (cxe “skultptur/o”) “Skuptarto” Korektu al: “Skulptarto”.
  • p. 1080: (cxe “start/i”) “startigi. Igxi starti” Korektu al: “startigi. Igi starti”.
  • p. 1103: (cxe “sved/o”) “(s)~o” Malgxusta tiparo de la “s” kaj ties krampoj.
  • p. 1130: (cxe “Tagx-Mahal/o”) “(17a jc))” Korektu al: “(17a jc)”.
  • p. 1150: (cxe “ter/o”) Estas troa linirompo antaux “(T)~o”.
  • p. 1216: (cxe “Vat/o”) Estas troa linirompo antaux “(v)~o”.
  • p. 1250: (cxe “Vulkan/o”). Estas troa linirompo antaux “*(v)~/o"”.
  • p. 1262: “Agentino” Korektu al: “Argentino”.
  • p. 1262 (1263): “Burundio” Korektu al: “Burundo” (laux la vortaro mem).
  • p. 1263: “Domingo .... DM” Korektu al: “Domingo .... DO”.
  • p. 1263: “Libano .... LB” aperas dufoje.
  • p. 1263: “Omano.... ON” Korektu al: “Omano .... OM”.
  • p. 1264: “Sauxd-Arabio” Korektu al: Saud-Arabio (laux la formo sur p. 1010).
  • p. 1264: Mankas “Sudano .... SD”.
  • p. 1264: “TajIando” Korektu al: “Tajlando”.
  • p. 1264: “Turkmenio .... TM” kaj “Turkmenio .... TU” Nur la unua estas gxusta. La dua malaperu.

Fundamenteco, oficialeco

En PIV2005 aperas cxe kapvortoj kaj derivajxoj indikoj pri eventuala Fundamenteco aux oficialeco. Mi trakontrolis tiujn indikojn, komparante kun la informoj en la Akademiaj dokumentoj. Bedauxrinde mi trovis iom da eraroj, kiujn mi prezentas cxi-poste.

Mi kontrolis la Fundamentecon kaj oficialecon de simplaj vortoj (bazaj formoj, radikoj, finajxoj...). PIV2005 montras Fundamentecon ankaux de kunmetajxoj kun afiksoj k.s., sed tiujn indikojn mi ne sisteme kontrolis.

En la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto trovigxas gxeneralaj klarigoj pri Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj.

Eraroj pri Fundamenteco kaj oficialeco en PIV2005

Elemento Oficialeco/Fundamenteco laux PIV2005 Efektiva oficialeco/Fundamenteco
agord/i - Fundamenta
analog/a 7-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1923
anarki/o - 3-a Oficiala Aldono
arhxaik/a Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhxeolog/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhxeologi/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhxipelag/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhxitekt/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhxiv/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
bul/o - Fundamenta
cxi/a - Fundamenta
d/o (liternomo) - Fundamenta
end/ 7-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1953
enket/o - 1-a Oficiala Aldono
f/o (liternomo) - Fundamenta
fidel/a - Fundamenta
filtr/i - Fundamenta
hxirurg/o - 8-a Oficiala Aldono
hxirurgi/o Tute ne aperas en NPIV! 8-a Oficiala Aldono
impresari/o 1-a Oficiala Aldono 2-a Oficiala Aldono
intelekt/o 1-a Oficiala Aldono 4-a Oficiala Aldono
kartilag/o - Fundamenta
kobaj/o 1-a Oficiala Aldono Neoficiala!
meteorolog/o 1-a Oficiala Aldono 7-a Oficiala Aldono
mis/ 4-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1929
murd/ 1-a Oficiala Aldono 4-a Oficiala Aldono
pips/ - Fundamenta
salm/o - Fundamenta
sx (fonemo/litero) - Fundamenta
tre - Fundamenta
ux/o (liternomo) - Fundamenta

Rimarkoj

  1. analog/a, end/ kaj mis/ estas oficialaj. Ili tamen ne estis oficialigaj en iu el la “Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro”, sed aparte en la jaroj 1923, 1953 kaj 1929 respektive.
  2. Pri la malaperintaj elementoj “arhxaik/a”, “arhxeolog/o”, “arhxeologi/o”, “arhxipelag/o”, “arhxitekt/o”, “arhxiv/o” kaj “hxirurgi/o”, vidu klarigon en la noto pri “arki/”.
  3. La Fundamenta vorto cxia estas tamen ne cxi/a (radiko CXI + A-finajxo), sed nekunmetita morfemo. Vidu pri tio ankaux en la noto pri tabelvortoj je O kaj A.

Kromaj komentoj pri Fundamenteco kaj oficialeco en PIV2005

  • Cxe la radiko EKSKLUZIV/ la indiko pri “2-a Oficiala Aldono” aperas cxe la A-formo ekskluziva. Gxi aperu anstatauxe cxe la E-formo ekskluzive, cxar nur tiu formo estas en la “2-a Oficiala Aldono”. (Oni povas kompari kun inkluziva, kie la indiko pri oficialeco staras, tute gxuste, nur cxe la E-finajxa derivajxo inkluzive.)

  • Ses Ok vortoj por mezurunuoj, oficialigitaj en la “2-a Oficiala Aldono”, aperas nek kiel kapvortoj, nek kiel derivajxoj, sed nur kiel ekzemploj (kursive, negrase): centilitro (cxe la prefikso centi/); dekagramo, dekalitro, dekametro (cxe deka/); hektogramo, hektolitro, hektometro (cxe hekto/); kaj miriametro (cxe miria/). La oficialeco estas tamen cxiufoje gxuste indikita. Aliaj similaj nomoj de mezurunuoj - ekz. centimetro (1OA), decilitro (2OA), decimetro (20A), miligramo (2OA) kaj kilogramo (Fundamenta), kilometro (Fundamenta) - aperas kaj kiel tiaj ekzemploj (cxe la respektivaj prefiksoj), kaj kiel grase presitaj kunmetajxoj (cxe metro, litro, gramo k.s.), cxiufoje kun gxusta indiko pri oficialeco aux Fundamenteco.

  • PIV2005 indikas oficialecon cxe konkretaj vortformoj. Tial aperas kun indiko pri Fundamenteco la vorto Nov-Jorko, sed cxe ties baza radiko JORK/ (Jorko) ne aperas indiko pri Fundamenteco, cxar en la Fundamento ni efektive ne trovas la vorton Jorko, sed nur la kunmetajxojn Nov-Jorko (ankaux sen O-finajxo: Nov-Jork) kaj Nov-Jorkano. Simile la kunmetajxo Kalvinano estas en PIV2005 markita kiel Fundamenta, sed ne ties radiko KALVIN/ (Kalvino), cxar nur la formo Kalvinanoj efektive aperas en la Fundamento. Same pri Luterano kaj Lutero (nur Luteranoj estas en la Fundamento). Efektive en tiuj okazoj PIV2005 agis tute konsekvence laux siaj propraj principoj. Sed ial aperas kaj cxe juro, kaj cxe juristo, indiko pri Fundamenteco, kvankam en la Fundamento estas nur la kunmetita formo juristo. Principe indiko pri Fundamenteco do ne estu cxe juro en PIV2005.

  • Cxe kanono legeblas tute prava indiko pri “1-a Oficiala Aldono”, sed nur por la signifo “pafilego”. La nacilingvaj tradukoj en la “1-a Oficiala Aldono” tamen klare indikas ankaux pliajn signifojn, interalie religian. Tiujn signifojn PIV2005 movis al dua homonima radiko, kiu erare aperas kvazaux gxi estus neoficiala.

Nombre, Gramatike, Muzike, Sporte, Teknike

Nombre...

  • “biliono”, “triliono”, “kvadriliono” kaj “kvintiliono” ricevis difinitajn valorojn, kio estas bonega. PIV2005 mem preferas uzi kunmetojn kun la sufikso “-ilion/” (“duiliono”, “triiliono”...), kio estas en ordo, sed ordinaraj uzantoj, kiuj apenaux bezonas pli ol “miliono”, “miliardo”, “biliono” kaj eble “triliono”, povas nun uzi tiujn internaciajn vortojn fidante, ke ili havas valorojn sendependajn de la iom variaj valoroj de la respondaj vortoj en iuj naciaj lingvoj. Krome la informoj pri la valoroj de tiuj vortoj en la naciaj lingvoj estas korektitaj kaj gxisdatigitaj.

  • “jota/” Pref., uzata antaux unuoj, k signifanta «kviniliono» (1024) [...]

    Eraro! “jota/” signifas “kvariliono”. La indiko “1024” tamen estas gxusta.

  • “jokto” Pref., uzata antaux unuoj, k signifanta «kvinilionono» (10-24) [...]

    Eraro! “jokto/” signifas “kvarilionono”. La indiko “10-24” tamen estas gxusta.

  • “zeta/” Pref., uzata antaux unuoj, k signifanta: «kvariliono» (1021) [...]

    Eraro! “zeta/” signifas “triiliardo”. La indiko “1021” tamen estas gxusta.

  • “zepto/” Pref., uzata antaux unuoj, k signifanta: «kvarilionono» (10-21) [...]

    Eraro! “zepto/” signifas “triiliardono”. La indiko “10-21” tamen estas gxusta.

  • Por la nombrovortoj “biliono”, “triliono”, “kvadriliono” kaj “kvintiliono” PIV2005 sagxe elektis fiksi valorojn laux la nuna kontinent-Euxropa uzo. PIV2005 tamen mem, pro la risko de konfuzo kun la valoroj de la respondaj vortoj en la Angla lingvo, uzadas anstatauxe kunmetojn kun la sufiksoj “-ilion/” kaj “-iliard/” (“duiliono” = “biliono”, “triiliono” = “triliono”, “kvariliono” = “kvadriliono” k.t.p.). Sed cxe cxiu el la kvar cxi-antauxe menciitaj unuoprefiksoj, PIV2002 tamen mise uzis tiajn “ilion”-kunmetojn laux la valoroj de la similaj Anglaj vortoj (kio eble montras, ke la “ilion”-sufikso tamen ne tiom efike plenumas sian intencitan rolon). La ciferaj indikoj pri la respektivaj valoroj estas tamen gxustaj. Cxe la sufiksoj “-ilion/” kaj “-iliard/” oni povas kontroli, ke PIV2005 mem ne opinias, ke ekz. “kviniliono” egalas al 1024. Bonsxance la prefiksoj “jota/”, “jokto/”, “zeta/” kaj “zepto/” estas treege malmulte uzataj (cxiulingve), kaj tiuj, kiuj eventuale ilin bezonas, kredeble bone scias iliajn verajn valorojn.

  • Cxe aliaj tiaj unuoprefiksoj, la donitaj valoroj estas tute gxustaj. Sed tamen estas kelkaj strangajxoj kaj nekonsekvencajxo cxe kelkaj el ili: Cxe “tera/” la valoro estas donita kiel “biliono”, kvankam NPIV normale uzas “duiliono” por tiu nombro (la responda valoro de “piko/” estas donita kiel “duilionono”). Cxe “giga/” la valoro indikita estas “unu miliardo”, kaj cxe “mikro/” la valoro estas “unu milionono”. Cxe cxiuj aliaj prefiksoj forestas la superflua vorto “unu”. Cxe “nano/” la valoro estas donita kun N-finajxo: “miliardonon”. Cxe cxiuj aliaj estas sen-N-a formo (sed cxiufoje post la vorto “signifanta”). Cxe kelkaj el tiuj prefiksoj aperas dupunkto post “signifanta”, cxe aliaj ne.

Gramatike... «

  • La gramatika terminologio, aparte la terminoj por diversaj vortspecoj, estas stranga kaj konfuza en PIV2005. El la nekunmetitaj senfinajxe uzeblaj vortoj, kelkaj, kiel “ankoraux”, “jam”, “jxus”, “for”, “plu”, “tamen” kaj “tuj”, estas nomataj “cirkonstanca morfemo”, sed plej multaj tiaj vortetoj estas “partikuloj” (ekz. “ajn”, “almenaux”, “ankaux”, “des”, “do”, “la” k.a.). Neniu tia vorto estas plu adverbo! La prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj kaj subjunkcioj restas tiaj. La tabelvortoj je KI gxenerale estas “demandaj morfemoj”, dum aliaj tabelvortoj gxenerale ricevis nenian ajn indikon pri sia vortspeco, krom la ES-vortoj, kiuj estas “morfemo kun pronoma rolo”. Entute la uzo de la termino “morfemo” estas tre malklara. En la malnova PIV “morfem/o” estis “cxiu el la lingvaj elementoj, esprimantaj sintaksan rilaton inter la semantemoj (ekz. en E-o, -n, -j, -as ktp)”. En PIV2005 “morfem/o” ricevis tute alian difinon laux moderna (Usondevena) lingvoscienco: “minimuma senco- aux funkci-hava lingva unuo” (t.e. cxia ajn radiko, afikso, finajxo aux alia nekunmetita lingvoelemento). Sed en la nomitaj terminoj “cirkonstanca morfemo” kaj “morfemo kun pronoma rolo” la vorto “morfemo” sxajnas signifi “lingvoelemento uzebla senfinajxe kiel memstara vorto” aux iel simile. Aliflanke la morfemojn “-j” kaj “-n” PIV2005 nomas “postfina morfemo” (kio estas apenaux decxifrebla enigmajxo), dum sub “fin/i” ni trovas la pli tauxgan terminon “postfinajxo”. Finajxoj (simple) estas laux PIV2005 nur la vortklasaj finajxoj (“-o”, “-a”, “-e”, “-i”, “-as”...), se kredi la klarigon cxe “finajxo”. Sed en siaj propraj artikoloj “-o”, “-a” kaj “-i” ne estas “finajxoj”, sed “finaj morfemoj”, dum “-e” estas “finajxo de adverboj”, “-as”, “-os” kaj “-us” estas “finajxo de verbo”, “-is” estas “finajxo de la preterito” kaj “-u” estas “verba finajxo”. La malnovaj terminoj “prezenco”, “preterito”, “futuro” kaj “volitivo” restas, sed PIV2005 sxajnas preferi “fiktivo” por la US-modo anstataux la antauxa “kondicionalo”. En la difinoj de “-as”, “-is” kaj “-os” aperas apud tiuj terminoj suficxe strangaj vortumoj: “...uzata kiam oni esprimigxas dum/post/pli frue ol la aludata procezo”. Tiuj difinoj estas apenaux pli bonaj ol tiuj en la malnova PIV, kaj la verbo “esprimigxas”, kiel gxi uzigxas en tiuj difinoj, estas suficxe kruda eraro (esprimigxas ne oni, sed la ideo esprimata). La difinoj de “-u” kaj “-us” estas pli simplaj kaj fartas pli bone.

  • “postpozici/o”. “Morfemo, kiu lokigxas post la subst. aux pron., kiun gxi regas (ekz. en L. vobiscum, mortis causa).”

    “prepozici/o”. “Morfemo, kiu servas por dependigi subst-on aux pron-on (en E. ankaux inf-on) de alia vorto, k lokigxas antaux la dependa vorto [...]”.

    Sxajnas, ke PIV2005 elektis la bazan vorton “morfemo” en tiuj difinoj por diri, ke postpozicioj kaj prepozicioj estas specoj de vortoj (ne afiksoj aux finajxoj). Tio estas ja tute gxusta. Sed aliflanke tio tute ne kongruas kun la difino de “morfemo” en PIV2005: “minimuma senco- aux funkci-hava lingva unuo”. Laux tiu difino “morfemo” povas esti cxu vorto, cxu afikso, cxu finajxo. Kaj efektive PIV2005 mem donas ekzemplon de postpozicio, kiu ne estas memstara vorto, sed ia sufikso: “vobiscum”. Kaj tial mi fakte tute ne scias, kion PIV2005 volas esprimi, kiam gxi difinas “postpozicio” kiel “morfemo [...]”. En la malnova PIV oni uzis “vorteto [...]” en la difino de “postpozicio”. Tio estas laux mi pli bona.

    Kroma problemo en la difino de “postpozicio” estas la verbo “regas”. En la artikolo pri “reg/i” mankas tia gramatika senco.

  • La vortoj “aliel” kaj “alies” estas markitaj kiel evitindaj. Bonege. Tamen cxe “ali/a” aperas Rimarko, kiu diras pri tabelvortoj je ALI, ke “maksimume allsasebla estas la formo poseda: ies gajno, alies perdo”. Aliaj fusxtabelvortoj je ALI ecx ne menciigxas. Tio eble tamen estas malbona, cxar tiuj vortoj ja iafoje uzigxas, kaj atentigo pri evitindeco estus utila.

  • “jes” 1. Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni asertas vera la tuton de la demanda frazo.

    “ne” [...] II - Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon.

    Tiuj difinoj estas lertaj kaj trafaj (krom la stranga uzo de “morfemo”, evidente kun la signifo “memstara nekunmetita vorto”, kiu tamen tute ne lauxas la difinon de “morfemo” en PIV2005), sed cxe “ne” aperas ankaux rimarko (RIM. 2), kie oni klarigas la diversecan uzon de “jes” kaj “ne” cxe neaj demandoj. Prave oni agnoskas ambaux uzojn. Sed tiam la cititaj difinoj de “jes” kaj “ne” ne estas suficxaj. Tiuj difinoj spegulas nur unu el tiuj uzoj. En la alia uzo, ecx la plej ofta, oni cxe neaj demandoj ne uzas “jes” por aserti vera la tuton de la demanda frazo, kaj oni tiam ne uzas “ne” por aserti malvera la demandan frazon. Oni do devas aldoni pliajn difinojn de “jes” kaj “ne” (difinojn, laux kiuj “jes” kaj “ne” ne jesas kaj neas la precizan demandan frazon mem, sed en kiuj tiuj vortetoj reprezentas tutajn respondajn frazojn: “jes” por pozitiva frazo, kaj “ne” por negativa frazo). Nun estas cxe “jes” ecx unu ekzemplo kun nea demando, en kiu “jes” tute ne estas uzata laux la tuj antauxe donita difino. Almenaux devus cxe “jes” esti atentigo pri RIM 2 en la artikolo pri “ne”.

  • “unu” [...] 5. (ark.) signifanta, ke la objekto estas konata de la parolanto k nekonata de la alparolato: unu vidvino havis du filinojn [...] unu tagon, kiam la filoj de Dio venis [...]

    Estas rimarkinde, ke PIV2005 nomas tian uzon de “unu” arkaika. Tio simple ne estas prava. Klare estas, ke esprimoj similaj al “unu vidvino havis du filinojn” estas tre malofte uzataj nuntempe, sed jam cxe la dua ekzemplo citita ni renkontas uzon plu plene vivantan. Krome ne malmultaj, ekz. mi, plu uzadas tian duondifinan “unu” ankaux cxe aliaj vortoj ol tempoesprimoj, tute laux la klasika modelo de Zamenhof. Por ke vorto aux esprimo estu prave markita kiel arkaika, gxi devas esti praktike tute malaperinta el la uzado. Tiel neniel estas pri duondifina “unu”. Cetere la klarigoj pri la diversaj sencoj kaj uzoj de “unu” estas tre bonaj en la artikolo pri “unu”, sed tio kontrastas draste al la rimarko cxe “iu”: “Morfemo uzata 1. kiel determinanto de subst. kun signifo de nedifiniteco [...] RIM. En tiu uzo, Z. ofte uzis «unu», «kelkaj» aux «certaj»”. Tie PIV2005 sxajnas aserti, ke la nomitaj “unu”, “kelkaj” kaj “certaj” cxiuj estas signife egalaj al simpla “iu(j)”. Efektive cxiu el tiuj esprimoj montras nuancon apartan kaj malsaman de “iu(j)”. Tiuj nuancoj kaj sencoj estas bone klarigitaj cxe “unu”, “kelk/a” kaj “cert/a” respektive.

  • “cxj/” Suf. almetebla post iu el la ses unuaj fonemoj de vira propra nomo [...]

    “nj/” Suf. almetebla post iu el la kvin unuaj fonemoj de virina propra nomo [...]

    Supozeble pro nura akcidento aperis la diferenco inter ses kaj kvin fonemoj. La Fundamento donas la nombron ses por ambaux. Krome mankas indiko, ke oni stumpigas la radikon cxe almeto de “cxj/” aux “nj/”. La postaj ekzemploj ja montras tion, sed estus pli bone tion rekte mencii en la difinoj.

  • Cxe “dek” kaj cxe “cent”, kunmetoj kun “du”, “tri” k.t.p. estas tute diverse traktitaj: cxe “cent” ili aperas en alfabeta ordo; cxe “dek” ili aperas en lauxnumera sinsekvo. Cxe “dek” aperas “dek du” nomata “kunmetita numeralo” kun posta rimarko, ke “oni formas sammaniere la sekvantajn numeralojn”. Cxe “cent” tute ne aperas tiaj kunmetitaj numeraloj (ekz. “cent du”). Cxe “mil” kunmetoj kun aliaj numeraloj aperas nur kiel ekzemploj: “dekmil”, “mil okcent nauxdek tri”, “kvardek mil”. Bedauxrinde la unua el tiuj ekzemploj prezentas neimitindan (eraran) kunskribon (kvankam gxi estas Zamenhofa). Gxusta estas “dek mil”.

  • “deklinaci/o” Aro de la kazoj [...] “deklinaci/i” Eldiri la kazaron de difinita vorto. [...]

    “konjugaci/i” Lauxvice elciti cxiujn formojn de verbo [...] “konjugaci/o” Sistemo de la diversaj verbaj formoj [...]

    La elekto de malsamfinajxaj kapvortoj estas nepravigebla. La du radikoj kondutas tute analoge. La manko de aga signifo de la O-formoj montras, ke “deklinaci/o” estas gxuste traktita. Estu do ankaux “konjugaci/o” kiel kapvorto. Krome la difinoj de la du verboj sxajnas al mi multe tro malvasta. Laux mi oni deklinacias kaj konjugacias ne nur kiam oni eldiras aux elcitas cxiujn formojn (lauxvice), sed ankaux kiam oni formas (skribe aux parole) unuopajn formojn de tiaj vortoj. Ekz. formante el la baza nominativa formo de substantivo ties akuzativan formon, oni deklinacias la koncernan vorton.

  • “oni” [...] RIM. Z. plurfoje uzis ‘oni’ kun plurala predikativo [...] sed estas pli kutime uzi la predikativon singulare [...]

    Tio ne estas nur io, kion Zamenhof plurfoje uzis, sed io, kion li metis en la Fundamenton. Tie aperas la jena frazo: “Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.” (Fundamenta Ekzercaro, n-ro 16). Temas do pri intenca Fundamenta instruo, ke oni rajtas uzi pluralon en tiaj okazoj, se oni volas. La rimarko devus esti reverkita lauxe, kaj la ekzemplo el la Ekzercaro devus esti citita.

  • “arki/” = cxef/: arkifriponoZ [...]

    Zamenhof tamen ne uzis “arkifripono”, sed “arhxifripono”. Sur p. 108 aperas la indiko “arhx... Sercxu ark...”. Poste PIV2005 sisteme forlasas vortojn komencigxantajn per “arhx...”, kaj donas nur la “ark...”-formojn. Travivis nur la Fundamentaj “arhxaismo” kaj “arhxitekturo”, la Zamenhofaj “arhxaja” kaj “arhxitravo”, kaj la nomo “Arhxilohxo”. Sed ja ne eblas scii, por kiuj el la multaj aliaj “ark...”-vortoj ekzistas ankaux “arhx...”-formo, kaj ja ne eblas eldiveni, ke Zamenhof uzis gxuste “arhxifripono”, se PIV2005 tion ne skribas. Krome tiu spacokonserva manovro forfaligis vicon da oficialaj radikoj, nome “arhxaika”, “arhxeologo”, “arhxeologio”, “arhxipelago”, “arhxitekto” kaj “arhxivo” (cxiuj el la 3-a Oficiala Aldono). Ili neniel aperas en PIV2005! En la malnova PIV estis klara indiko, cxe cxiu el la koncernaj “ark...”-formoj, cxu ekzistas ankaux “arhx...”-formo, sed tiu indiko forfalis en PIV2005. Simile forfalis senspure ankaux la tuta vorto “hxirurgi/o” (8-a Oficiala Aldono). Aperas nur “kirurgi/o”.

  • La nomoj de la Grekaj literoj aperas preskaux cxiuj en nur parte Esperantigita formo (kursive kaj senfinajxe): “alfa”, “beta”, “gama”, “mu”, “omikra”, “pi” k.t.p. Nur por kvin el ili PIV2005 donas plene Esperantigitan formon (kun O-finajxo): “omeg/o”, “delt/o”, “epsilon/o”, “jot/o” (aux “jota”) kaj “lambd/o”. Mi ne scias, cxu estas ia principo malantaux tiu malsama traktado. Laux mi cxiuj el ili havu plene Esperantigitan nomon kun vera O-finajxo. Hebreaj liternomoj tute ne aperas. El la ne-Esperantaj Latinaj liternomoj aperas: “iks/o”, “ipsilon/o”, “duobla/gxermana vo” (ankaux “vav/o” = duobla vo) kaj “escet/o” (ß). Cxe “duobla/gxermana vo” bedauxrinde mankas mencio de la sinonimo “vavo”.

Muzike...

  • La tononomoj estas nun tute laux miaj rekomendoj en “Roko kaj Popo”: “a”, “bo”, “co”, “do”, “e”, “fo”, “go”. La sistemo “do”, “re”, “mi”... estas rezervita por solfegxo. Por solvi la problemon, ke “do” havas malsamajn signifojn kiel tononomo kaj kiel solfegxa nomo, PIV2005 proponas (p. 26) reenkonduki “ut” anstataux “do” en solfegxo. Tio estas bona ideo. Cxe “c” kaj “do” (tononomoj) menciigxas “ut”. Sed estas iom strange, ke “ut” mem tute ne aperas sub propra kapvorto. Sur p. 26 oni nomas la elektitan sistemon de muziktonoj “«angla-germana» sistemo”. Tio ne estas tute trafa. PIV2005 efektive elektis la Anglan sistemon. En la Germana sistemo oni uzas “b” por tio, kion PIV2005 nomas “b bemola”. La elekto tamen estas tute sagxa, cxar la Angla sistemo de tononomoj estas la plej simpla kaj plej facile lernebla (cxar gxi sekvas la alfabeton). Cetere cxe “H” aperas atentigo, ke estas evitinde uzi tiun nomon (laux la Germana sistemo) por la tono B. Sed mankas reciproka atentigo cxe “B”, ke oni ne uzu tiun nomon laux la Germana sistemo por “B bemola”.

  • “gam/o” Serio de notoj tonoj [...]

    “skal/o” Serio de gradoj [...] 2. (evi) = gamo. [...]

    La malnova PIV sxajnis preferi “skalo” por la muzika signifo “serio de notoj”. La sxangxo en PIV2005 signifas revenon al la Fundamentaj signifoj de la vortoj “gamo” kaj “skalo”, kio estas tre lauxdinda. La difino de “gamo” tamen povus esti pli bona. Ja ne temas pri serio de notoj (muzikaj skribsignoj), sed pri serio de tonoj. Pli bone do: “Serio de la tonoj de tonalo, ordigitaj laux tonalto ene de unu okto.”

  • “trumpet/o” Blovinstrumento kun tasa busxpeco.

    Tio estas multe tro malklara, tro vasta, difino. Oni povus gxin kompreni tiel, ke cxiu ajn blovinstrumento kun tasa busxpeco estas trumpeto. Efektive “trumpeto” havas du signifojn: unu vastan, por grupo de latunaj blovinstrumentoj kun tia busxpeco kaj plejparte cilindra tubo; kaj unu malvastan, por certa instrumento de tiu grupo.

  • “saksofon/o” Latuna konusforma blovinstrumento [...]

    Efektive, kvankam farita el latuno, la saksofono estas klasata kiel ligna blovinstrumento. Estus oportune nomi la inventinton, Sakso, en la difino.

  • “kontre/o” Muzikstilo, origininta el mezokcidenta Usono.

    Tio estas multe tro malklara, apenaux komprenebla difino. Prefere “Muzikstilo el mezokcidenta Usono, parenca al blugraso sed kun popaj kaj rokaj elementoj”. Sed tiam necesas aldoni ankaux la vorton “blugras/o” kun la difino “Usona muzikstilo, praformo de kontreo, uzanta nur akustikajn instrumentojn, kiel bangxo, violono, mandolino kaj gitaro”. Cetere la vorto mezokcidenta devus, laux la kutimoj en PIV2005, esti mallongigita al MU: “el MU Usono”.

  • “sving/i” [...] “sving/o” [...] 3 Jxaza stilo, naskita cx. 1935, k karakterizata per [...] uzo de kvar egalaj taktoj.

    Tiu “kvar egalaj taktoj” estas apenaux komprenbla pro la misuzo de “takto” en la signifo de “pulso”. Estu “kvar egalaj pulsoj en cxiu mezuro”.

  • “gramofon/o” Aparato reproduktanta efektiviganta la sonojn per mekanikaj procedoj. [...]

    Tio estas tro vasta difino, laux kiu ekz. fonografo kaj dratregistrilo farigxas gramofonoj. Efektive gramofono estas laux mi “aparato reproduktanta per mekanikaj procedoj sonojn konservitajn sur disko”. PIV2005 donas tre vastan difinon al la vorto “gramofono”, inkluzivante ne nur mekanikajn diskludigilojn, sed ankaux fonografojn kaj kredeble ankaux dratregistrilojn kaj eble ankoraux aliajn specojn de mekanikaj sonregistriloj. En la eldono de 2002 oni uzis la vorton “reproduktanta”, sed ekde 2005 oni skribas “efektiviganta”. Cxu tio signifas, ke ne nur la ludigiloj, sed ankaux la registriloj estas intence inkluzivitaj? Eble en malnovaj tekstoj oni povas trovi la vorton “gramofono”, kiam vere temas pri fonografo, sed al mi sxajnas klare, ke almenaux nuntempe fonografo ne estas speco de gramofono en Esperanto. Prefere oni do donu la difinon “aparato reproduktanta per mekanikaj procedoj sonojn konservitajn sur disko”.

  • “auxtomat/o” [...] “diskauxtomato” Auxtomato, kiu elektas k ludas gramofonajn muzikajn diskojn [...]

    Tio estas tro malvasta (aux eksdata) difino. Efektive nuntempe en plej multaj diskauxtomatoj estas ne gramofonaj diskoj, sed kompaktaj diskoj. Eble post kelka tempo estos io ankoraux alia. Krome ekzistas nuntempe ankaux similaj auxtomatoj, kiuj ludigas videajn filmojn. Nuntempe ekzistas similaj auxtomatoj, kiuj ludigas videajn filmdiskojn. Cetere mankas mencio de la sinonimo “diskogurdo”.

  • “gong/o” Instrumento, uzata por signali aux voki, k konsistanta el vertikale pendanta metaldisko [...]

    La mencio “uzata por signali aux voki” estas stranga. Ja oni uzas gongojn (ankaux) por pure muzikaj celoj (precipe en gamelana muziko, sed ankaux en Okcidenta muziko). Prefere oni simple forigu tiun superfluan aldonon.

  • “disko” [...] “kompakta disko”. Aperas ankaux la mallongigo KD.

    PIV2005 sagxe evitas la apenaux elparoleblan kunmetajxon “kompaktdisko”. Iuj uzadas anstatauxe “lumdisko”, sed tiu kunmetajxo bedauxrinde mankas. Mankas ankaux la mallonga formo “k-disko”, kiujn mi kaj iuj aliaj preferas.

  • “disko” [...] “diskestro” Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj [...] en diskoteko [...]

    Bedauxrinde mankas la sinonimo “diskjxokeo” kaj ties mallongigo “DJX”, kiujn la Esperantaj diskestroj mem preferas kaj uzadas.

  • “cimbal/o” 1. Instrumento, konsistanta el unu aux du metalaj diskoj, kiujn oni frapas (se du, unu kontraux la alia) [...]

    Mi ne pensas, ke estas gxuste nomi du kune uzatajn tiajn diskojn “cimbalo” (unu-nombre). Ecx se oni rigardas tian diskoduopon kiel unu instrumenton, tiu instrumento certe nomigxu “cimbaloj” aux eventuale “cimbalparo”, ne “cimbalo”.

  • “ukulel/o” Malgranda kvarkorda senfreta gitaro, origininta el Portugalio kaj uzata en Havajo. SIN. MANO havaja gitaro.

    La indiko pri sinonimo estas malprava. Ukulelo kaj Havaja gitaro ne estas la sama instrumento. La sola ligo inter ukuleloj kaj havajaj gitaroj, estas, ke ambaux estas uzataj (interalie) en Havajo. Ili estas tamen tre malsimilaj instrumentoj. Havaja gitaro anstatauxe estas sinonimo por “sxtalgitaro” (rektangula gitaro el solida ligno, ludata kusxe sur la genuoj de la ludanto, aux fiksite sur stativo; la tipajn glitotonojn oni produktas per metala aux ligna bastono, kiun oni sxovas tien kaj reen transverse sur la kordojn). Cetere ukulelo ne estas (almenaux ne nuntempe) senfreta, kaj gxi estas uzata ankaux vaste ekster Havajo.

  • Cxe “perkut/i” estas forigita la kunmeto “perkutinstrumento” de la malnova PIV. Efektive pli bonas, kaj tute suficxas, la kunmeto “frapinstrumento” (sub “instrument/o”). Sed “perkutinstrumento”, kaj ecx “perkutilo”, ja estas praktike uzataj por “frapinstrumento”, kaj tial versxajne indus realdoni almenaux “perkutinstrumento”, supozeble kun indiko pri evitindeco. Kaj eble ankaux “perkutilo” devus ricevi tian signifon, same kun indiko pri evitindeco.

Sporte...

  • Aperas nomoj de pilkludoj de la speco “piedpilko”, “manpilko”, “bazopilko”, “flugpilko” k.t.p. Tiaj kunmetoj estas nelogikaj pauxsajxo el naciaj lingvoj. Gxustaj formoj estas “piedpilkado”/“piedpilkludo”, “manpilkado”/“manpilkludo”. Ja ne temas pri diversaj specoj de pilkoj, sed pri diversaj specoj de ludoj (“adoj”). Klare la nelogikaj formoj estas la plej ofte uzataj, sed almenaux indus mencii la pli logikajn formojn. La gxustaj formoj aperas ekz. cxe Krause kaj en la Esperanta Bildvortaro.

  • “kik/i” = sxoti. [...]

    “sxot/o” Piedbato sur futbalan pilkon. “sxoti” Fortege jxeti la pilkon per piedbato.

    Mi ne estas fakulo pri piedpilkado, sed laux mia impreso tiuj du vortoj ne estas sinonimoj. Mi cxiam pensis (kun subteno de la etimologio de la vortoj “kiki” kaj “sxoti”), ke “kiki” signifas “piedbati”, dum “sxoti” signifas “pafi (pilkon kontraux golejo k.s.)” Krome ili versxajne ambaux estas uzeblaj ankaux pri multaj aliaj sportoj ol futbalo. Sed povas esti, ke tiuj du terminoj estas tiom malmulte uzataj, ke oni ne vere povas konstati ian efektivan signifon. Mi cxiuokaze preferas “(pied)bati” kaj “pafi”. Cetere, kia ajn estas gxia preciza signifo, la radiko SXOT devus aperi kun I-finajxa kapvorto same kiel “kik/i”.

  • “gol/o” Rezulto de sporta ludo, atingata per jxeto de pilko en la celon [...]

    Tio estas tro malvasta difino. Oni golas en iuj ludoj per aliaj aferoj ol pilkoj, ekz. en glacihokeo per disko, kaj en iaj frisbeludoj per frisbeo (la vorto “frisbeo” cetere mankas en PIV2005, sed trovigxas cxe Krause). Cetere aperas kiel ekzemploj la vortoj “enpafi” kaj “jxetpafi”. Tie “pafi” havas apartan sportan signifon (bati/jxeti pilkon tre forte, kutime por trafi golejon). Cxe “paf/i” tamen mankas cxia mencio de tia signifo. Laux mi oni devus aldoni tian signifon cxe “paf/i”.

  • El la Japanaj luktosportoj aperas “jxudo”, “jxujxicuo” kaj “karateo”. Mi iom bedauxras la foreston de “aikido” (Oomoto ecx faris demonstrojn de aikido kadre de UK), kaj de “kendo”. La foresto de “sumoo” sxajnas al mi grava preterlaso en tiu kategorio. (“Kendo” kaj “sumoo” aperas en Krause, “aikido” en Enciklopedieto Japana.) El la Cxinaj luktosportoj aperas sxajne nur “kungfuo” (malfacile elparolebla pro la peza “g”). Mankas ankaux la mondfama Korea luktosporto “tekvondo” (demonstrita en la IJK en 1999).

  • “bumerang/o”. Jxetilo, uzata de auxstraliaj indigxenoj, kiu povas reveni al la jxetinto, se gxi ne trafis la celon: cxu tiu propagando ne povas efiki kiel bumerango k malutili al la propagandistoj mem?

    Unue la ekzemplo montras, ke ekzistas ankaux figura signifo. Tia aldonindas. Due la signifo de “bumerango” varias: Laux iuj estas bumerangoj nur tiaj jxetlignoj, kiuj revenas. Laux aliaj estas bumerangoj cxiuj specoj de jxetlignoj, almenaux tiuj de Auxstralia tipo. Efektive la Auxstraliaj indigxenoj plej ofte uzas jxetlignojn/bumerangojn nerevenajn. Trie jxetlignoj (revenaj kaj nerevenaj) ekzistas aux ekzistis en pli-malpli cxiuj mondopartoj, ne nur en Auxstralio (vidu “www.rediboom.com”), kaj nuntempe plej multaj (revenaj) bumerangoj sendube estas uzataj de aliaj ol Auxstraliaj indigxenoj. Eble indus aldoni la pli gxeneralan terminon “jxetligno” (sub “lign/o”), kaj eble ankaux “jxetklabo” (sub “klab/o”). Fine, “se gxi ne trafis la celon” prefere estu “se gxi ne trafas la celon”.

Teknike...

  • “aviad/o” [...] “aviadilo” Cxiaspeca aerportata veturilo [...]

    Tiu difino sxajnas diri, ke ekz. helikoptero kaj eble ecx balono estas aviadiloj, dum reale “aviadilo” estas uzata preskaux nur por aeroplanoj. Tiu malvasta kaj praktike plej ofta signifo tute ne menciigxas cxe “aviadilo”. Efektive la vorto “aeroplano” mem apenaux estas uzata plu, cxar por tio oni uzadas praktike “aviadilo” (iafoje “avio”).

  • “cikl/o” [...] 5 Veturilo Terveturilo, movata per pedaloj.

    Laux tiu tro vasta difino ekz. pedalboato (tiu vorto cetere mankas en NPIV) estas speco de ciklo. Iel malaperis la plej grava ero, ke temas pri rada veturilo. Eble la difino devas esti ecx pli strikta (cxu kvarrada auxtetosimila veturilo, movata per pedaloj, estas ciklo?). Efektive ankaux Krause havas tian tro vastan tradukon de “ciklo”: “Pedalfahrzeug”. Fine oni povas iom dubi pri la esenco de la pedaloj. Laux mi la pedaloj apenaux estas la esenco. Motorciklo kaj skotero (difinita kiel speco de motorciklo) ne estas movataj per pedaloj, sed tamen evidente estas cikloj. Kaj ordinara auxto tute ne estas ciklo, sed gxi ja estas terveturilo, kaj oni ja premas pedalojn, kiam oni gxin sxoforas.

  • “video/” “vide/o”

    NPIV insistas pri tiu maloportuna prefiksa formo anstataux la multe pli konvena radikvorto “vide/o”. Tial sur pagxo 37 oni povas vidi la monstran vorton “videoajxoj”. La formo “videajxoj” estus klare pli oportuna. Ofte oni povas simple uzi “vidbend-”, sed ne cxiam temas pri bendoj. Gxojinde PIV 2005 finfine akceptis a radikvorton "video" anstataux la maloportuna prefikso "video/". Tial legeblas nun sur pagxo 37 la vorto “videajxoj” anstataux la antauxa monstrajxo “videoajxoj”. Tamen en la ekzemploj sub la kapvorto “video” sxajnas plu fantomi la antauxa prefikso “video/” (en kiu la "o" ne estas forlasebla): “videoamplifilo”, “videobendo”, “videodisko”, “videoregistrilo”. Klare preferindaj estas la simplaj formoj “videamplifilo”, “videbendo”, “videdisko”, “videregistrilo”. Sed en la praktika uzo oni ja ofte konservas tiujn O-finajxojn pro nacilingva influo. (Ofte oni povas uzi pli simplajn esprimojn kun “vidbend-”, sed ne cxiam temas pri bendoj.)

  • “-ator/” (masxino aux aparato)

    Aperas rimarko, ke “-il/” estas preferinda. Tio estas tre bona, kaj lauxas la gxeneralan uzon. Sed kial do cxe “kultiv/i” aperas la formo “kultivatoro” anstataux “kultivilo”, kaj kial cxe “altern/i” aperas “alternatoro” anstataux “alternilo”? Se iafoje oni opinias, ke il-sufiksa vorto sxajnas tro ne-masxina aux ne-aparata, oni povas uzi kunmetojn kun “-masxino” kaj “-aparato”, gxuste kiel montras la difino de “kultivatoro”: “erpmasxino”. Efektive, se “kultivatoro” entute devas aperi, estus pli bone aldoni la kunmetajxon “erpmasxino” cxe “erp/i”, kaj skribi “= erpmasxino” cxe “kultivatoro” tiel indikante, ke “erpmasxino” estas la preferinda vorto.

  • La vorto “digxita” estas markita kiel “evitinda” kun resendo al la vorto “cifereca”. Tio estas tre bona, sed mi tamen suspektas, ke en praktika, precipe parola uzo, estas tre ofta la vorto “digitala” por tiu signifo. Interreta sercxo ecx indikas, ke “digitala” estas pli ofte uzata ol kaj “cifereca”, kaj “digxita”. Tial versxajne ankaux “digitala” devus aperi en PIV2005, sed kun indiko pri evitindeco.

  • “kompil/i” (tr) Verki ne originale [...]

    Mankas la komputila signifo “= traduki”. (Aperas anstatauxe nur la aparta kapvorto “kompilero”.) Tiu signifo de “kompili” estas tiom ofta, ke gxi nepre devas aperi, ecx se kun indiko pri evitindeco. Bedauxrinde la referenco al “traduki” iom malfacilas, cxar cxe “traduki” mem tute mankas aludo de komputila uzo. Nur cxe la kunmetajxo “tradukilo” tia uzo menciigxas. Versxajne indas aldoni duan signifon de “traduki”, ekz. “transigi programkodon de altnivela programada lingvo en pli simplan lingvon, gxenerale masxinlingvon”. Poste la difino de “tradukilo” povas esti simpligita al “Programo, kiu tradukas 2.” Cetere eble devus esti aldonita pli gxenerala (ne nur komputa) signifo de “tradukilo”.

  • “daten/o” [...] “datenopo” (“grupo de datenoj”).

    Por tia uzo de la sufikso “-op/” tute mankas subteno en la difino de “-op/”. Laux mi “datenopo” estas erara kunmetajxo neniel defendebla.

  • “Unikod/o” estas nomata 16-bita signaro. Tio ne plu estas gxusta. Unikodo estas pligrandigita vaste trans la limo de 16 bitoj. Krome la vorto “proponita” en la difino estas negxisdata. Unikodo estas jam establita normo. Pli bona difino povus esti la jena: “Signaro, kiun ellaboras la Unikoda Konsorcio, kaj kiu celas enhavi la signojn de cxiuj skribosistemoj de la mondo, nuntempaj kaj antikvaj. Versio 4.0.0 de Unikodo enhavas 96382 signojn.” (Oni rimarku, ke 96382 signoj estas pli ol oni povas difini per nur 16 bitoj.)

  • “dat/o” [...] “datumo” Vd dateno. [...]

    “daten/o” [...] SIN. datumo 2. [...]

    “datum/o” 1 = donitajxo. 2 Dateno. [...]

    La vorto “datumo” aperas dufoje: kaj kiel derivajxo de “dat/o”, kaj kiel propra kapvorto (sxajne kun ekzakte la sama signifo). Versxajne la apero de “datumo” kiel derivajxo de “dat/o” devus malaperi, aux la tiea indiko “Vd dateno” devus esti anstatauxigita per referenco al la propra kapvorto “datum/o”, por ke oni tuj trovu ambaux signifojn de “datum/o”.

  • “radi/o”

    Cxe signifo 2 “cxiu el la apartaj rektliniaj elsendajxoj de cxiu neluma fonto de energio” aperas rimarko, ke oni en kunmetajxoj cxiam konservas la O-finajxon, se temas pri signifo 2, por eviti konfuzon kun signifo 1, “Rektlinia mallargxa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo”. Temas pri kunmetajxoj kiel “radioamatoro”, “radioaparato”, “radioastronomio” k.s. La vera klarigo de la konservado de “o” kredeble ne estas ia emo distingi inter du signifoj, sed simple ke en multaj naciaj lingvoj la respondaj vortoj enhavas tian “o”-on. Estas suficxe malklare, kiel cxeesto aux foresto de tia liga “o”-finajxo povus elekti inter du signifoj. En la malnova PIV tiaj vortoj aperis kiel kunmetoj kun aparta prefikso “radio/”, kio apenaux estis pli kontentiga. “Radio” signifas ankaux “radiostacio”, kio kredeble estas la plej ofta uzo de la vorto “radio”, sed tiun signifon PIV2005 aperigas sub aparta homonima radiko. Tie aperas ankaux la signifo “radioaparato”, sed kun indiko pri evitindeco. La tuta afero pri “radio”, kun ties vasta kaj diverseca aro da signifoj, estas suficxe kaosa kaj deprima. Oni povas dubi, cxu la averto kontraux uzo de “radio” por “radioaparato” estos multe atentata. Cetere la vorton “radiofonio” (“ricevilo por radiofonio”), kiu aperis en la malnova PIV, oni markis kiel evitindan en NPIV.

Lande, urbe, popole, lingve

  • Uson/o “[...] kies oficiala nomo estas: Unuigxintaj Sxtatoj de Nord-Ameriko”.

    Tio estas eraro. La efektiva oficiala nomo de Usono estas “Unuigxintaj Sxtatoj de Ameriko” (“United States of America”). La formo “United States of North America” iam antaux longe ekzistis, sed estas tute ne plu valida.

  • “Orangx/o” [...] 2. Rivero en Sud-Afriko. “Orangxio”. Provinco de Sud-Afriko.

    Tiu provinco de post 1994 nomigxas simple “Libersxtato” (“Free State”, “Vrijstaat”). Antauxe gxi nomigxis “Orangxa Libersxtato” (“Orange Free State”, “Oranje Vrijstaat”). Simile la eksa “Kablando” estas nun “Norda Kaboprovinco” kaj “Orienta Kaboprovinco”. Gxenerale la informoj pri provincoj en Sud-Afriko estas tute eksdataj en PIV2005.

  • “Irland/o” [...] “Nord-Irlando” [...] apartenanta al la Unuigxinta Regxolando [...]

    La nomo “Unuigxinta Regxolando” tamen ne aperas, cxu cxe “unu”, cxu cxe “regx/o”, cxu cxe “land/o”. Nur cxe “brit/o” oni retrovas gxin, sed por rigardi tie oni devas pli-malpli jam scii, kion tiu nomo signifas. Cetere cxe “brit/o” la plena formo donita estas “Unuigxinta Regxolando de Granda Britujo k Nord-Irlando” kun en PIV2005 nekutima UJ-sufikso. Tuj poste aperas en la klarigo “inkluzivanta Brition 1 kaj Nord-Irlandon” kun la atendita sufikselekto.

  • “Jangon/o” Cxefurbo de Birmo [...] = Ranguno.

    “Rangun/o” Havenurbo, cxefurbo de Birmo [...]

    Tiuj du estas la sama urbo! Mankas cxe ambaux indiko pri la alia sinonimo. Pro tio, ke la difino aperas cxe “Ranguno” oni devas konkludi, ke tiu formo estas preferinda. Cxe “Birm/o” ni legas tamen nur “Jangono” kiel nomon de la cxefurbo. Efektive la formo “Jangono” (“Yangon”) estas nomformo, pri kiu insistas la registaro de Birmo. Tiu sama registaro ankaux insistas, ke la lando mem estu nomata “Myanma(r)”, almenaux en la Angla, kaj iuj homoj (en iuj lingvoj) nuntempe uzas (iafoje) tiun nomon anstataux “Burma”/“Birmanie” k.s. En Esperanto tio povus esti “Mjanmao”. En PIV2005 tamen forestas cxia versio de tiu alternativo nomo de Birmo. Eble tio estas sagxa, sed tiam eble ankaux “Jangono” ne estas tiom bezonata nomformo.

  • “Azi/o” La kontinento [...]

    “Afrik/o” La kontinento [...]

    “Amerik/o” La kontinento [...]

    “Auxstrali/o” Kontinento kaj regno [...]

    “Euxrop/o” La plej malgranda el la kvin partoj de la mondo [...]

    “Oceani/o” Unu el la kvin partoj de la mondo [...]

    La difino de “kontinent/o” estas “cxiu el la grandaj dividajxoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia, k kiun oni povas trapasi, ne transirante maron”. Tio tre malbone tauxgas por Azio, kiu tamen estas nomata kontinento. Prefere oni uzu por “Azio”, “Afriko”, “Ameriko”, “Auxstralio”, “Euxropo” kaj “Oceanio” unuece la vorton “mondoparto” kiel bazan vorton en la difinoj, anstataux “kontinento” kaj la maleleganta “parto(j) de la mondo”. Bedauxrinde la kunmetajxo “mondoparto” tute mankas en PIV2005. Gxi devus esti aldonita kun tauxga difino.

  • “antarkt/a” Sudpolusa. [...] Antarktio. La antarkta regiono.

    “arkt/a” Nordpolusa. [...] Arkto. Regiono arkta.

    Mi ne scias, cxu la uzo de I-sufikso en “Antarktio”, kaj la neuzo de tia sufikso en “Arkto” vere povas esti intenca (eble cxar nur Antarktio estas kontinento...). Cxiuokaze tia stranga distingo ne estas akceptebla. En la malnova PIV estis “Antarkto” kaj “Arkto” tute simple kaj preferinde kaj konforme al la hodiauxa uzo. Efektive oni devus aperigi “Arkt/o” kaj “Antarkt/o” kiel kapvortojn, kaj poste derivi “antarkt/a” kaj “arkt/a” el tiuj.

  • “Kolumb/o” [...] La malkovrinto de Ameriko [...]

    La listo de personoj kaj popoloj, kiuj malkovris Amerikon antaux ol Kolumbo venis tien (pensante pli-malpli gxis sia morto, ke li estis en Hindujo), estas nun suficxe longa (ankaux se oni ne inkluzivas la Indianojn). La ideo, ke Kolumbo malkovris Amerikon ne sxajnas nuntempe gxusta ecx el pure Euxropa perspektivo. Oni almenaux skribu kiel mia Sveda enciklopedio “unu el la malkovrintoj de Ameriko”.

  • En la malnova PIV (sub Aldonajxoj) aperis la prefikso “Euxr/”. Tiu prefikso ne plu aperas en PIV2005. Tio estas supozeble bona, precipe pro la apero de la monunuo “euxr/o”. Sed kune kun “Euxr/” tute malaperis ankaux la vortoj “Euxratomo”, “Euxrokontrolo”, “Euxroporto” kaj “Euxrovizio” - cxiuj menciitaj en la artikolo pri la prefikso “Euxr/” en la malnova PIV. Almenaux kelkaj el tiuj vortoj estus konservindaj en PIV2005 (kiel propraj kapvortoj).

  • “Delhi/o” Hinda urbo [...]. “Nov-Delhio”. Cxefurbo de la Hinda Unio.

    Mi ne komprenas, kial “Nov-Delhio” aperas nur ene de la artikolo pri “Delhio”, dum ekz. “Nov-Jork/o” kaj “Nov-Kaledonio” aperas kiel apartaj artikoloj (kun referenco de respektive “Jorko” kaj “Kaledonio”). Krome mankas cxe “Nov-Delhio” la kutimaj indikoj pri latitudo kaj longitudo de la urbo. Tiaj ja aperas por “Delhi/o”, sed ne cxiuj scias, ke Nov-Delhio trovigxas tuj cxe Delhio (Nov-Jorko ja ne estas tuj cxe Jorko).

  • “pigxin/o” Vehikla lingvo, origininta el kontakto de la angla lingvo kun iu ekstremorienta lingvo (ekz. kun la cxina).

    Tio estas tro malvasta kaj malmoderna difino. Pli bone: “Tre simpla interlingvo spontanee ekestinta, kiam la parolantoj de du aux pli da diversaj lingvoj renkontigxis kaj bezonis komuniki”. Tiel malaperus ankaux la monstra vorto “vehikla”, pri kiu PIV2005 tiom insistas.

  • “kreol/o” [...] kreol/a [...] 2. Rilata al lingvoj, estigxintaj per la uzo de Euxropaj lingvoj (angla, franca, hispana, nederlanda, portugala) fare de Afrikdevenaj sklavoj k iliaj mastroj.

    Tio estas tro malvasta kaj malmoderna difino. Pli bone: “Lingvo Rilata al lingvo, kiu iam estis pigxino, sed kiu farigxis denaska lingvo de iuj homoj, kaj kiu rapide evoluante ricevis gramatikon kaj vortprovizon same ellaboritajn kiel tiuj de ordinaraj lingvoj”. Krome versxajne indas aldoni duan signifon de “kreol/o”: “kreola lingvo”. Tiel la vorto “kreolo” estas tre ofte uzata, sed “kreola lingvo” estas preferinda, kaj tiu dua signifo de “kreol/o” havu indikon pri evitindeco.

  • Cxe “ideografi/o”, kaj cxe “pinjin/o”, la Cxina skribsistemo estas prezentata kiel ideografia (uzas ideogramojn/ideografiajxojn). Tio ne estas gxusta, kvankam multaj (precipe Okcidentanoj) pensas, ke statas tiel. La Cxina skribo praorigine ja estis pure ideografia, sed jam de longege ne plu. Nun oni nomas gxin pli trafe “morfema”. La Cxinaj signoj ne reprezentas ideojn, sed vortojn/morfemojn de la Cxina lingvo, kaj faras tion kaj pere de bilde bazitaj signoelementoj, kaj pere de fonetike bazitaj signoelementoj. Plej multaj Cxinaj signoj enhavas kaj bildan kaj fonetikan elementon. Signoj, kiujn oni povus rigardi kiel pure ideografiajn, estas nur malgranda malplimulto de la vasta Cxina signaro.

  • “kana/o” Cxiu el la fonetikaj simboloj de la japana skribsistemo, prezentantaj silabojn po unu: strekaj kanaoj [...]; rondaj kanaoj [...] la ronda kanaaro.

    Tio estas supozeble tute bona termino, sed uzigxas ankaux la vortoj “hiragana/o” (= ronda kanaaro) kaj “katakana/o” (= streka kanaaro). Ili trovigxas en la Japana-Esperanta Vortaro de Hirokazu Kazi, sed ili tute mankas en PIV2005. Ili devus esti aldonitaj, kun referenco al “kana/o” (kie estu mencio de tiuj sinonimoj).

  • “idiom/o” Parola komunikilo de difinita homgrupo. [...]

    Bone, sed se ni rigardas cxe “komunik/i”, kio vere estas “komunikilo”, ni trovas la jenon: “rimedo por komuniki aux komunikigxi: la telefono, radio k kino estas pli efikaj komunikiloj ol la gazetaro; la komunikiloj en Parizo estas tre oportunaj.” Por eviti miskomprenon eble indus aldoni cxe “komunikilo” ian ekzemplon pri lingvo kiel komunikilo.

  • “idiotism/o” Sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similajxoj en aliaj idiomoj.

    Tio signifas, ke idiotismo devas esti tute unika, sintakse, en sia idiomo. Se ecx unu alia idiomo havas similan konstruon, ne temas pri idiotismo. Kaj krome aperas en la difino nenio ajn pri nelogikeco. Idiotismo do povas, kadre de la propra idiomo, esti plene regula kaj logika. Tia ja ne estas la efektiva signifo de “idiotismo”. La difino en la malnova PIV estas nur iomete pli bona: “Nelogika aparta vortkonstruo, propra al iu lingvo, sed ne al aliaj”. Tio signifas, ke se iu nelogika esprimo trovigxas en du lingvoj, kaj estas propra al ambaux, tiu esprimo tute ne estas idiotismo. Sxajnas al mi, ke pli trafa difino estas “vortkunmeto aux vortgrupo, kies signifo ne estas komprenebla el la signifo kaj arangxo de gxiaj partoj, kaj kiu ofte ankaux estas pli-malpli unika por la koncerna lingvo aux dialekto”.

  • “afrikans/o” Lingvo de la nederlanddevena gento de Sud-Afriko.

    Multaj tamen preferas doni al “afrikans/o” la signifon de “ano de la nederlanddevena gento de Sud-Afriko”, kaj nomi ilian lingvon “la afrikansa (lingvo)”. Tio sxajnas preferinda, kaj pli kongruas kun la praktika uzado.

  • “jid/o” Germana dialekto uzata precipe de la judoj el centra kaj orienta Euxropo.

    Efektive la jida lingvo estas memstara lingvo, kaj devus esti tiel difinita. Nuntempe la granda plimulto de gxiaj parolantoj trovigxas en Usono. Krome oni povas noti, ke iuj preferas doni al “jid/o” la signifon de parolanto de la jida lingvo. Tiam la lingvo estas “la jida (lingvo)”. Efektive oni pli ofte renkontas la esprimon “la jida” por tiu lingvo, ol la O-formon “jido” - sxajnas al mi.

  • “kannad/o” Ano de la plej grava gento de Karnatako. “kannad/a” Rilata al kannadoj: la kannada lingvo.

    Pro la ekzisto de la regnonomo “Kanado”, la gentovorto “kannado” estas treege maloportuna. La duobla “nn” (per si mem ne tre konvena) apenaux suficxas por distingi inter “Kanada” kaj “kannada” (“kan(n)ada politiko/gazeto” k.s.). Prefere oni uzu anstatauxe la formon “kanar/o” por tia gentano. Tio donas la A-vorton kaj lingvonomon “kanar/a”. Tiu lingvo estas hodiaux plej ofte konata kiel “Kannada” en diversaj lingvoj, sed antauxe oni uzis la nomon “Canarese”/“Kanaresisch” k.s. Tiu formo sxajne bazigxas sur Sanskrita nomo, kaj estas kredeble la praformo de la vorto “kannada”. Tiu vorto “kanar/a” efektive trovigxas cxe Krause, kaj jam Wüster havis “kanara lingvo” en sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (sed li donis al la O-formo la signifon de regiono). Mi forte opinias, ke Esperanto fartus pli bone kun “kanar/o” kaj “kanar/a” anstataux la maloportunaj “kannad/o” kaj “kannad/a”.

  • “semid/o” [...] RIM. La formo ‘sxemido’ estus preferinda.

    Se la verkintoj de PIV2005 volas, ke ni uzu “sxemido”, gxi devus aperigi tiun vorton kaj radikon en la vortaro. Povas esti, ke PIV2005 rigardas “sxemido” kiel derivajxon de “Sxem/o” (Unu el la filoj de Noa), sed tia derivajxo tie ne aperas. Tie anstatauxe en la difino aperas “Semidoj”, kio versxajne devas esti korektita al “semidoj”. Gxenerale, se tiu rimarko estu prenata serioze, PIV2005 mem devus uzadi “sxemido” anstataux “semido” en la diversaj klarigoj kaj difinoj (ekz. cxe “hxalde/o”), sed gxi uzadas nur “semido”.

  • Cxe “cigan/o” aperas rimarko, ke “La uzo de ‘romao’ estas konsilinda”. Cxe “lapono” PIV2005 tamen ne konsilas ion, sed nur mencias, ke “Estas ekuzata la termino ‘sameo’ anstataux ‘lapono’”. Tria okazo estas “berber/o”, kie PIV2005 skribis “= tamazihxto”, kio indikas, ke la gentonomo “tamazihxto” estas preferinda. La difino sekve aperas nur cxe tiu lasta. Tiu diverseca traktado sxajnas nekonsekvenca kaj malfacile klarigebla. El la tri vortoj “romao”, “sameo” kaj “tamazihxto”, versxajne la tria estas la plej malmulte uzata en la praktiko, sed gxuste cxe tiu la preferorekomendo estas plej forte esprimita. Cetere cxe “tamazihxto” tute mankas mencio de la sinonimo “berbero”. Oni povas aldoni, ke aperas nenia indiko pri preferataj alternativoj de “bosxmano” kaj “hotentoto” (Sud-Afrikaj popoloj), kvankam tiuj popolnomoj delonge estas (almenaux ekster Esperantujo) rigardataj kiel evitindaj (oni uzu prefere “sanoj” kaj “kojoj” respektive, aux la komunan nomon “kojsanoj”). Efektive oni povas serioze dubi pri la senco de tiaj nomsxangxoj, kaj oni povas sin demandi, kial tio okazas nur por malgrandaj kaj subpremataj popoloj, sed se oni jam komencas per “romao” kaj “sameo”, oni versxajne devas iel konsekvence iri pluen. La okazo de “eskimo” kaj “inuito” estas pli komplika. PIV2005 donas la difinon sub “eskim/o”, kaj mencias la sinonimon “inuito”, kiu mem estas difinita nur kiel “eskimo”, sed tie ni trovas la jenan ekzemplofrazon: “La inuitoj ne sxatas la nomon «eskimo» donitan de la Indianoj, kiu signifas «mangxanto de kruda viando».” Efektive tiu frazo iasence estas tute bona ekzemplo, cxar gxuste en tiaj frazoj oni tre ofte renkontas la vorton “inuito”, sed la enhavo de tiu frazo ne estas prava. La donita etimologio estas delonge pruvita falsa (la vera etimo ne estas ofenda), kaj multaj eskimoj neniel kontrauxas la vorton “eskimo”, sed gxin (aux pli gxuste: diversajn nacilingvajn respondajxojn de gxi) uzadas libere pri si mem, kiam ili parolas ekz. la Anglan aux la Francan. Krome notindas, ke “eskimo” fakte estas gxenerala esprimo por diversaj parencaj gentoj, el kiuj nur kelkaj nomigxas sialingve per vorto simila al “inuito”. La vorto “inuito” do estu prefere nur preciza termino por gxuste tiuj eskimoj, dum aliajn eskimojn oni povas lauxbezone precize nomi per aliaj vortoj, ekz. per la vorto “jupikoj” (eskimoj en Alasko kaj Siberio). PIV2005 do prefere sxangxu lauxe la difinon de “inuito”, forigante la malpravan ekzemplofrazon, kaj krome aldonu la mankantan vorton “jupik/o”.

  • “jakut/o” Ano de gento logxanta en Siberio.

    Cxu temas pri cxiu ajn gento Siberia, aux cxu unu specifa? Aldono de “unu” aux “certa” iom helpus forigi tiun dubon, sed tian “unu” PIV2005 deklaris arkaika, kaj tian “certa” gxi sisteme evitas. Anstatauxe oni sxajnas rekomendi “iu”, kiu tamen cxi tie tute fusxus la sencon. Tian fusxan uzon de “iu” ni trovas ekz. cxe “Ursul/o” kun “ursulanino” = “Anino de iu monahxina ordeno”. Por mi “iu” tie donas la sencon, ke povas esti iu ajn monahxina ordeno, aux ke la verkinto ne scias, pri kiu ordeno temas, dum oni versxajne celis pli-malpli la malon.

  • “platdicx/o” Homo, parolanta idiomon de la dialektaro de N Germanio.

    Estas iom malklare, kiel la vorto “platdicxo” kaj la nerekte menciita lingvo/dialekto “platdicxa” rilatas al la dialektoj “malaltgermanaj”/“basgermanaj” (sub “german/o”). Tie estas referenco al “platdicxa”, kvankam tiu A-vorto ne aperas en PIV2005, kaj ankaux al “Nederlanda” (kiu tamen devus esti “nederlanda” laux PIV2005). Cxu ni do komprenu tiel, ke nur iuj “idiomoj” malaltgermanaj estas platdicxaj? Efektive “malaltgermana”/“basgermana” kaj “platdicxa” estas plej ofte sinonimoj, same kiel la Germanaj respondajxoj “niederdeutsch” kaj “plattdeutsch”. Sed iafoje “niederdeutsch” estas uzata vastasence inkluzivante ankaux la Nederlandan kaj la Afrikansan. Finfine apud la jam nomitaj terminoj estas uzata en Esperanto jam de longe ankaux la kunmetajxo “platgermana”, kiu eventuale estas la plej tauxga varianto. Versxajne ankaux gxi devus aperi. Necesas aldoni, ke praktike la sama idiomo estas ene de Nederlando rigardata kiel propra lingvo, kaj estas tie nomata “malaltsaksa”.

  • “leceburg/a” Rilata al la lingvo parolata en Luksemburgio k cxirkauxaj regionoj.

    La vorto “leceburga” estas bazita sur la Luksemburglingva vorto “Lëtzebuergesch”, kiu simple signifas “Luksemburga”. La koncernan lingvon oni do nomu simple “Luksemburga” (aux eventuale “Luksemburgia” se oni volas nomi la landon “Luksemburgio”). La radiko LECEBURG estas nura balasto. Ne gravas, ke la Luksemburgan lingvon oni parolas ankaux aliloke ol en Luksemburg(i)o. Tute simile oni parolas pri la Nederlanda kaj la Germana lingvoj, kvankam ambaux tiuj lingvoj estas parolataj ankaux ekster la limoj de Nederlando kaj Germanujo.

  • “tamul/o” Ano de gento, logxanta en Tamulio k en Srilanko. [...] Tamulio. Unu el la sxtatoj de Hinda Unio [...]

    PIV2005 ne mencias la hodiaux tre ofte uzatan formon “tamil/o” (“Tamilio”, “Tamilujo”). Ecx sxajnas al mi, ke tiu formo kun “i” estas nun pli multe uzata ol la formo en PIV2005, cxar pli internacie rekonebla (la formo “tamulo” havas subtenon sxajne nur de la Franca lingvo). Prefere “tamil/o” aperu kiel la cxefa formo. Almenaux gxi estu inkluzivita kiel sinonimo.

  • “bohem/o” Ano de la cxefa gento de Bohemio [...]

    Poste aperas kiel derivajxo de “bohemo” (per la sufikso “i” por “sfero de agado”) la vorto “bohemio” (“vivmaniero, en kiu malsxatataj estas sociaj konvencioj, regulaj okupoj k severaj moroj”). La rilato inter la popolo bohemoj, kaj la vivmaniero “bohemio” estas apenaux travidebla, kaj devas esti rigardata kiel pure etimologia (temas pri la Franca “bohème” = “artista mondo, artista vivmaniero” el “bohème” = “bohemo, cigano”). En la malnova PIV “bohemi/o” estis aparta kapvorto sen rilato al “bohem/o”. Tiel estas ankaux cxe Krause, kaj tiel devus esti ankaux en PIV2005.

  • “gaskon/o” 1 Logxanto de Gaskonio. 2 (f pro ark. tradicio) Fanfaronulo. “gaskoni” (ntr) Fanfaroni pri fantaziaj heroajxoj. “Gaskonio, Gaskonujo”. Okcidenta parto de Okcitanio [...]

    Mi forte dubas, ke la nomitaj fanfaronaj signifoj vere estas signifoj de la Esperantaj vortoj “gaskono” kaj “gaskoni”. Tiuj signifoj eble apartenas al la respondaj Franclingvaj vortoj, sed Esperanto ilin ne bezonas. Oni forigu cxiun spuron de tiuj fanfaronaj signifoj, lasante nur “gaskon/o. Logxanto de Gaskonio” kaj “Gaskonio, Gaskonujo. Okcidenta parto de Okcitanio [...]”.

  • “engl/oj” Gxermana tribo [...]

    Cxi tie PIV2005 uzas J-finajxan kapvorton ial deviante de la kutima maniero prezenti tiajn popolnomojn. Pli bone: “engl/o Ano de gxermana tribo [...]”.

  • “Inka/o” Titolo de la regxo de Peruo antaux la hispana invado. “inka/o”. Ano de la regxa klano, al kiu apartenis la Inkao. [...]

    “kecxu/o” Ano de gento de Peruo, de kiu unu tribon fondis la Inkaoj [...] kies regantoj estis la inkaoj.

    Mi ne certas, kion oni celas per “la Inkaoj” cxe “kecxu/o”. Cxu vere oni celas, ke la regxoj de Peruo fondis unu el la kecxuaj triboj? Aux cxu oni celas, ke la anoj de la regxa klano faris tion (sed tiam devus esti “inkaoj” minuskle)? Aux cxu eble oni tie uzas “Inkaoj” kun la signifo “ano de la inkaa popolo” (cxe tiaj popolnomoj NPIV iafoje uzas komencan majusklon)? Tia signifo tamen ne estas menciita cxe “Inkao”/“inkao”. Efektive la vorto “inkao” estas ofte uzata por ano de tiu popolo, kaj nur duavice por la regxo aux la regxa klano. Ankoraux hodiaux oni nomas iujn kecxuojn inkaoj. Sxajnas al mi, ke tiuj du artikoloj bezonas iom da tralaborado. Krome oni povas rimarki la uzon de “unu” en “unu tribon”. Tio tre similas al tiu duondifina “unu”, kiun NPIV asertas arkaika. Mankas cxe "inkao" mencio de la signifo "ano de la inkaa popolo", kiu aperas suficxe ofte en la praktiko. Ankoraux oni nomas iujn hodiauxajn kecxuojn inkaoj. En la nuna difino de “kecxuo” mi emas spontante kompreni tiel, ke la kecxuojn regis la tuta inkaa popolo, dum kredeble oni celas, ke nur la regantoj nomataj inkaoj ilin regis.

  • “negr/o” Homo, kies hauxto diversas de helbruna gxis kafobruna.

    Tiu difino estas simpligo, ne tre felicxa, de la malnova “Individuo el tiu el la homaj rasoj, kies hauxta koloro varias de la hela bruno gxis la kafobruno”. La nova difino estas malfacile komprenebla, se oni ne jam scias, pri kio temas: sxajnas nun, ke la cxefa karakterizo de negro estas tio, ke la hauxtkoloro varias - cxe unu individuo! Efektive oni ja celas, ke la koloro varias de individuo al individuo. Pli lerte vortigitan difinon oni trovas cxe “flavulo”: “Homo el la t.n. flava raso.” Cxe “flav/a” 3 oni trovas: “Rilata al unu el la tri cxefaj, nesciencaj dividoj de la homaro, karakterizata de hauxtkoloro de roze flaveta gxis mahagone rugxa”. Tio estas pli trafa - krom tio, ke la flava hauxtkoloro de la t.n. flavuloj efektive estas imagajxo estigxinta cxe Euxropanoj, kiuj ial volis, ke cxiu raso havu sian propran koloron. Roze flaveta sonas al mi kiel la tipa hauxtkoloro de Skandinavo! Cxe “blankulo” la afero unue sxajnas funkcii: “Homo el la t.n. blanka raso”. Sed bedauxrinde cxe “blank/a” mem trovigxas nenia ajn mencio de rasa signifo, sed des pli pri harkoloroj, kaj tial oni devas kompreni, se oni ne jam scias, pri kio temas, ke blankulo estas homo kun blankaj haroj. La plej grava informo en NPIV pri la homaj rasoj tamen trovigxas cxe “ras/o”, kie ni ekscias, ke la tuta afero estas scienca sensencajxo. Sed tamen la vortoj “negro” (aux “nigrulo”), “flavulo” kaj “blankulo” ja ekzistas, kaj ili bezonas difinojn. Nun bedauxrinde la difinoj estas tute diversecaj kaj kaosaj. Ideale estus reverki cxiujn difinojn laux la modelo de “flavulo” kaj “flava”, sed eble kun malpli da babilado pri efektivaj hauxtkoloroj, cxar la kolorepitetoj de la imagataj homaj “rasoj” efektive estas pli simbolaj ol reale hauxtkoloraj.

  • “mulat/o” Viro, unu el kies patroj estas blankhauxta, la alia nigrahauxta.

    “mestiz/o” Ido de gepatroj, el kiuj unu estas blankulo, k la alia indiano.

    “kvarteron/o” Homo, devenanta de blankulo k mulatino, aux blankulino k mulato.

    Cxi tie la unua problemo estas la vortoj “viro”, “ido” kaj “homo”. Cxu ni komprenu, ke “mulato” estas per si mem virseksa vorto, dum “mestizo” kaj “kvarterono” estas sekse neuxtraj? Mi dubas, ke oni vere intencis ion tian. Pli bone estus, se cxiuj tri difinoj komencigxus per “ido” aux “homo”. Krome la difino de “mulato” estas rekte erariga. Ja ne temas pri la hauxtkoloro, sed pri la raso de la gepatroj: unu estu blankulo, la alia estu negro (nigrulo). Ja ne cxiu nigrahauxta homo estas negro, kaj ne cxiu blankhauxta homo (se entute ekzistas blankhauxtaj homoj) estas t.n. blankulo.

  • “brun/a” [...] “brunulo” Homo bruna.

    Pripensante la signifon de la vortoj “blankulo”, “nigrulo” kaj “flavulo”, oni volonte konkludas, ke “brunulo” estas “homo kun bruna hauxtkoloro”. Sed la posta ekzemplo, “la viroj preferas la blondulinojn, sed ili edzinigas la brunulinojn”, komprenigas ke temas pri harkoloro. La difino do devus esti “homo brunhara”.

  • “Sihx/o” “sihx/o, sik/o” Membro de hinda komunumo, fondita en Pangxabo cx 1500 kiel monoteisma sekto.

    Unue oni povas miri pri la komenca majusklo. Sed pli gravas, ke la La “hx” de “Sihxo” estas tute senbaza. Laux mia scio neniu lingvo uzas “hx”-sonon en tiu vorto, kaj certe ne estas “hx”-sono en la responda pangxablingva vorto (= “discxiplo”). Kredeble trompis iun la “kh” de la Latinlitera skribo “Sikh” (kiu en multaj aliaj vortoj indikas “hx”-sonon). Efektive la pangxaba lingvo ja havas “hx”-sonon, sed tiu sono ne aperas en tiu cxi vorto, kiu anstatauxe enhavas spiran “k”-sonon. Efektive la malnova PIV origine havis la gxustan formon “Siko”, sed en la Erartabelo de la malnova PIV oni ial enkondukis la miskorekton “Sihxo”. Krause havas “siko” (kun komenca minusklo). Cetere PIV2005 devus aldoni la kunmeton “sikismo” (nomo de la sika religio).

  • “folklor/o” [...] 3 (f) Aro da moroj pitoreskaj, sed ofte sensignifaj: la E-ista folkloro. [...]

    Mi trovas tiun malplivalorigan karakterizon de Esperanta folkloro senbaza kaj tre malsxatinda.

Bone, Harfende, Lauxlitere, Homonime

Bone...

  • “lingv/o” [...] “lingviko” Lingvoscienco [...] “lingvistiko” Lingvoscienco.

    Tre lauxdinde PIV2005 movis la difinon al la plej simpla, plej klara kaj plej travidebla termino: “lingvoscienco” (cxe “scienc/o”).

  • La superfluega sufikso “-al/” por formi nomojn de ostoj ricevis la indikon “evitinda”. Tre bone. Kial havi sufikson por tio, kiam jam ekzistas la radiko OST perfekte tauxga por sufikseca uzo en kunmetajxoj?

  • Cxe “ingredienc/o” malaperis la rimarko de la malnova PIV, ke “‘ingrediento’ estus la gxusta formo”. Tio estas dankinda.

  • “silvikultur/o” = arbarkultivo

    En la malnova PIV aperis difino sub “silvikultur/o”. La sxangxo estas tre lauxdinda pasxo al preferado de travideblaj kaj klaraj normalaj kunmetajxoj anstataux superfluaj radikoj. Mi mem preferus similan pasxon pri “hortikultur/o” (“gxardenkulturo”) kaj “agrikultur/o” (“kampokulturo”), sed mi ne estas fakulo.

  • “touxfu/o” aperas, sed ne la pli bona formo “tohu/o”, nek la ecx pli bona formo “tofu/o”. “Touxfuo” estas difinita kiel “sojkazeo”, kiu cxiuokaze estas bona vorto.

Harfende... «

  • PIV2005 transprenis de la malnova PIV la prezentadon de la tabelvortoj je O kaj A kiel kunmetajxoj de radikoj “ki/”, “ti/”, “i/”, “cxi/” kaj “neni/” kun la finajxoj “o” kaj “a”. Tial estas konsterne trovi cxe “i/o”, RIM. 3., la jenon: “La prezento de la vortoj ‘io’ k ‘ia’ (k similaj en la serio ‘cxio’, ‘kio’, ‘tio’ ktp), kvazaux konsistantaj el po du morfemoj, estas ne-Fundamenta artifikajxo, rekomendita de Z. por pravigi la auxtonomecon de ‘neni/’.” Nu, se PIV2005 rigardas la aferon tiel negative, kial gxi ne anstatauxe elektis la Fundamentan analizon, en kiu “kio”, “kia”, “tio”, “tia”, “nenio”, “nenia” k.t.p., estas nekunmetitaj morfemoj? Tiam necesus prezenti esceptajn vortojn kiel “neniigi” kaj “tiajxo” aparte, ekz. sub apartaj ne-Fundamentaj radikoj “neni/” kaj “ti/” kun atentigo, ke oni ne uzu tiujn radikojn krom eble en fiksaj tradiciaj kunmetajxoj. Necesas memori, ke oni ne libere kreas, nek libere kreu, tiajn vortojn, kaj ke tiamaniere uzataj estas nur “neni/” kaj “ti/”, neniam “i/”, “cxi/” kaj “ki/”. La prezento en PIV2005 kvazaux invitas al plia kreado de tiaspecaj ne-Fundamentaj kunmetajxoj, kio ne estas bona. Efektive cxe “cxi/o” oni nun povas legi la ekzemplon “~faranto”, kie la tildo devas egali al la nura radiko “cxi/”, do “cxifaranto”. Mi supozas, ke tio estas nura preseraro. Oni korektu al “~ofaranto”. Sed gxuste al tiaj kunmetajxoj invitas la prezentado de “cxio” kiel “cxi/o”. En la artikolo pri “cxi/o” aperas nenia ajn atentigo, ke oni ne uzu la radikon “cxi/” por fari vortojn kiel “cxifaranto” kaj “cxiscianto”. Cxe cxiu el la vortoj “cxi/o”, “ki/o”, “ti/o” kaj “neni/o”, devus almenaux esti referenco al la citita rimarko cxe “i/o”. Cetere notindas, ke en la difino de “cxio” tekstas jene: “La tuto de la koncernataj aferoj, aux cxia ajn elemento de tutajxo”. Tie aperas “cxia”, el la sama radiko, kaj la difino do devus teksti anstatauxe jene: “La tuto de la koncernataj aferoj, aux ~a ajn elemento de tutajxo” (kun tildo anstataux “cxi/”).

  • “plus” 1. Konjunkcio [...] 2 Partikulo [...] 3 kun aldono de: [...] oni vidas en tio la sagxon de via patro, plus via propra.

    En tiu tria signifo “plus” efektive estas prepozicio. Tion montras la foresto de N-finajxoj en “via propra”. Tial la difino devus teksti “3 prep. kun aldono de”. Sed laux mi tia uzo de “plus” (kaj de “minus”) estas evitinda. Prefere “plus” estu nur konjunkcio (kaj partikulo, se tio estas la gxusta klasado de la ekzemploj cxe “plus” 2). La ekzemplofrazo do prefere estu “[...] la sagxon de via patro, plus vian propran”.

  • “mi” [...] “mia” Rilata aux apartenanta al mi [...]

    Simile cxe aliaj pronomoj. Tiu difino estas multe tro vasta. Cxe pronomoj la A-finajxo ne havas tian vastan signifon “rilata al...”, sed estas multe pli strikte difinita. Efektive temas nur pri posedo kaj aparteno, kaj pri subjekta kaj objekta sencoj. Cxiuj tiuj sencoj respondas al “(la) ... de mi”, “(la) ... de vi”, k.t.p. Oni do donu gxuste tian difinon.

  • “da” [...] Rim. 1 La mezurvorto estas foje neesprimita: da cxevaloj ili havis 736 cxu ankoraux da kafo?; la negxo falas, same kiel se da gxi pluvus. [...]

    La ekzempla frazo fakte egalas al “736 da cxevaloj ili havis”. La mezurvorto do ja estas esprimita. Gxi nur iom nekutime situas cxe la fino de la frazo, anstataux tuj antaux “da”, kaj iom nekutime estas nombra esprimo, kiu ne vere bezonas “da”. Anstataux tiu falsa ekzemplo oni povus uzi la Zamenhofajxon “Da pulvo ni havas kiom vi volas”, kie la mezurvorto “tiom” vere estas neesprimita. La indikitaj ekzemploj de forlasita mezurvorto sxajnas neaprobindaj. En la unua laux mi oni devas uzi “iom da kafo”. En la dua ecx ne eblas enmeti mezurvorton. Sekve “da” tie estas nepre erara. Oni diru “[...] same kiel se gxi pluvus”. Anstatauxe oni povus uzi la Zamenhofajxon “Da pulvo ni havas kiom vi volas”, kie la mezurvorto “tiom” vere estas neesprimita, sed en maniero tute akceptebla, cxar TI-vortojn oni ofte sukomprenas en tiaj konstruoj.

  • “po”

    Aperas tie rimarko (RIM. 2), kiu provas klarigi iujn uzojn de “po” per subkomprenataj substantivoj. La rezonado ne estas tre konvinka. Prefere gxi devus esti ellasita. La problemojn pri uzado de “po” (kun kaj sen posta N-finajxo), kiuj estas intime ligitaj al tute analoga uzo de ekz. “cxirkaux” kaj “gxis” (cxe kiuj PIV2005 ne donas tian artifikan klarigon), oni prefere lasu al gramatiklibroj.

  • “far/i” [...] far. Fare de [...]

    Tia nuda “far” estas prepozicio. Tio prefere estu klare indikita, ekzemple: “far. Prep., fare de [...]”.

  • “partikul/o” [...] la (cxi-lasta, nomata “artikolo”, determinas nur subst-on [...]).

    La esprimo “cxi-lasta” estas evitinda nelogikajxo. Estu “tiu lasta”, “tiu cxi lasta”, “cxi tiu lasta”, aux (kun subkompreno de la vorto “tiu”) “cxi lasta” (sen dividostreko, kun spaceto).

  • Cxe “-j” aperas klarigoj, post kiaj vortoj “-j” povas aperi (o-vortoj, a-vortoj...), sed cxe “-n” estas neniaj ajn tiaj klarigoj.

  • “cxoper/o” [...] antaux pli ol 2,5 milionoj j [...]

    La mallongigo “j” signifas “jaroj”. Oni devas aldoni “da”: “antaux pli ol 2,5 milionoj da j”. Alternative oni povus sxangxi la difinon de la mallongigo “j” al “(da) jaroj”.

  • “ist/” [...] RIM. 1 En la senco 2, al cxiu ‘ism’-vorto respondas ‘ist’-vorto, ecx kiam ‘ism’ estas finajxo k ne suf.: turismo, turisto [...]

    Tia uzo de la vorto “finajxo” tute ne estas menciita en la difino de “finajxo” sub “fin/i”. Oni devus sxangxi al “kiam ‘ism’ estas radikfino k ne suf.”.

  • “ut/”. Eksperimenta suf., signifanta «kiun oni -us»: ofendutoj pardonu!.

    Tiel oni normale difinas la eksperimentan participan sufikson “ut/”, sed se oni bone atentas la sencon de la ekzemplo, oni trovas, ke la efektiva signifo estas alia, nome “eventuale -it/” (aux eble “eventuale -at”). Cxe la aktiva respondajxo “unt/” estas tamen ekzemplo, en kiu validas la donita difino “kiu -us”.

  • “aktiv/a” [...] “aktivecoj” Tuto de ies agoj.

    Tia uzo de “aktivecoj” ja estas ofta, sed tute stranga, mallogika kaj superflua. Oni povas uzi “aktivadoj” anstatauxe. Se konsideri, ke PIV2005 markas kiel evitindajn ecx tute logikajn Fundamentajxojn (vidu “mortigxi”), kaj vaste uzatajn Zamenhofajxojn (vidu “korekta”), oni povas sin demandi, kiel “aktivecoj” povis eskapi de tia brulstampo. Iom kurioze tute mankas en PIV2005 mencio de simila kaj ekstreme ofta (ne-Zamenhofa) uzo de “ebleco” anstataux “eblo” aux “eblajxo”.

  • “sepen” «Sep» en la slango de radioamatoro, uzata por ke la auxdanto ne konfuzu kun ‘ses’.

    Bone, sed mankas la simila esprimo “sis” (por “ses”) uzata samcele de iuj aliaj. Krome estus utile, se estus referenco al “sepen” cxe “sep”, kaj eble ankaux cxe “ses”.

  • “halo!” Interj., uzata por alvoki telefone.

    En la malnova PIV tiu esprimo aperis en la ekzemploj cxe la interjekcia vorto “lo”: “Lo! Ha lo!”. La malnova PIV donis la duvortan skribon “ha lo!”, kiu respondas al la kutima duvorta elparolo de tiu esprimo (kutime kun akcento je la fina “lo”). En PIV2005 estas nenia komento pri la elparolo de “halo!”. Cxu ni do komprenu la sxangxon de la skribo “ha lo!” al “halo!” tiel, ke PIV2005 volas, ke ni uzu la normalajn elparolajn regulojn kun akcento je la antauxlasta silabo de “halo!”? Se ni okaze de “halo!” ne sekvu la Fundamentan regulon pri akcento, kiel oni povas tion pravigi? Se ni skribas “halo” (konstruajxo, cxambrego) kaj “halo!” same (la nura krisigno ja ne povas kauxzi malsaman akcentadon), ni ja devus ilin elparoli same, cxu ne?

  • “mort/i” [...] “mortigxi” (evi) = igxi morta, perei.

    Tia uzo de “mortigxi” estas Fundamenta, kaj aperas tie en ekzemplo, kiu evidente estas intence verkita por instrui tiun specialan uzon kaj nuancon: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.” Mi trovas iom sxoke, ke PIV2002 markis kiel evitindan tion, kion la Fundamento de Esperanto instruas. Ke tiu kontraux-Fundamenta indiko pri evitindeco restas ankoraux en la eldono de 2005, mi opinias skandalo.

  • “transit/o” 1 Traveturo de varoj tra lando, al kiu ili ne estas destinitaj k kiun ili nur trapasas, ne pagante limimposton [...] 2 La sama traveturo koncerne personojn. [...]

    En la malnova PIV temis nur pri traveturo de varoj. La aldono de persona transito estas bona. Sed ne estas korektita la misvortumo “ne pagante limimposton” (la senca subjekto de “pagante” ne estas la varoj). Gxusta estus “sen pagado de limimposto”.

  • “futur/o” [...] 2 La estontajxo. [...]

    Mi pensas, ke pli gxusta difino de “futur/o” 2 estas “(la) estonteco”. “Estontajxo” estas (laux la klarigo sub “est/i”) “Io, kio okazos”, sed “futuro” (kiam ne uzata kiel pure gramatika termino) laux mi montras simple la tempon estontan. Por maksimuma klareco oni eble skribu “estonta tempo” kiel difinon de “futuro” 2. Laux mi oni krome aldonu indikon pri evitindeco.

  • “bolt/o” Kunfiksilo [...] RIM.: Ne uzi ‘sxrauxbsxlosilo’ en la senco de ‘boltilo’.

    “Ne uzi” devas esti “Ne uzu”.

Lauxlitere...

  • La konsonantaj liternomoj (“bo”, “co”, “cxo”...) estas ankoraux prezentataj kvazaux ili havus O-finajxon, kio estas erara kaj erariga. La “o”-oj de tiuj nomoj neniel estas O-finajxoj. Ili ne povas esti anstatauxigitaj per ekz. A-finajxo, sed oni cxiam aldonas (je bezono) A-finajxon post la “o”. Se tiuj “o”-oj neniam kondutas kiel O-finajxoj, oni ne prezentu ilin kiel O-finajxojn.

  • Cxe cxiu el la liternomoj konsonantaj aperas “Nomoj de tiuj fonemo kaj grafemo”. Sed cxe la nomoj de la vokaloj aperas nur “nomo de tiu fonemo”. Oni devus sxangxi tion al, ekz. cxe “a”, “nomo de tiu fonemo kaj de la grafemo ‘a’ II”.

  • Cxe “cxo”, “hxo” kaj “uxo” mankas linirompo antaux “*~o”.

  • Cxe “hxo” kaj “jo” mankas linirompo antaux “II-”.

  • Cxe “do”, “fo” kaj “uxo” mankas steleto por Fundamenteco antaux “~o”.

  • Cxe “sx” mankas steleto por Fundamenteco antaux “sx”.

  • Cxe “sx” uzigxas malgxusta tiparo por “sx”, “I-”, “II-” kaj “~o”.

  • “h”

    Tie estas rimarko pri la uzo de “h” kiel anstatauxajxo de la supersignoj de la cxapelitaj literoj. Simila noto pri uzo de simpla “u” anstataux “ux” tamen mankas cxe “u”. Tiel la Fundamenta anstatauxa skribo estas nekomplete prezentita en PIV2005.

  • “cirkumfleks/o” Kromsigno super grafemoj de la latina alfabeto, kiu en kelkaj lingvoj kreas novajn grafemojn (en E.: CX, GX, HX, JX, SX).

    En tiu difino tute mankas indiko pri la aspekto de la koncerna supersigno. Efektive eblas miskompreni, ke cxiu ajn kromsigno uzata super grafemoj de la latina alfabeto, estas cirkumflekso. Komparu kun la difinoj de ekz. “subhoko” kaj “hoketo” (cxe “hok/o”), ke la aspekto de la respektivaj kromsignoj estas menciita.

  • La monatonomoj aperas kiel antauxe kun komencaj majuskloj. Tio lauxas la Fundamenton, kaj estas kongrua kun ilia uzo kiel propraj nomoj (foresto de “la” tute laux la principoj de propraj nomoj). Sed nuntempe skribo minuskla sxajnas pli ofta, kaj ia mencio de tio eble estus aldoninda. Similaj rimarkoj pri varia uzo de uskloj aperas plurloke en PIV2005.

  • La kvin Bibliaj vortoj “bat/o”, “kab/o”, “kor/o”, “log/o” (mezurunuoj) kaj “bek/o” (hebrea monero) plu aperas, sed estas nun skribataj sen la apostrofoj, kiujn ili havas en la Biblio (la Biblia skribo “bat’o”, “kab’o” k.tp. estas tamen menciita interkrampe). Tion mi ne trovas bona. Efektive tia uzo de apostrofoj estas iom stranga - oni versxajne preferu dividostrekojn, sed tute normala skribo “bato”, “kabo” k.t.p. laux mi ne estas konsilinda. Laux mi la Biblia apostrofa skribo montras, ke ne temas pri plene Esperantigitaj vortoj. Ili estas Hebreaj vortoj, kiuj gastas ene de Esperanta teksto. Tute simile oni skribas ekz. “Waringhien-o”, “Molly’n” k.s., kiam fremda nomo gastas en Esperanta frazo, kun apostrofo aux dividostreko inter la fremda elemento kaj la Esperanta gramatika finajxo.

  • “evolu/i” [...] iompostiome disvolvigxi [...] iompostiomaj [...] iompostioma [...] iompostioma [...]

    Cxe “iom” oni trovas la pli kutiman kaj preferindan skribmanieron “iom-post-ioma”.

  • Aperas “nagari/o” (skribsistemo de sanskrito k.a.). En Krause estas “devanagaro” por la sama skribsistemo. Sxajnas al mi, ke “devanagaro” (aux “devanagara skribo”) estas la normale uzata nomo, sed eble la alternativo de PIV2005 tamen estas pli bona.

Homonime...

  • “decimal/a” Bazita sur la nombro dek: decimala komo, punkto, sistemo. SIN. dekuma. “decimal/o”. Cifero dekstre de decimala komo.

    Estas malfacile vidi, kiel tiu “decimal/o” povas esti derivajxo de “decimal/a”. Ne plibonigus la situacion doni “decimal/o” kiel kapvorton, cxar “decimal/a” same ne estas derivebla el tiu. Al mi sxajnas, ke temas pri du homonimaj radikoj DECIMAL, el kiu unu estas A-karaktera, kaj la alia estas O-karaktera. Tamen ekzistas klara senca kaj etimologia ligo inter la du radikoj DECIMAL, kaj en tiaj okazoj PIV2005 principe cxion prezentas ene de unu artikolo. Mi pensas, ke cxi-okaze tiu principo donas tre malkonvenan rezulton. Oni povas kompari kun “firm/a” kaj “firm/o”, kiujn PIV2005 prezentas kiel du senrilatajn homonimajn radikojn, kvankam en la Fundamento “firm/o” estas prezentita kiel derivajxo de “firm/a”, kaj kvankam estas etimologia rilato inter “firm/a” kaj “firm/o”.

  • “objektiv/o” 1 Lenso [...] 2 Parto de fotografa aparato [...] “objektiv/a” A. Rilata al objektivo. B. Kongrua kun la realeco [...].

    Evidente signifo B de “objektiva” neniel rilatas al la kapvorto “objektiv/o”. Temas klare pri alia homonima radiko, kiu devus aperi aparte (kun A-finajxa kapvorto). Tiu homonima radiko cetere estas oficiala, kaj do devus aperi unue. Estas jam alia radiko “objektiv/o” en PIV2005 (= celo 3). Sume estu do tri homonimaj radikoj OBJEKTIV.

  • “abandon/o” (asekura termino) [...] “asekuri/” (ankaux nure asekura termino) [...] “abandonismo” Psika perturbo [...]

    La kunmetajxo “abandonismo” estas metita sub la pure asekuran terminon “abandono”, sed estas nenia ajn senca rilato inter ili. La vorto “abandonismo” devus esti movita al propra artikolo sub alia kapvorto.

  • “efemer/a” Mallongedauxra [...] “efemer/o” 1 efemerajxo 2 G. (Ephemera) de insektoj [...]

    Se ne ekzistas eca signifo de “efemer/o”, la kapvorto prefere estu “efemer/o”, kaj “efemer/a” derivigxu de tiu. Eventuale estus pli bone prezenti “efemer/o” 2 kiel apartan homoniman kapvorton.

  • “bas/a” Malalta. [...] “bas/o” Plej malalta vira vocxo.

    Se “baso” ne havas ecan signifon, principe identan al tiu de “malalto” (“stato, eco de iu, io malalta”), la radiko ja ne estas A-karaktera, kaj la kapvorto estu O-finajxa. Sed efektive la vortoj “basa” kaj “baso” estas tiom diversaj, ke versxajne estas pli gxuste ilin rigardi kiel du homonimajn radikojn. Tamen estas inter ili evidenta senca aux etimologia rilato, kaj tiam la principoj de PIV2005 diktas, ke ili aperu en la sama artikolo. Mi pensas, ke ankaux cxi-okaze tiu principo donas tre malkonvenan rezulton.

Parte, Verbe, Popole, Familie, Metafizike

Parte...

  • “gramatomo” = molo da atomoj.

    “grammolekulo” = molo da molekuloj.

    “gramatom/o”, “grammolekul/o” (ark., evi) = molo (por respektive atomoj k molekuloj).

    La vorto “grammolekulo” estas kunmeto de “gramo” kaj “molekulo”, kaj aperas ankaux cxe “molekul/o” kun la pli simpla difino “molo”. Tio devus suficxi. Mi ne komprenas, kial gxi aperas ankaux kiel propra kapvorto. La vorto “gramatomo” sxajnas plene analoga, kaj tial devus povi aperi kiel simpla kunmetajxo sub “atom/o”. Konsentite, ke mi ne scias, kiel klarigi la rolon de la radiko GRAM en tiuj du vortoj. Se tio ne eblas, oni devas ambaux vortojn rigardi kiel neanalizeblajn (forigante “grammolekulo” el la artikolo pri “molekul/o”). Sed tiam oni ankaux devas konstati, ke io estas profunde kaj kerne malgxusta pri tiuj vortoj. La duobla “m” de “grammolekulo” apenaux sidas bone, se gxi estas farita el neanalizebla radiko GRAMMOLEKUL. Tiam versxajne necesos elpensi ian plian signifon de “gramo”, surbaze de kiu la kunmetajxoj “gramatomo” kaj “grammolekulo” estos klarigeblaj. En la eldono de 2005 oni kunigis la du strangajn vortojn en unu artikolon. Bedauxrinde tio kauxzis, ke “grammolekulo” nun aperas ekster la alfabeta ordo.

  • “centi/” Pref., uzata antaux unuoj k signifanta «centono» [...] centigrado [...] centigrada (= centezimala).

    La vorto “centigrado” ja estas “centono de grado”, sed la posta “centigrada” estas alispeca, kaj ne kongruas kun la difino de “centi/”. Ne temas tie pri centono de grado, sed pri skalo kun cent gradoj. “Centigrada” do aperu aliloke, versxajne sub propra kapvorto sinonima kun “centezimala”, kaj kun mencio de la preferinda formo “centuma”.

  • “uj/” [...] ‘uj’ estas iufoje uzata, analoge al iuj landnomoj, por signifi la landparton regatan de oficisto, kontraste kun ‘ej’, kiu pli gxuste montras la domon, destinitan al tiu persono: episkopujo k episkopejo, prefektujo k prefektejo, sed la gxenerala uzado preferas la kunmetadon per ‘-land’: duklando, episkoplando. [...]

    Tiu rimarko ne plene kongruas kun la vortoj en PIV2005 mem. Tie ni trovas la jenajn vortojn por landparto regata de oficisto: “duklando”; “grafujo”, “graflando”; “episkopujo”; “regxejo”, “regxlando”; “imamujo”; “emirlando”; “princolando”, “princujo” - iom mikse kaj senorde. Se la gxenerala uzado preferas en tiaj okazoj “-land/” (kiel PIV2005 asertas), devus en cxiu tia okazo aperi kunmeto kun “-land/”. Sume versxajne estus plej bone doni cxiufoje kaj “uj”-formon kaj “land”-formon. Kaj la vorto “regxejo” devus esti indikita kiel evitinda por la signifo “regxolando”. Iom mirigas, ke por tiaj cxi landvortoj PIV2005 tute ne volas apliki la sufikson I, kiun gxi cetere tre volonte uzas por cxiaj ajn teritorioj konkretaj kaj abstraktaj.

  • Aperas la vortoj “dekatlon/o” (dekparta atletika konkurso) kaj “pentatlon/o” (kvinparta), sed mankas la similaj “biatlono” (duparta), kaj “triatlon/o” (triparta) kaj “heptatlono” (sepparta). Eble iam iu elpensos bonan manieron formi tiajn vortojn kiel regulajn kunmetajxojn kun Esperantaj numeraloj, sed tio estas alia rakonto.

  • “tip/o” [...] “tipografo” Specialisto en tipografio 1. “tipografio” 1. Arto de presado per premado sur reliefajn tipojn [...]

    PIV2005 mem tamen sxajnas preferi la pli klaran formon “tipografarto”, kiu aperas ekz. sur p. 37 cxe la vinjeto por “tipografarto kaj libroj”. Tiu prefero sxajnas lauxdinda, sed versxajne oni devus aldoni la kunmetajxon “tipografarto” sub “tip/o”, kaj versxajne loki la difinon de “tipografio” 1 cxe “tipografarto”.

  • “rubrik/o” [...] 3 Titolo en periodajxo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj: fari la teatran, filman sportan, monduman rubrikon en gazeto; [...] tiu cxi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero [...]

    Kiel la ekzemploj montras, “rubriko” 3 ne estas nur tia titolo mem, sed povas ankaux havi la signifon de la enhavo sub tia titolo (iaspeca figura uzo). Oni devus sxangxi la difinon lauxe, aux aldoni plian figuran signifon.

  • “aline/o” Peco de teksto [...] komencigxanta per nova linio k distingata de aliaj alineoj per vertikala spaco, desxovo de la unua linio ks.

    En Germana tipografio tamen tre ofte estas nenia vertikala spaco, desxovo aux alia indiko pri nova alineo, krom tio, ke alineo komencigxas sur nova linio.

  • “fason/o” kaj “fason/i” havas plivastigitajn signifojn. Ne plu temas nur pri la aspekto de vestajxoj. Tio estas konvena kaj lauxas la modernan uzon. PIV2005 tamen enhavas ankaux “dezajn/o” kaj “dezajn/i”, kaj donas al tiuj iom alian signifon (formo kaj aspekto de industrie produktata objekto). Laux mi “fasono” kaj “fasoni” povas kovri ankaux tiujn signifojn. La varianto “dizajno” ne aperas en PIV2005 (gxi sxajnas al mi pli-malpli same ofta kiel “dezajno”).

Verbe...

  • “pag/i” [...] 1 (rigardante la donitajxon kiel objekton): pagi tri frankojn [...] 2 (rigardante la sxuldon aux sxuldofonton kiel objekton): larmoj sxuldon ne pagas [...] “pag/o” [...] 2 Tio, kion oni pagas [...]

    Mankas en la difino de “pago” 2 indiko, ke temas pri “pagas” nur laux signifo 1 de “pagi”, kaj ne laux signifo 2 de “pagi”. (Tiasenca “pago” povas esti ekz. monsumo, kiun oni pagas, sed gxi ne povas esti sxuldo, kiun oni pagas.)

  • “kartav/i” (ntr) Prononci iajn konsonantojn [...], kun grasa rulbruo en la fundo de la gorgxo. [...]

    Tio estas iom aparta uzo de “grasa”, por kiu mi ne povas trovi subtenon sub “gras/o”. Eble cxe signifo 4 de “grasa” povus esti aldonita io, kio pravigas tiun uzon.

  • “galop/i” (pp cxevaloj ks) [...] MANO ambli, pasxi, troti [...]

    Sed nur “ambli” kaj “troti” havas mencion de cxevala irmaniero. Cxe “pasxi” mankas cxio tia. Cxe “troti” anstatauxe menciigxas “promena marsxo”, kio suspektigas, ke “marsxi” (aux eble “promeni”) estas la mankanta speco de cxevalirado. Laux mi PIV2005 devus klare doni “pasxi”, “troti” kaj “galopi” kiel la tri cxefajn irmanierojn de cxevaloj.

  • “koopt/i” (tr) Aldoni kiel novan membron de komitato, komisiono ks per decido de la ekzistantaj membroj. SIN. alelekti [...]

    Tio estas tre speciala signifo, kaj la grava elemento estas tio, ke la jamaj membroj elektas la novajn (tiel funkcias ekz. la elektado de membroj de la Akademio de Esperanto). En la malnova PIV la sinonimo “alelekti” estis difinita tiel, ke vere temis pri sinonimo de “koopti”: “Kompletigi la statutan, konstitucian nombron, elektante mem nova(j)n membro(j)n”. Sed en NPIV tiu difino estas simpligita, kaj la esenca elemento de kooptado malaperis: “elekti nova(j)n membro(j)n, por kompletigi la lauxstatutan aux lauxlegxan nombron” (ne estas indikite, cxu la alelektadon faras la jamaj membroj aux iuj eksteruloj). Se okazis intence tiu forigo de la baza ideo de kooptado el la difino de “alelekti”, tiam oni devas forigi la mencion de “alelekti” cxe “koopti”. Sed se la foriga simpligo cxe “alelekti” okazis neintence (akcidente), tiam anstatauxe la malnova difino de “alelekti” devus esti restarigita.

  • “panik/o” [...] “panik/i” (tr) [...]

    Tiu verbo restas transitiva. Tio apenaux kongruas kun la uzo de la plimulto, kaj sxajnas suficxe nenatura.

  • “emigr/i” (ntr) Elmigri pro politika kauxzo. [...]

    Cxe Krause “emigri” estas nura sinonimo de “elmigri”. Mi forte suspektas, ke la aldonita distingo, “pro politika kauxzo”, estas senbaza. Krome aperas “emigraci/o 1 Emigrado. 2 Emigrintaro”. Versxajne pli gxustus skribi “1 Elmigrado. 2 Elmigrintaro”.

  • “kompens/i”

    Mankas referenco al la simila verbo “rekompenci” (kiu havas trian arkaikan signifon “= kompensi”).

  • “ekspekt/o” Mezvaloro de stokasta variablo.

    Tute forestas la ne malofte uzata verbo “ekspekt/i”. Gxi devus aperi kiel aparta homonima kapvorto (versxajne kun indiko pri evitindeco) kun la difino “= atendi 4” (eble ankaux “atendi 3”).

Popole...

  • “eston/o” [...] Estonio, Estonujo [...] (Talino, 24°46’E, 59°26’N).

    La difino estu simple “[...] Estonio, Estonujo [...] (Talino)”. Cxe aliaj tiaj artikoloj la nomo de la cxefurbo aperas sen indikoj pri latitudo kaj longitudo. Tiaj indikoj anstatauxe aperas nur en la propra artikolo pri la koncerna urbo.

  • “saks/o” [...] Ano de gxermana tribo, kiu logxis [...], k kies parto konkeris Anglion.

    Tio estas tre dubinda uzo de “kies”, kiu sxajnas kontrauxi al la instruoj pri gxusta uzo de “kies” sur p. 552. Devus esti “el kiu” aux “de kiu”, sed versxajne necesus tute revortigi tiun frazon.

  • “fris/o” [...] (marborda regiono de Malalta Malsupra Saksujo).

    Tio devus esti “(marborda regiono de Malsupra Saksio)” laux la nomformo donita cxe “saks/o”, kaj laux la kutimo de PIV2005 uzi nur I-formojn en klarigoj kaj difinoj.

  • “Kornval/o” 1 Regiono en la SU parto de Britio. [...]

    Mankas mencio de la kornvala lingvo.

  • Tute forestas el PIV2005 “Falklandaj Insuloj”, “Falklandoj” kaj “Malvinoj” (tri nomoj de unu sama insularo).

  • “Gronland/o” Insulego [...] logxata precipe de Inuitoj [...]

    Cxi tie NPIV kontraux sia normala kutimo uzas komencan majusklon cxe popolnomo.

Familie...

  • “edz/o” [...] “edzigxo” Lauxlegxa ligo de viro kun virino [...]

    Tute mankas la hodiaux tre ofte uzata kunmeto “geedzigxo”, kiu estas pli logika ol “edzigxo” por la indikita signifo.

  • “infan/o” [...] “terorinfano” Infano, kiu pro siaj senkonsidere malkasxaj babilajxoj farigxas kompromita por la gepatroj.

    Tio malbone kongruas kun la fortega signifo de “teror/o”: “Sisteme k lauxordone uzata krueleco k terurado.” Versxajne necesas cxe “teror/o” aldoni plian, eble figuran, signifon. Cetere sub “teror/o” trovigxas la verbo “terorizi”, sed ne la simpla kaj preferinda verbo “terori”.

  • “bastard/o” Infano naskita ekster lauxlegxa edzigxo.

    Tiu “edzigxo” estu “edzeco” aux prefere “geedzeco”.

  • “incest/o” [...] la malpermeso de incesto estas unu el la plej malnovaj tabuoj en la homa genro. [...]

    Tiu uzo de “genro” estas stranga, kaj sxajnas tute ne kongrui kun iu el la signifoj donitaj cxe “genr/o”. Aux mankas tria komunlingva signifo cxe “genro”, aux la ekzemplo cxe incesto estu reverkita (eble “...de la homaro”).

Metafizike...

  • “meta/” Pref. montranta ion, kiu entutigas aux transpasas la koncernan objekton aux sciencon: metafiziko, metalingvo [...].

    “fizik/o”. [...] “metafiziko”. Parto de la filozofio pri la unuaj kauxzoj kaj principoj de cxio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.

    Unue cxe “meta/” la vorto “kiu” estu “kio”. Sed pli gravas, ke la vorto “metafiziko” ne vere konsistas el “fiziko” kaj la prefikso “meta/” tia kiel PIV2005 gxin difinas. Origine “metafiziko” nomis la ideojn pritraktatajn de Aristotelo en tekstoj, kiun redaktantoj metis post la fizikaj libroj de Aristotelo = “ta meta´ ta physika´ (bibli´a)”. La ideo do ne estis, ke temas pri scienco, kiu entutigas aux transpasas fizikon. La vorto “metafiziko” devus anstatauxe aperi kiel aparta kapvorto “metafizik/o”.

  • “ghett/o” = geto.

    Laux mi la vorto “ghetto” (Zamenhofa) devus aperi kursive sen suprenstreko antaux la fina “o” (same kiel ekz. “Ginevra” sur la sekva pagxo). Laux mi “ghetto” neniam estis intencita kiel efektiva Esperanta vorto kun vera O-finajxo, sed kiel momente gastanta fremda vorto (kiu hazarde finigxas per “o”). Duoblajn T-ojn Zamenhof ja uzis kelkfoje en veraj Esperantaj vortoj, sed la komenca “gh” laux mi estas tiom fremda, ke tio devas esti indiko, ke Zamenhof uzis “ghetto” nur kiel fremdan gastvorton. Laux mia scio li uzis tiun vorton nur unu fojon, kaj neniam gxin metis en vortaron. Oni povas kompari kun la vorto “sennora”, kiu aperis en la malnova PIV, sed kiu malaperis kiel kapvorto el PIV2005 (gxi tamen aperas en ekzemplo sub “kavalir/o” 4). Ankaux “sennora” estis tia gasta fremdvorto (arkaika skribo de Hispana vorto), kiam gxi aperis unu solan fojon en la libro “La Rabeno de Bahxarahx”.

  • Cxe “instituci/o” aperas kaj steleto por Fundamenteco, kaj la cifero 1 por la 1-a Oficiala Aldono. Ambaux indikoj estas pravaj, sed laux p. 34 NPIV en tiaj okazoj montras nur la Fundamentecon. La cifero 1 do estu anstatauxigita per simpla suprenstreko.

  • “fluid/o” [...] “fluidajxo” (ark.) = likvo.

    Estas prave, ke oni prefere uzu “likvo”, sed mi dubas, ke “fluidajxo” jam arkaikigxis. Interreta sercxo donis ne malmulte da trafoj de la vorto “fluidajxo”. Indikoj pri arkaikeco ne estu uzataj nur por malkuragxigi la uzon de nepreferinda termino. Arkaikaj estas nur vortoj, kiujn oni efektive ne plu uzas.

  • “vetur/i” [...] “nagxveturilo” Boato.

    La vorto “nagxveturilo” estas plene arkaikigxinta, kaj devus esti markita per “(ark.)”.

  • “brontosauxr/o” (ark.) Apatosauxro.

    La indiko pri arkaikeco estas cxi tie iom problema. La vorto “brontosauxro” iasence estas arkaika, kiel scienca termino, sed kiel komunuza nomo (nesciencistoj suficxe ofte uzas tiajn cxi nomojn) “brontosauxro” ne malaperis el uzado. Simila okazo estas “regn/o” kiel “unu el la tri gxeneralaj fakoj de la naturo”. Tie aperas simbolo por “komunuza senco”, sed ankaux indiko pri arkaikeco. Sed mi pensas, ke tiu esprimo kun tiu signifo estas arkaika nur kiel faka termino, dum gxuste en la komuna uzo, gxi ne estas arkaika.

  • “domagx/o” [...] “domagx/i” 1 Timi bedauxrindajxon [...] 2 Timi malutili [...]

    Mankas la tria signifo donita en Plena Vortaro: “difekti”. Gxi devus esti aldonita, kun indiko pri evitindeco (same kiel en Plena Vortaro), sed eble la difino “damagxi” estas pli tauxga ol “difekti”. Eble ankaux indiko pri arkaikeco estus gxusta.

  • “bodi/o” Mensa stato de perfekta mondkompreno sama kun tiu de Budho.

    Tiu “sama kun tiu de Budho” (aux “sama kun Budho” en la eldono de 2002) estas stranga kaj apenaux komprenebla. Cxu oni celas “de tia (sama) perfekta mondkompreno, kiun havis Budho”?

  • “katolik/o” [...] “malnovkatoliko”. Ano de katolika religio, kiu ne agnoskas la neerarivecon de la papo. [...]

    Tiu “neerariveco” estas tro nekutima kaj malfacila en klariga difino. Anstatauxe devus esti uzata tiu pli normala esprimo, kiun ni trovas sub “katedr/o”: “elkatedre. [...] kun papa neeraripovo.” Do: “[...] kiu ne agnoskas la neeraripovon de la papo”.

  • “Antikrist/o” La granda kontrauxajxo al Kristo laux Apokalipso [...]

    En PIV2005 la prefikso “anti/” (“opozicie al”, “malamike al”) estas cetere vaste kaj libere uzata. Mi tial ne komprenas, kial “Antikrist/o” aperas kiel aparta radiko, kaj ne estas prezentata kiel “Krist/o” kun la prefikso “anti/”. Almenaux devus esti cxe “Krist/o” ia mencio de la kunmetajxo/vorto “Antikristo”.

  • “fek/o”. Ekskremento, eligita el la anuso. [...] “fekajxo”. Amaso da fekoj, precipe bestaj.

    “ekskrement/o” [...] 2 (plejofte) Fekajxo [...]

    “merd/o”. 1 Fekajxo. 2 (f) Malbonegajxo. “merdi” (ntr) Feki [...]

    Cxe “ekskremento” la vorto “fekajxo” do estu simple “feko”. Mi ne certas, cxu cxe “merdo” la difino “fekajxo” estas gxusta. Cxu oni efektive celas, ke “merdo” ne egalas al simpla “feko”, sed signifas “amaso da fekoj”?

  • “epizooti/o” Epidemia malsano de animaloj [...]

    La vorto “animalo” estas tegmenta termino por bestoj kaj homoj. Laux mia scio oni uzas “epidemio”, kiam temas pri homoj, kaj “epizootio”, kiam temas pri bestoj. Se mi pravas pri tio, estu do: “Epidemia malsano de bestoj [...]”.

  • “kontribuci/o”. Sumo pagata de venkita popolo al la venkinto, kiel repago por la difektigxoj k militaj elspezoj [...]

    “reparaci/o” [...] 2 Liverado de monsumoj aux de materialoj, kiun trudas venkinta sxtato al la venkita kompense por la damagxoj suferitaj dum milito [...]

    Tiuj du vortoj havas timige similajn signifojn. Mi scivolemas, cxu intence la unua estas baze “sumo (pagata)”, dum la dua baze estas “liverado (de monsumoj)”? Aux cxu tio estas nura akcidento en la difinverkado? Cxiuokaze devus esti referenco cxe cxiu el ili al la alia.

  • “komtang/o” Koredevena buljono el bovoostoj [...]

    La stranga formo “bovoostoj” prefere estu la normala “bovostoj”.

  • “koment/i” [...] 2 (evi) = komentarii [...]

    Tio estu “2 (evi) = komentarii 1 [...]”.

  • “komentari/i” [...] 2 = komenti [...]

    Tio estu “2 = komenti 1 [...]”.

Religie, Nomepitete, Parolglate, Prepozicie, Suspektinde, Apreze kaj despere

Religie...

  • “muzulmano”. Islamano. “Muzulmano” (evi) Ano de gento kun islamaj tradicioj [...]

    Mi ne komprenas, kial tiu dua signifo de “muzulmano” havas komencan majusklon. PIV2005 normale skribas tiajn popolnomojn minuskle. La artikolo devus teksti jene: “muzulmano (evi) 1. Islamano. 2. Ano de gento kun islamaj tradicioj [...].” Ambaux uzoj de “muzulmano” (kaj efektive la vorto mem) estas evitindaj.

  • “Mahomet/o” [...] RIM. La formo ‘Mohamedo’ estas preferinda. [...]

    “Mohamed/o”. Araba vira nomo, i.a. de la profeto de Alaho (tradicie nomata Mahometo).

    PIV2005 opinias (suficxe prave), ke “Mohamedo” estas la preferinda formo, sed kial gxi do ne mem uzas tiun formon, ekz. cxe “Islam/o” kaj “Koran/o”? Cetere la esprimo “la profeto de Alaho” prefere estu “la profeto de Dio laux Islamo” aux (versxajne plej bone) “la fondinto de Islamo”.

  • “Islam/o” [...] “islamismo” [...] 2 Politika misuzado de Islamo.

    “Islamismo” ne estas lauxdifine io misa. Pli bone estus doni neuxtralan difinon, ekz. “politika sistemo bazita sur Islamo”.

  • “hinajan/o” (pj; evi) Teravado.

    Mi neniel estas spertulo pri budhismo, sed post iom da esplorado mi alvenis al la konkludo, ke la artikolo pri “hinajan/o” bezonas korektadon (kaj aldonon de vinjeto por la fako budhismo). La esprimo “hinajano” efektive estis origine kreita kiel malsxata/pejorativa (pj) esprimo, sed nuntempe gxi estas (ankaux) tute neuxtrala faka termino por unu grupo de budhismaj skoloj, kaj estas oftege uzata sen cxia ajn malsxata nuanco. Krome ne estas gxuste diri, ke “hinajano” egalas al “teravado”. Teravado estas budhisma skolo tre parenca al la hinajanaj skoloj (cxiuj jam formortintaj), sed oni prefere ne nomu tiun skolon “hinajana” aux “hinajano”. Tiurilate PIV2005 do tamen iom pravas: Estas evitinde uzi la vorton “hinajano”, se oni celas teravadon. Mi plu esploris iom, kaj ellaboris la jenan korektitan artikoltekston: “hinajan/o [BUDHISMO] 1 (origine pj) Gxenerala nomo por la Hindiaj ne-mahajanaj skoloj de budhismo (nun formortintaj); «malnova budhismo». SIN. Malgranda Vehiklo. [MANO] mahajano. 2 (evi) = Teravado.” Ankaux la artikoloj pri “mahajan/o” kaj “teravado” povas profiti de ioma polurado (parte por harmonii kun la proponita nova difino de “hinajan/o”. Do jen miaj proponoj: “mahajan/o [BUDHISMO] Gxenerala nomo por tiuj budhismaj skoloj, kiuj inkluzivas la ideon de bodisatvoj, kaj kiuj trovigxas precipe en Cxinio, Japanio kaj Koreio; «norda budhismo». SIN. Granda Vehiklo. [MANO] hinajano, teravado.”; “teravad/o [BUDHISMO] Unu el la grandaj budhismaj skoloj, bazita sur la palia tripitako, k disvastigxinta precipe en Srilanko k SE Azio, parenca al la hinajanaj skoloj, kaj iafoje ecx interkonfuzata kun ili; «suda budhismo». [MANO] mahajano, hinajano.” Fine restas iom da cerbumando pri uskloj: Ial “hinajano” kaj “mahajano” aperas kun komencaj minuskloj, sed “Malgranda Vehiklo” kaj “Granda Vehiklo” kun komencaj majuskloj. Efektive temas pri paroj da sinonimoj, kaj la majusklado devus esti egala, cxu ne? Efektive en la artikolo pri “vehikl/o” skribigxas “Hinajano” kaj “Mahajano” majuskle. Iel tio devus esti harmoniigita. En la cxi-antauxe proponitaj tekstoj mi lasis la vorton “Vehiklo” laux PIV2005, sed efektive mi preferus, se PIV2005 uzus “Veturilo”.

  • “ta/o” “Ta/o” [...] “taoismo”, “taoisto”

    Tiuj kunmetajxoj havas strangan O-ligfinajxojn antaux sufikso. Tio ne estas gxusta. Se oni volas, ke la vortoj “taoismo” kaj “taoisto” estu efektivaj kunmetajxoj kun la sufiksoj “-ism/” kaj “-ist/”, oni devas registri la kapvorton “tao/o”. Se oni nepre volas “tao”, “taoismo” kaj “taoisto”, tiam oni devas registri tri artikolojn por tri malsamaj radikoj. Tute alia elturnigxo estas elekti la formon “tauxo” (aux “dauxo”), el kiu regule formigxus “tauxismo” kaj “tauxisto” (aux “dauxismo”, “dauxisto”).

  • “Damask/o” [...] trovi sian vojon al Damasko (proverbo el «Agoj» 9: konvertigxi al io, kio transformas niajn ideojn) [...]

    La parenteza indiko “proverbo el «Agoj» 9” devus signifi, ke tiu proverbo trovigxas en la Biblio, en la 9-a cxapitro de «Agoj», sed tie nur trovigxas rakonto, sur kiu estas bazita la proverbo. Cetere nenie en PIV2005 estas klarigo pri la signifo de la fontindiko “«Agoj» 9”. La parentezo devus teksti proksimume jene: “(proverbo bazita sur rakonto en la Nova Testamento, «La Agoj de la Apostoloj», cxapitro 9: konvertigxi [...]”. Se tio estas tro longa, oni devas enkonduki sistemon de mallongigoj por tiaj Bibliaj referencoj.

  • “dervisx/o” Vaganta monahxo: turnigxanta dervisxo (sercxanta la ekstazon per tia danco).

    Estas iom malfacile kompreni, ke “tia” referencas al “turnigxanta”. Pli bone oni skribu rekte, pri kia danco temas. Bedauxrinde “turnigxanta danco” estas gramatike dubinda. Eble “turnodanco”.

  • “fantom/o” [...] “lupfantomo” Sorcxisto, kiun oni kredis kapabla aliformigxi en lupon.

    Tiu difino estis jam en la malnova PIV. Gxi estas al mi tre stranga. Por mi “lupfantomo” estas “(en popola kredo) homo, kiu iafoje (kontrauxvole) transformigxas en lupon”. Cetere aldonindas la sinonimoj “likantropo”, “homlupo” kaj “luphomo”.

Nomepitete...

  • “brasik/o” [...] “Cxinia brasiko” [...] “Italia brasiko” [...]

    Tie, kaj ankaux en multaj aliaj okazoj (vidu ekz. cxe “lotus/o”), PIV2005 preferas A-vortojn bazitajn sur regnonomoj anstataux la normalaj kaj klasikaj A-vortoj subaze de popolnomoj (“Cxina”, “Itala”). Certe oni povas je bezono uzi tiajn A-formojn kiel “Cxinia”, “Italia”, “Sveduja”, “Japanuja”, “Pollanda” k.s., anstataux la kutimaj “Cxina”, “Itala”, “Sveda”, “Japana” kaj “Pola”, se oni volas tre klare indiki, ke temas pri io rilata al la lando, ne al la popolo, kaj mi plene komprenas, se PIV2005 volas tion fari en klarigoj kaj difinoj. Sed nun temas pri derivajxoj/terminoj prezentataj grase ene de artikoloj. Tio estas alia afero. Normale oni ja ne parolas pri “Cxinia brasiko”, nek pri “Italia brasiko”, sed pri “Cxina brasiko”, “Itala brasiko” kaj simile cxe pli-malpli cxiuj tiaj terminoj. Kiam PIV2005 donas anstatauxe “Cxinia brasiko” k.s., plene prisilentante la normale uzatajn formojn, gxi do proponas sxangxon de la kutima uzado, kaj tio laux mi ne estas akceptebla. Se temus pri klare eraraj formoj, mi povus kompreni, sed tiel ja ne estas. Neniel estas eraro uzi “Cxina” por “rilata al Cxinujo”. Tio estas tute normala kaj regula afero en nia lingvo. Aliflanke, kaj tute strange, en la artikoloj pri “cxin/o”, “ital/o” kaj aliaj tiaj popolvortoj, PIV2005 gxenerale tute ne mencias tiajn A-formojn (“Cxinia”, “Italia”...), sed nur la kutimajn simplajn formojn (“cxina”, “itala”...). Nur (sxajne) cxe “norveg/o” kaj “normand/o” ial aperas ambaux A-formoj: “norvega” kaj “Norvegia”; “normanda” kaj “Normandia” (sed tamen iom fusxe, cxar en ambaux okazoj ambaux formoj ricevis la saman signifon: “rilata al normandoj aux Normandio” kaj “rilata al la norvegoj aux Norvegio” respektive). La afero cetere neniel estas konsekvence farita: Cxe “Gujan/o” ni trovas “Franca Gujano” (ne “Francia”) tamen difinitan kiel “Francia departemento [...]”; cxe “kore/o” ni trovas “la Japana Maro” (ne “Japania”); “juano” kaj “forinto” estas respektive “Cxinia” kaj “Hungaria” monunuoj, kaj “pfenig/o” estas “centono de Germania marko”, sed cxe “gros/o” ni legas pri “auxstra sxilingo” kaj “germana marko”. Cxe “Irlando” ni legas pri “la Britia insularo”, dum cxe “brit/o” aperas “la Britaj Insuloj”. “Kalezo” kaj “Kijlo” estas respektive “Francia” kaj “Nord-Germania” havenurboj, dum “Kadizo” kaj “Jokohamo” estas respektive “Hispana” kaj “Japana” havenurboj.

  • “svahil/a” Nomepiteto de lingvo [...]

    Tiaj A-vortoj difinitaj kiel “nomepiteto tia kaj tia”, kun nenia O-formo, estas gxenerale tre suspektinda vortkategorio. Por pluraj tiaj vortoj PIV2005 lauxdinde aldonis la mankantan O-vorton (ekz. “Bering/o”, “Botni/o” kaj “Kohx/o”), tiel donante stabilan bazon por la respektivaj nomepitetaj A-formoj. Efektive la nomo “swahili” ne estas nur nomo de lingvo, sed ankaux de popolo. La vorto “svahil/o” (kiu estu kapvorto) do estu difinita kiel “ano de tiu orient-Afrika popolo, kies genta lingvo estas la svahila”. La Svahila ja ne estas nur “vehikla lingvo” (interlingvo), sed ankaux genta, denaska, lingvo de la Svahiloj. Tiel la lingvonomo “la Svahila” farigxas tute kutima A-finajxa lingvonomo.

  • “pali/a”. “Kvalifikanta prakritan lingvon, en kiu estas skribitaj la kanonaj libroj de suda budhismo”.

    La radiko PRAKRIT tamen aperas kun O-finajxa kapvorto, “prakrit/o”: “iu ajn el la komunlingvaj dialektoj iam uzataj en centra kaj norda Hindio kaj parencaj kun la sanskrito”. Kaj same aperas la lingvo “sanskrit/o”: “La antikva sankta lingvo de norda Hindio [...]”. Efektive estus plej bone tiel trakti ankaux la palian lingvon. Do: “pali/o. Lingvo prakrita, en kiu estas skribitaj [...].” Mi trovas tute stranga la esprimon “la sanskrito”. Laux mi “sanskrito” (same kiel “latino”, “urduo” k.s.) estas cxiam uzata kiel propra nomo, do sen artikolo, kiam gxi havas O-finajxon.

  • “Bass/a” Nomepiteto de la markolo inter Auxstralio k Tasmanio.

    Cxi tie PIV2005 forgesis aldoni la mankantan O-formon, kiu donas bazon por la nomepiteto. La Bassa Markolo efektive ricevis sian nomon de la esploristo George Bass, kaj sekve la kapvorto estu “Bass/o” (la Esperanta nomo de tiu esploristo), kaj la vorto “Bass/a” aperu kiel derivajxo de tiu.

  • “Brajt/a” Nomepiteto de malsano, kronika nefrito.

    Ankaux cxi tie NPIV forgesis aldoni la mankantan O-formon, kiu donas bazon por la nomepiteto. Efektive la koncerna malsano estas nomita laux la Brita kuracisto Richard Bright. La kapvorto do estu “Brajt/o” (la Esperanta nomo de tiu kuracisto), kaj la nomepiteto “brajt/a” estu derivajxo de tiu.

  • “Fero/a” Nomepiteto de insularo, norde de Skotlando [...] Feroio. Lando auxtonoma [...]

    Ankaux cxi tie mankas la bezonata O-forma bazo por la nomepiteto. La Ferolingva nomo “Føroyar” signifas “Sxafinsuloj”, kaj la baza vorto estu do “Fero/o” (unu el tiuj insuloj), el kiu la A-formo “Feroa”/“feroa” derivigxas (ekz. “la Feroa lingvo”). La insularo farigxas “Ferooj” (aux “Feroaj Insuloj”), kaj la lando prefere nomigxu simple “Ferooj”, sen superflua I-sufikso (analoge al ekz. “Salomonoj” en PIV2005).

  • “daltonism/o” Anomalio en la perceptado de la koloroj [...]

    Tiu anomalio efektive estas nomata laux la Brita fizikisto John Dalton. Pli bone estus do enkonduki kapvorton “Dalton/o” (la Esperanta nomo de tiu fizikisto), kaj doni “daltonismo” kiel derivajxon per la sufikso “ism/”.

  • “Nov-Hampsxir/o” Unu el la sxtatoj de Usono [...]

    Mankas simpla “Hampsxir/o”, kaj tiel NOV-HAMPSXIR aperas kvazaux aparta radiko, dum gxi efektive estas kunmetajxo de “nov/” kaj “Hampsxiro”. Efektive Nov-Hampsxiro estas nomita laux la Angla graflando “Hampshire”. Sekve oni devus aldoni “Hampsxir/o” kiel Esperantan nomon de tiu graflando. Simila okazo estas “Sankta-Kito” (gxusta estas la skribo “Sankta Kito”). En PIV2005 ja trovigxas “Kit/o” (la cxefurbo de Ekvadoro), sed “Sankta Kito” tute ne rilatas al tiu Kito, sed al la nomo “Kito”: varianto de “Kristoforo”. Se oni ne volas enkonduki duan kapvorton “Kit/o”, oni povus la aferon solvi per sxangxo al “Sankta Kristoforo”. Efektive la nomformon “Sankta Kito” por la koncerna insulo mi ne renkontis antauxe en Esperanto. PIV2005 ankaux povus simple akcepti la nomon rekomendatan de la Akademio de Esperanto, “Sent-Kristofo” (sed tiam necesus sxangxi ankaux kelkajn aliajn analogajn nomojn).

  • “Kuk-Insularo”. Oceania insularo [...]

    Mankas la nomo de la esploristo James Cook, “Kuk/o”, kiu mapis tiun insularon, kaj laux kiu gxi estas nomita.

  • “Saud-Arabio”. Regno (regxolando) en la Arabia duoninsulo (Riado),

    Mankas klarigo, kio estas “Saud/”. Oni devus aldoni la kapvorton “Saud/o” (la nomo de la regxa familio de Saud-Arabio).

Parolglate...

  • “vat/o” (elektra unuo) estas nun la preferata formo. Tre bone. La misformo “vatt/o” nur resendas al “vat/o”. La same misa “uxato” estas difinita per “vato” (tie versxajne devus esti egalsigno por montri preferatan formon). Cxe “vat/o” (unuo) menciigxas “uxato” kiel sinonimo, sed ial ne “vatto”.

  • “matcx/o” Sportludo aux sporta kunkurso, formale arangxita inter du atletoj aux du teamoj.

    “macx/o” Matcxo.

    Mankas cxe “matcx/o” mencio de la sinonimo “macx/o”. La prefero de la malfacile elparolebla formo “matcxo” kontrastas kun la prefero de la simpla formo “vat/o” super la malfacile elparolebla formo “vatt/o” (preferata en la malnova PIV), kaj kun la prefero de “bugxet/o” super “budgxeto”. Mi ne scias, cxu la uzateco estis la gvida linio. Supozeble “matcxo” pli oftas ol “macxo”, sed aliflanke “vatto” versxajne (kaj bedauxrinde) pli oftas ol “vato”.

  • “vendet/o” En tradiciaj moroj de Korsiko, vengxo pri ofendo aux murdo [...]

    En la malnova PIV aperis anstatauxe “vendett/o”. La simpligita “vendeto” estas bonvena plibonigo. Sed denove tio kontrastas al “matcxo” preferata super “macxo”.

  • “nett/e”. Nete 3, pp pezo.

    Bedauxrinde tute mankas “net/e”. Ekzistas nur “net/a” (kies 3-a signifo estas “rigardata sen ia kromajxo [...]”). Cxe “brutt/e” ni legas “= malnete 3”, sed ankaux “malnete” mankas en PIV2005. En la malnova PIV “brutt/e” havis propran difinon: “Kuntare”. La sxangxo en PIV2005 estas interpretebla kiel prefero de “neta”/“nete” kaj “malneta”/“malnete” super la malfacile elparoleblaj “netta”/“nette” kaj “brutta”/“brutte”. Tio estas tre bona.

  • Cxe la dua kapvorto “picx/o” ni legas la simplan kaj trafan difinon “tonalto”. En la malnova PIV la difino aperis anstatauxe cxe la malfacile elparolebla “pitcx/o”, kaj estis multe pli komplika. Nun cxe “pitcx/o” aperas nur “= picxo”. Tre bone, sed tio denove konstrastas kun la prefero de “matcxo” super “macxo”. Efektive el “pitcxo” kaj “picxo” oni vere preferu nek la unuan, nek la duan, sed la trian, “tonalto”, kiu estas la plej klara, kaj kiu donas iom malpli da embaraso ol la tikla vorto “picxo”.

    Kion PIV2005 mem vere preferas, estas tamen iom malklare, cxar la vorto “tonalto” aperas en du lokoj: Cxe “alt/a” ni trovas “tonalto” kun difino: “Referenca sonalto de tono, gamo, instrumento aux vocxo” (kaj estas mencio de la sinonimo “picxo”); Cxe “ton/o” ni denove trovas “tonalto”, sed tiam kun nura referenco al “picxo” (de kie oni estas resendata al “tonalto” - espereble la leganto ekhavas la ideon sercxi gxin sub “alt/a” cxi-foje). Cxio cxi povus profiti de ioma ordigo, kaj krome la difino de “tonalto” devus esti sxangxita al la pli simpla “vibrofrekvenco de tono” (la parolo pri “referenca” en la nuna difino sxajnas al mi tute senbaza).

  • “Brahm/o” (kosma unuecprincipo), “Brahma/o” (la krea eternulo), “Brahmo/o” “brahmo/o” (monoteista ano de bengala movado)

    Tiuj tri vortoj estas fonetike tre strangaj en Esperanto. Normale oni ne tiel uzas la fonemon “h” antauxkonsonante. Mi efektive konas neniun similan Esperantan vorton. Krome oni povas iom miri pri la komenca majusklo de “Brahmoo”. Gxi ne sxajnas esti propra nomo. Laux mi oni anstatauxe uzu “Bramo” (homonima kun “bramo” = certa fisxo, kaj “bramo” = certa sxipa rigajxo), “Bramao” kaj “bramoo”. La bezono de fremdegaj formoj kun antauxkonsonantaj “h”-oj estas laux mi nula.

Prepozicie...

  • “cxe” I - Prep. esprimanta la gxeneralan ideon de senpera tusxeco [...]

    La ideo pri “senpera tusxeco” restas de la malnova PIV. Simpla trarigardo de la ekzemploj donitaj en PIV2005 mem tuj montras, ke “cxe” ne esprimas ian ideon pri tusxeco. Efektive “cxe” nur montras pozicion tre proksiman. (En PMEG trovigxas pli detalaj klarigoj pri “cxe”).

  • “cis”. I - Prep. montranta lokon kusxantan pli proksime, ol la objekto, kiu estas komplemento de tiu prep. (malo de ‘trans’) [...]

    Oni povas anstatauxigi tiun longan kaj malfacile kompreneblan difinon per simpla “Prep. cxi-flanke de, maltrans”.

  • “trans” [...] RIM. [...] ‘trans’ (movo sur la alia flanko de spaco aux ebeno) [...]

    Tiu klariga difino de “trans” ne estas gxusta. “trans” estas aux “pozicio sur la alia flanko de io”, aux “movo al la alia flanko de io”, sed apenaux iam “movo sur la alia flanko de io”.

Suspektinde...

  • “narkotik/a” = narkota.

    Tio estas drasta sxangxo kompare kun la malnova PIV, en kiu estis “narkotik/o. Narkotajxo” kun la ekzemploj “kloroformo estas narkotiko” kaj “polica brigado de la narkotikoj”. Sed efektive PIV2005 nur aligxis al la nacilingvaj tradukoj de la radiko NARKOTIK en la 1-a Oficiala Aldono. Anstataux la eksa “narkotiko” PIV2005 aldonis cxe “drog/o” la novan duan signifon “Substanco stimula aux stuporiga, kiu povas kauxzi psikan k korpan dependecon (ekz-e kafo, tabako, alkoholo, kokaino k.a.)”. Tio estas versxajne bonvena, kaj espereble finos la debaton pri la plej bona maniero esprimi tiun ideon. La Suplemento de la malnova PIV provis por (pli-malpli) tiu signifo la vorton “toksiko”, sen granda sukceso. Tiu vorto tute ne aperas en PIV2005. Tamen oni povas iomete dubi pri la mencio de “kafo”, “tabako” kaj “alkoholo” en la listo de drogoj. Sxajnas al mi, ke la plej grava uzo de “drogo” estas iom pli malvasta, inkluzivante nur fortajn drogojn kiel kokaino, heroino, LSD k.s. Ekzistas ankaux pli vasta uzo, kiu inkluzivas ecx kafon kaj teon. La preciza senco tre varias, kaj ofte dependas de la legxoj kontraux drogoj en diversaj landoj. Eventuale oni devus aldoni ankaux figuran uzon, en kiu televido, hazardludo kaj ecx Esperanto povas nomigxi drogoj.

  • “baksxisx/o” (f) (fm) Sxmirmono.

    Tio estas tre stranga. La interkrampa “f” montras, ke temas pri figura senco. Cxu do la vorto “baksxisxo” havas nur figuran uzon? Nenian propran nefiguran sencon? En la malnova PIV tekstis “Trinkmono (en la orientaj landoj)” sen indiko pri figura uzo. En mia Germana vortaro la vorto “Bakschisch” estas difinita kiel “malgranda donaco, almozo, trinkmono, sxmirmono”. Versxajne tia difino estus pli gxusta.

  • “en/o” Monunuo de Japanio.

    “jen/o” = eno.

    NPIV do prave preferas “eno”. Sed kial ni do trovas sur p. 1260 en listo de mallongigoj la jenon: “jen. jeno (monunuo)”? Mi krome malfacile imagas, ke iu vere uzas la mallongigon “jen.”, kiu estas apenaux pli mallonga ol la plena formo “jeno”.

  • Sur p. 1255 estas tabelo de kladogeneza arbo de la metazooj. Tie el la cx. 70 nomoj 18 aperas en ne-Esperanta (Latina) formo. Tion mi trovas ege stranga. Cxu vere ne eblis por tiuj 18 nomoj trovi Esperantigitan formon? Same sur p. 1254 estas tia arbo por la protozooj, kaj tie estas kelkaj pliaj ne-Esperantigitaj Latinajxoj.

  • “argument/i” [...] “argument/o” [...] argumento «ad hominem» (per kiu oni profitas de la aparta persona karaktero aux situacio de la oponanto)

    Mankas tamen Esperantlingva esprimo por “«ad hominem»”. Tio restas de la malnova PIV. En Esperanto oni gxenerale evitas, kaj evitu, tiajn elitismajn Latinajxojn.

  • “forges/i” (tr) 1 Ne plu memori pri; ne plu konservi memoron pri [...]

    Tiu difino (heredita de la malnova PIV, kiu siavice gxin heredis de Plena Vortaro) estas rekte erara, kaj ne kongruas kun la postaj ekzemploj. “forges/i” ja ne montras dauxran staton de nememorado, sed transiron inter memorado kaj nememorado. Oni diras “mi forgesis vian nomon”, kiam oni ies nomon ne plu memoras. Laux la difino en NPIV oni devus diri anstatauxe “mi forgesas vian nomon” (= mi ne plu memoras pri via nomo; mi ne plu konservas memoron pri via nomo). Sed tiel oni ne uzas, kaj tiel oni nepre ne uzu la verbon “forgesi”. Gxusta difino estus ekz. “perdi el la memoro, cxesi memori”.

  • “gamb/o” Tuto de la malsupra membro de homo. [...]

    En la malnova PIV “gambo” estis ankaux “posta membro de besto”. Cxu oni vere intencas, ke “gambo” estu rezervita por homoj sole kaj nure? Cxu oni ne bezonas simile distingi la du sencojn de “kruro”, kiam oni parolas pri bestoj? Kaj kio pri simioj, kiuj same kiel homoj havas brakojn? Cxu iliaj malsupraj membroj estu cxiam nur kruroj? Mi mem preferas uzi cxiam nur “kruro”, sed mi pensas, ke tiuj, kiuj sentas bezonon de la vorto “gambo”, devus senti tiun bezonon ankaux rilate al bestoj, kaj precipe rilate al simioj.

  • “ge-” [...] RIM. Ofte en tiu lasta signifo, la pref. estas [...] malpli gxentila, en la alparolo, ol la duobla nomado («sinjorinoj k sinjoroj»). [...]

    PIV2005, same kiel la malnova PIV, do volas aserti, ke alparolo per “Gesinjoroj!” estas iel negxentila. De kio oni cxerpis tiun fantaziajxon?

  • “ter/o” [...] “Tero” 1 Planedo, la tria ekde Suno [...] cxirkaux kiu rivoluas Luno. [...]

    “Lun/o” Natura satelito de Tero [...]

    “Sun/o” La astro, stelo, cxirkaux kiu orbitas Tero [...]

    Cxi tie frapas nekutima uzo de “Tero”, “Luno” kaj “Suno” plene propranome sen “la”. Normale oni diras tamen “la Tero”, “la Luno” kaj “la Suno” (aux “la tero”, “la luno”, “la suno”). Cxe vortoj, kiuj baze ne estas propraj nomoj, oni pli-malpli regule uzadas “la” ankaux kiam ili uzigxas propranome. Tio neniel estas erara, sed baza principo en nia lingvo. Tia estas la normala uzo ankaux en PIV2005 (“la Akademio”, “la Fundamento” kaj multaj aliaj ekzemploj). “Lun/o” kaj “Sun/o” estas prezentataj kiel baze propranomaj en PIV2005, sed tio ne kongruas kun la normala uzo, en kiu ili aperas tute same kiel “la Tero” kune kun difina artikolo. Sxajnas al mi, ke tia sen-“la”-a uzo estas apartajxo de tiu, kiu verkis la astronomiajn artikolojn. Prefere oni reverku tiujn tekstojn en pli normala stilo. Krome oni povas demandi sin, kial Luno rivoluas cxirkaux Tero, dum Tero orbitas cxirkaux Suno. Al mi sxajnas, ke estu “orbitas” en ambaux okazoj, aux - ecx pli bone - simple “rondiras”.

  • “korekt/a” en la signifo “lauxregula, gxusta” estas ankoraux markita kiel evitinda. Pli trafa difino estus “senerara, lauxregula”. Oni suficxe zorge elsarkis cxiujn okazojn de tiaj “korekta” kaj “korekte” el la teksto de PIV2005 mem (en la malnova PIV abundis tia uzo de “korekta”), sed tamen restas unu tia okazo: sur p. 5, en citajxo de Grosjean-Maupin (unu el la personoj, al kiuj PIV2005 estas dedicxita!). Tio estas frapa ilustro de la vivanteco de tiaj “korekta” kaj “korekte”. PIV2005 tion ne provas kasxi, cxar oni aldonis du Zamenhofajn ekzemplojn. Oni estus povinta aldoni dekojn da pliaj ekzemploj sub la plumoj de longa vico de elstaraj Esperantistoj. Aliaj tute similaj A-vortoj, kiel “komplika”, “fiksa”, “falsa”, “suspekta” k.a., ial tute ne estas markitaj kiel evitindaj.

  • “klav/o” [...] “klav/i” (tr) Kunmeti telefonnumeron per klavaro. [...]

    Tio estas troege malvasta difino. Certe oni uzas “klavi” por multaj aliaj agoj plenumataj pere de klavpremado.

  • “dauxr/i” [...] “dauxrigi” [...] 3 (+ inf.) (evi) Plue -i [...] RIM, 2 Z. deklaris tiun lastan uzon ne bona. [...]

    Jes, tiel Zamenhof deklaris en Lingva Respondo, sed la rezonado en tiu Lingva Respondo estas erara kaj malprava. Sekve nek Zamenhof mem, nek multaj aliaj, tiun deklaron obeis, kaj sekve tia uzo de “dauxrigi” antaux infinitivoj estas ankoraux tute vivanta kaj tute normala, kaj plu plene logika kaj senriprocxa, kaj tial PIV2005 ne devus gxin marki kiel evitinda. Estas rimarkinde, ke la antauxinfinitiva uzo de “cxesi”, kiun iuj trovas problema kaj stranga, tute ne estas markita kiel evitinda en PIV2005 (cetere tute prave).

  • “klopod/i” 1 Maltrankvile aux ekscitigxe zorgi [...] 2 Fari la necesajn penojn, elpasxojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon: li klopodas cxe la ministro pri sia domo k kampo [...]; klopodi por fondi societon [...]

    Tute mankas la hodiaux tre ofta uzo de “klopodi” + infinitivo, ekz. “klopodi montri”, “klopodi prezenti” k.s. Mi ecx pensas, ke tia uzo estas la plej ofta kaj plej grava uzo de “klopodi” nuntempe. Nepre aperu tiaj ekzemploj cxe “klopodi” 2, kaj ili prefere aperu kiel unuaj. Eble ecx “klopodi” 2 estu la unua signifo de “klopodi”, cxar la nuna “klopodi” 1 sxajnas arkaika al mi.

  • “pov/i” [...] 3 Havi la permeson, la eblecon fari ion [...]

    Tio devas esti “Havi la permeson, la eblon fari ion”. En PIV2005 cetere apenaux aperas tiu erara kaj ne-Zamenhofa uzo de “ebleco” anstataux “eblo” (aux “eblajxo”), sed tia uzo estas timige ofta en la hodiauxa lingvouzo. Tial en la artikolo pri “ebl/” cxe la derivajxo “ebleco” devus nepre esti aldonita dua signifo: “(evi) = eblo”.

  • “kaz/o” 1. (kategorio gramatika) [...] 2. JURO Difinita, aparte studinda okazajxo [...] 3 MEDICINO Manifestigxo de malsano [...]

    Mankas kvara hodiaux treege ofte uzata signifo: “= okazo 2”. Krome oni povus aldoni kelkajn oftajn kunmetajxojn bazitajn sur tiu kvara signifo: “tiukaze” (= “tiuokaze”), “cxiukaze” (= “cxiuokaze”) k.t.p. Versxajne tiu kvara signifo estas vaste la plej ofta uzo de la radiko KAZ nuntempe. Cxu oni rigardu tion kiel evitindan aux ne, estas malfacila demando, sed almenaux tiu uzo devas esti registrita en PIV2005.

  • “kaper/i” Dum marmilito, provi kapti aux detrui malamikajn komercajn sxipojn kun rajtigo de sia registaro [...]

    Ekzistas nuntempe ankaux pli vastasenca uzo de tiu verbo, ekz. pri kaptado de aviadiloj (kaj sen cxia rajtigo de registaro), kaj ecx pri preskaux cxia ajn forkaptado. Tia signifo devus esti aldonita.

  • “pak/o” [...] “pakajxo”, “paketo”.

    La signifoj estas la samaj kiel en la malnova PIV, kaj kongruas kun la klasika kaj Zamenhofa uzo. Sed en la hodiauxa praktiko “pakajxo” estas tre ofte uzata kun la signifo de “paketo”. Tiu moderna uzo tute ne estas menciita en PIV2005. Gxi devus aperi, almenaux kun indiko de evitindeco. La vortoj “pakajxo” kaj “bagagxo” havas po unu difinon, kiuj nur minimume diferencas: respektive “Tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si cxe vojagxo aux kiujn oni ekspedas per publika transportilo” kaj “Tuto de la ajxoj, kiujn kunportas aux ekspedas pasagxero cxe vojagxo”. Mi ne povas kredi, ke oni vere volis starigi tian harfendan distingon. Efektive “bagagxo” estas nura sinonimo de “pakajxo” (en ties klasika uzo), kaj suficxas unu difino.

Apreze kaj despere...

  • “aprez/i” (tr) Taksi la valoron de io aux la meritojn de ies agado.

    “aprec/i” = aprezi.

    En la malnova PIV la prefero estis inversa, kaj la difino aperis sub “aprec/i”. Mi supozas, ke la sxangxo radikas el esplorado de la efektiva uzo (cetere Krause konsentas kun PIV2005). Sed ankaux la difino sxangxigxis. En la malnova PIV estis “Kompetente taksi la artan valoron de io”. Efektive ambaux difinoj estas malsamaj de mia kompreno de tiuj vortoj, kiu kongruas kun la difino en la Reta Vortaro: “Alte taksi la valoron aux gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan aux multkapablan”. Sxajnas, ke la tradukoj cxe Krause kongruas kun tiu difino. Se “aprezi” vere havu la neuxtrale prijugxan signifon indikitan en PIV2005, mi ne vidas multan sencon entute havi tiun vorton, cxar plene suficxas simpla “taksi”.

  • “desper/o” Profunda malespero.

    Tio estas lauxdinda precizigo de la kutima sxablona difino “malespero”. Sed eble indus aldoni ankaux “desper/i” (profunde malesperi) kaj “desperulo” (persono, kiu pro despero pretas uzi ajnan ekstreman kaj senskrupulan rimedon por elturnigxi). Krome oni povas demandi sin, cxu ne ankaux la vorto “desperad/o” (= desperulo) povus aperi (gxi aperas almenaux en la nomo de la rokbando “Esperanto Desperado”).

  • “drink/i” [...] Plezurcele trinki alkoholajxojn en nemodera kvanto [...].

    Tiu difino plibonigxis kompare kun la malnova difino, kiu nenion menciis pri nemoderaj kvantoj. Sed tamen la afero ne sxajnas al mi en ordo. La problemo estas la vorto “plezurcele”. Sub “plezur/o” ni ekscias, ke tio estas “kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sensoj”. Al mi tamen sxajnas, ke multaj, kiuj drinkas, faras tion ne por aktivigi la sensojn, sed por ilin malaktivigi. Nu, eble la difino de “plezur/o” ne estas tute gxusta. Cxiuokaze mi dubas, ke estas trafe paroli pri plezurcelo, kiam alkoholisto drinkas, cxar li tute simple estas dependa de alkoholo. Tre ofte la efektiva rezulto sendube estas malplezuro. Pli trafa difino estus “ebriigxi per trinkado de alkoholajxoj”.

  • “Kabe” [...] “kabe/i” (ntr) Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla Esperantisto, subite k tute cxesis verki en E.

    La difino en la malnova PIV estis iom alia: “Fari kiel Kabe, kiu estinte tre vigla Esperantisto, subite kaj tute forlasis la movadon.” Laux la nova difino oni povas kabei nur se oni unue estas Esperanta verkisto, kaj se oni cxesas verki en Esperanto. Neverkistoj ne povas kabei, kaj verkistoj povas resti tute vigle engagxitaj en la movado, sed tamen diri, ke ili kabeas, se ili nur cxesas verki. Tia ne estas la efektiva signifo de “kabei”. Krome oni rimarku, ke Kabe tradukis (kaj kreis vortaron), sed li ne verkis literature (tion PIV2005 klare prezentas en la difino de “Kabe”). Oni devus do skribi proksimume jene: “(pp aktiva Esperantisto) forlasi (subite) la Esperanto-movadon, (subite) cxesi uzi Esperanton (kiel Kabe, kiu subite kaj tute forlasis Esperanton)”.

Uskle, Feste/Faste, Li/la, Oriente/Okcidente

Uskle

  • La uzo de majuskloj kaj minuskloj cxe popolnomoj kaj derivajxoj de popolnomoj kaj geografiaj nomoj, sxajnas kaosa en PIV2005. Almenaux mi ne povas trovi koherajn principojn. Pri la uzo en ekzemploj mi ne parolas - tie simple respeguligxas la varia praktiko en Esperanto. Mi parolas pri la uzo en kapvortoj kaj grase presitaj derivajxoj, kaj pri la uzo en difinoj kaj klarigoj.

    En la Antauxparolo (p. 24) ni legas:

    Al la derivajxoj de loknomoj aplikigxas la rimarko en “Arangxo de la vortaro [...]”. Tamen la gxenerala minuskligo estas certe rekomendinda por eviti tiajn nekoherajxojn, kiaj “la germanaj, Nederlandaj, japanaj kaj Usonaj kongresanoj”.

    Sed gxuste majuskla formo de tiaj vortoj sxajnas esti (pli-malpli) la regulo ene de la vortaro mem, kontraux la rekomendo en la Antauxparolo. Ni trovas ekz. “Hispania abio”, “Senegalia Senegala akacio”, “Euxropa lariko”, “Amerika fabo”, “Usonaj sxtatoj”, “Francia departemento” (cxe “Martinik/o”), “Anglia havenurbo” (cxe “London/o”), “Sud-Aziaj prasimioj” (cxe “loris/o”), “Romia prokuratoro” (cxe “Jesu/o”), “Grenvicxa meridiano” (cxe “longitud/o”), “Afrikaj montaroj” (cxe “malv/o”) k.t.p. Abundas tiaj okazoj.

    Aliflanke ankaux minuskla skribo aperas ne malofte: “afrikaj moroj” (cxe “palavr/o”), “brazilaj negroj” (cxe “makumb/o”), “siberia sciuro” (cxe “menuver/o”), “euxropaj armeoj” (cxe “kalpak/o”), “fenicia titolo” (cxe “Baal/o”), “usona negra folkloro” (cxe “blus/o”), “nederlanda rezistada movado” (cxe “Geuxz/o”), “islandaj poemoj” (cxe “Edd/o”).

    Simplajn popolnomojn (gentonomojn) PIV2005 suficxe konsekvence skribas minuskle: “anglo”, “franco”, “ruso”, “japano”, “cxino”, “somalo”, “heleno”, “trako” kaj multegaj aliaj.

    Sed tamen aperas tiaj nomoj ankaux majuskle: “Persoj” (cxe “Maraton/o” kaj “mag/o”), “Umbr/o” (kapvorto), “Gauxloj” kaj “Gxermanoj” (cxe “brac/o”), “Inuitoj” (cxe “Gronland/o”), “Medoj” (cxe “mag/o”), “Turkoj” (cxe “hajduk/o”), “Traco” (kapvorto), “Trako” (cxe “Trac/o”). En la eldono de 2002 aperis tamen ankaux kelkaj tiaj nomoj majuskle. En 2005 oni minuskligis cxiujn el tiuj, pri kiuj mi atentigis cxi tie, sed restas ankoraux majuskla “Muzulmano” sur p. 769. En la malnova PIV tia majuskla skribo estis la normala uzo.

    A-derivajxojn de tiaj popolnomoj PIV2005 preskaux centprocente skribas minuskle: “angla”, “franca”, “rusa”, “japana”, “cxina”, “gxermana”, “pola”, “mauxra” (cxe “Granad/o”) k.t.p.

    Sed tamen mi trovis ankaux majusklan skribon: “Skandinavaj bordoj” (cxe “burgund/o”), “Mauxraj regxoj” (cxe “Gxeneralif/o”).

    Kunmetajxojn de loknomo kaj “an”-sufikso PIV2005 skribadas majuskle: “Romanoj” (cxe “Herakl/o”), “Amerikano” kaj “Usonano” (cxe “Ameriko”), “Atenanoj” (cxe “Maraton/o”), “Sud-Afrikano” (cxe “bur/o”), “Indianoj” (cxe “gvarani/o”). Sed la lasta vorto (derivita el “Indioj” laux NPIV) tamen ofte aperas minuskle: “indiano”.

    Ankaux cxe alispecaj propraj nomoj, la A-formo normale aperas majuskle: “Matea evangelio” (cxe “mag/o”), “Sxekspira dramo” (cxe “Makbet/o”), “Paska tempo” (cxe “mac/o”), “Furiera produkto-komunumo” (cxe “falang/o”), “Hipokrata humora medicino” (cxe “kolerik/a”). Sed tamen ni havas la termometrajn skalojn “farenhejta”, “celsia” kaj “reauxmura”, kiuj kontrastas kun la kalendaroj “Gregoria” kaj “Julia”. Kaj cxe “karak/o” ni trovas “mezepoka komercosxipo” kontraste al la “Mezepokaj kasteloj” cxe “ubliet/o”.

    Cxi-rilate oni povas ankaux mencii la nomojn de lingvoj:

    Lingvojn nomatajn A-vorte PIV2005 skribas normale minuskle: “la angla (lingvo)”, “la franca (lingvo)”, “la cxina (lingvo)”, “la nederlanda (lingvo)” k.t.p. Vidu plurajn ekzemplojn cxe “gxerman/a”. Okaze de lingvonomoj kiel “la nederlanda” tia minuskla skribo kontrastas kun la cetera gxenerala preferado de majuskla skribo de A-vortoj derivitaj el propraj nomoj, sed aliflanke tio kongruas kun la cxi-antauxe citita konsilo en la Antauxparolo.

    Sed ekzistas ankaux lingvonomoj O-finajxaj. Tiaj lingvonomoj estas laux mi propraj nomoj, kaj uzigxas tial normale sen “la”, sed tamen - se temas pri ordinaraj homaj lingvoj - PIV2005 skribas ilin minuskle, ekz.: “afrikanso”, “jido”, “latino” (sed sur p. 37 tamen “Latino”), “papiamento”, “prakrito”, “sanskrito”, “slavono” kaj “urduo”. Aliflanke, se temas pri planlingvo, PIV2005 skribas majuskle: “Esperanto”, “Ido” kaj “Volapuko”. Kaj fine se temas pri la nomo de programlingvo, PIV2005 skribas denove majuskle: “Fortrano”, “Baziko”, “Lispo” k.t.p.

  • “Detrojt/o” [...] du el la grandaj Usonaj Lagoj [...]

    La majusklo cxe “Lagoj” estas stranga. Cxu oni celis eble skribi “du el la Grandaj Lagoj de Usono” (“la Grandaj Lagoj” aperas kiel propra nomo cxe “lag/o”)?

  • “Mormon/o” “mormon/o”. Ano de religia komunumo, fondita en 1830 de Jozefo Smith en Usono, predikanta pri Jesuo, sed bazita sur nova revelacio. “Mormonismo”. Doktrino de la Mormonoj mormonoj.

    Estas iom neklare, kial la vorto “Mormono” havas majusklon, kiam gxi signifas “ano de religia komunumo”. Gxi tiam ne estas propra nomo (komparu kun “kristano”, “islamano” k.a.). Efektive “Mormon/o” ankaux estas propra nomo de profeto en la “Libro de Mormono” (unu el la sanktaj libroj de la mormonoj), kaj ankaux tiu signifo devus aperi. La mormona eklezio (ne nur “komunumo”) oficiale nomigxas “la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj”, kaj tiu nomo devus aperi en la artikolo.

Feste/Faste

  • “maskerad/o”. Alivestigxo, maskigxado, ordinare cxe sociteta kunveno. [...]

    Mankas referenco al “maskobalo” (cxe “bal/o”). Same cxe “maskobalo” mankas referenco al “maskerad/o”.

  • “mard/o” [...] “Karnavala Mardo”. La lasta mardo antaux la Granda Fasto.

    Unue: Mankas punkto post “Karnavala Mardo”. Due: La nomo “Granda Fasto” bezonas klarigon. Gxi menciigxas nek cxe “fast/o”, nek cxe “grand/a”, nek cxe “Karesm/o”.

  • “kivi/o”. Populara nomo de la apterigo.

    “kiv/o”. Frukto de kivujo; bero oblonga kun bruna mallonghara sxelo [...] “kivujo, kivarbusto”. Arbusto (Cxinia aktinidio), produktanta kivojn.

    La vorto “kivo” estas novaldonajxo en PIV2002. Gxi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon “kivifrukto”. Efektive la frukto estas nomita laux la birdo kivio (apterigo). Antauxe oni parolis (en Euxropaj lingvoj) pri “Cxina groso”, cxar tiu frukto devenas de Cxinujo, kaj cxar gxi iom similas al groso. Sed iam en la 1960-aj jaroj Nov-Zelandaj kultivistoj de Cxinaj grosoj lancxis kampanjon por popularigi siajn produktojn tutmonde, kaj tiam ili elpensis kaj lancxis novan nomon por la frukto: “kiwi fruit” = “kivifrukto”. La frukto ja per sia mallonghara sxelo suficxe similas al la birdo “kiwi” = “kivio”. Tiu kampanjo brile sukcesis, kaj nun multaj tute forgesis pri la origina nomo “Cxina groso”, kaj nomadas la frukton nur laux la birdo. Mi pensas, ke ankaux en Esperanto indas reteni la esencan ideon malantaux la nomo “kivifrukto”. Almenaux PIV2005 devus enhavi ankaux la nomon “kivifrukto” apud “kivo”.

  • “serv/i” [...] en via domo mi servis kvardek kvar jarojn [...] servi sian patrujon [...] akvo kaj pano servas al sano [...] neniu el ili lumas suficxe, por servi kiel strata lanterno [...]

    Tute mankas mencio de “servi” en la signifo “doni, surtabligi, oferi (mangxajxon, trinkajxon) por mangxado/trinkado”, ekz. “oni baldaux servos la vespermangxon”. Eble oni opinias tian uzon de “servi” malbona, sed pro la ofteco indas gxin tamen mencii (kun eventuala indiko pri evitindeco).

  • “mirmekofag/o”. Sud-Amerika mamulo [...] gxi mangxas termitojn kaj formikojn. [...]

    “mirmeleon/o”. Genro de insektoj [...] kies larvoj kaptas formikojn [...]. SIN. formikleono.

    Malaperis cxe “mirmekofago” la sinonimo “formik-urso”, kiu cxeestis en la malnova PIV. Mi trovas la nomon “formik-urso” tre cxarma kaj uzinda. Se mirmeleono (speco de insekto) rajtas nomigxi “formikleono”, tiam certe mirmekofago (speco de mamulo) des pli rajtas nomigxi “formik-urso”.

  • “muzik/o”. La arto esprimi sentojn per harmonia arangxo de sonvibroj [...].

    Ne estas facile difini la vorton “muziko”. Sed la difino en PIV2005 estas klare tro malvasta. Ne estas necese, ke temu pri esprimado de sentoj. Multa muziko havas tute aliajn celojn. Krome ekzistas muziko, kiu uzas nur ritmojn, tute ne tonojn kaj harmoniojn, kaj ecx ekzistas tona muziko, kiu intence uzas misharmonion kiel rimedon kaj ecx celon. Versxajne tauxgus difino simila al la jena: “arto en kiu oni uzas tonojn kaj/aux ritmojn”. Sed se oni kontrolas la difinon de “art/o” 3, oni vidas, ke la problemo estas pli profunda: “Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimigxas lia percepto de la belo”. Efektive artistoj ne cxiam celas esprimi ion rilatan al belo.

  • “muzikal/o”. Spektaklo, uzanta muzikon kaj modernan koreografion. [...].

    La vorto “spektaklo” ne tre bone trafas. Pli bone: “Formo de distra muzikteatro, parola, kanta kaj danca.”

  • “novel/o”. Mallonga verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero ks [...].

    En tiu difino sxajnas manki la grava elemento “fikcia”, kaj la parolado pri “karakterizaj trajtoj”, “fakto de la vivo”, “eco de karaktero”, sxajnas al mi tromalvastigaj. Gxusta difino povus esti ekz.: “Mallonga fikcia proza rakonto.”

  • “brak/o” [...] “brakumi” (tr) Premi en siaj brakoj. [...] “enbrakigi”. brakumi.

    Aperas cxe “brakumi” referenco al “cxirkauxpreni” (iom alisignifa), sed kurioze forestas la ofta sinonimo “cxirkauxbraki”. En la Reta Vortaro aperas “brakumi”, “enbrakigi” kaj “cxirkauxbraki”. Efektive cxiuj tri sinonimoj estis jam en la Plena Vortaro, sed ial malaperis “cxirkauxbraki” jam en la malnova PIV.

  • “nupt/o”. Ceremonio kaj festo, per kiu du (aux pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedzigxo). [...].

    Tio estas elstare bona kaj moderna difino. Mi volas gratuli al tiu, kiu gxin verkis! Iafoje en PIV2005 aperas difinoj tre malnovspecaj kaj ecx rekte eksdataj. Tial estas tre agrable trovi ion tre modernan kaj zorge elpensitan.

  • “noskapin/o”. Opia alkaloido [...] pasintece uzata kiel antitusa medikamento.

    Noskapino estas ankaux nun vaste uzata kontraux tusado. Neniel temas pri io nurpasinteca. Krome “antitusa” devus esti “kontrauxtusa”, almenaux se mi bone komprenis tiun distingon inter “anti/” kaj “kontraux/”, kiun PIV2005 provas fari. Efektive cxe “tus/i” ni trovas la kunmetajxon “kontrauxtusa” (tia, ke gxi retenas tuson: kontrauxtusa siropo), kaj tute ne “antitusa”. En la eldono de 2002 ni trovis cxe “tusi” la kunmetajxon “kontrauxtusa, kaj ne “antitusa”. En la eldono de 2005 oni sxangxis tie al “antitusa”. Evidente la redaktintoj de PIV do efektive celas, ke oni uzu “anti-” en tiaj okazoj. Tion mi trovas tre dubinda, ne nur pro tio, ke “anti-” estas nova prefikso, sed precipe pro tio, ke tia vorto kiel “antitusa” laux mi devas esti analizata kiel devenanta de rolvorteta (prepozicia) frazeto, same kiel “kontrauxtusa”: “kontraux tuso” → [kontraux tuso]-A = “kontrauxtusa”. Sed “anti-” ja ne estas rolvorteto (prepozicio), sed prefikso, kaj tial ne eblas “anti tuso”. Simila problemo ekzistas pri la neoficiala prefikso “pre-”, kiun enhavas PIV2005. Tie aperas ekz. “preekzila”, kiu signifas “antaux la Babilona ekzilo”. Laux mi “preekzila” devas deveni de “pre (la) ekzilo” (= “antaux (la) ekzilo”) kun rolvorteta uzo de “pre”. Vortoj kiel “antitusa” kaj “preekzila” laux mi kontrabandas en la lingvon novajn rolvortetojn, kiujn ni apenaux bezonas.

Li/la

  • “li” [...] RIM. Z. uzis ‘li’ por referenci al homo, «kiam lia sekso estas por ni indiferenta»: cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li [...].

    La ekzemplo estas el la Fundamenta Ekzercaro. Temas ne pri io, kion “Zamenhof uzis” (Zamenhofismo), sed pri Fundamentajxo. Krome tia uzo de “li” estas tute kutimega ankoraux en hodiauxa Esperanto. Efektive tio devus aperi ne kiel nura rimarko, sed kiel unu el la difinoj de “li”.

  • “la”. [...] Gxia uzo kun poseda adj. estas ankaux malkonsilinda (sed Vd RIM. 2). [...] RIM. 2. ‘la’ povas anstatauxi subst-on, determinitan de poseda adj. [...].

    Tio signifas, ke esprimo kiel “la mia patro” laux PIV2005 ne estas efektiva eraro, sed nura malkonsilindajxo. Tio estas tro milda kaj tro permesema.

  • “l’”. Alomorfo de ‘la’, uzata precipe en poezio: la bela songxo de l’ homaro.

    Unue la vorto “alomorfo” sxajnas al mi multe tro faka kaj malfacila por uzo en tia difino. “Varianto” estus pli konvena esprimo. Due mankas klarigo, kie precize oni povas uzi “l’” (laux la Fundamento: “nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo)”.

  • “leksem/o” Morfemo kun semantika enhavo, k, pli speciale en E., morfemo, bezonanta finajxon por funkcii kiel vorto (ekz. ‘dom’, ‘kur’, ‘flav’, ‘just’ ktp).

    Tiu difino estas al mi fremda. Mi neniam renkontis la vorton “leksemo” kun tia signifo. Jen citajxo el “Terminologia Kurso” de Jan Werner:

    “La termino leksemo ne estas uzata unuece. Laux J. Horecký leksemo estas fundamenta unuo de leksiko, kutime registrita en vortaro, ekz. domo, legi. Ankaux laux I. Szerdahelyi leksemo estas vorto, unu sxtupo en la hierarhxia skalo de lingvaj signoj: morfemo, leksemo, sintagmo, frazo. Laux la franca maniero estas vortelemento nomata monemo, gramatika monemo estas morfemo, leksika monemo estas leksemo kaj vortoj estas leksioj.”

    La difino en PIV2005 do bezonas almenaux kompletigon. La uzo cxe Szerdahelyi certe ne estas ignorebla. Sxajnas, ke la difino en PIV2005 lauxas la Francan uzon, sed tiam notindas, ke en PIV2005 “morfemo” nun havas difinon, kiu ne kongruas kun tiu Franca uzo, kiun Werner priskribis.

  • “k.t.p., ktp”. Mll de ‘kaj tiel plu’, ofte prononcata «kotopo».

    La efektiva elparolo estas «ko to po», trivorte kaj plej ofte kun emfazo je la fina “po”.

  • “konsider/i” [...] 3 Rigardi 6: mi konsideras lin kiel amikon; sxi konsideradis tiun cxi ringon kiel ringon de fiancxigxo [...]

    Mankas ekzemplo de tia “konsideri” uzata kun perverba priskribo (sen “kiel” kaj sen N-finajxo), ekz. “mi konsideras lin amiko”. Tia uzo estas tre ofta, kaj tre kutima. Cxe “rigardi” 6 aperas unu tia ekzemplo (post multaj kun “kiel” kaj N-finajxo), sed al mi sxajnas, ke “rigardi” oni plej ofte uzas kun “kiel”, dum “konsideri” estas uzata plejparte sen “kiel”.

  • “medial/o”. En kelkaj lingvoj (ekz. la helena), verba vocxo, kiu prezentas la agon aux ties konsekvencojn kiel koncernantajn esence la subjekton.

    Konvenus mencii, ke en Esperanto iuj uzoj de IGX-verboj ofte estas klasataj kiel medialo.

  • “murd/i” (tr) Dole mortigi homon [...]

    “dol/o”. Volo direktita al plenumo de delikta ago, precipe en kriminala kaj civila juro [...]

    “delikt/o”. Kontrauxlegxa puninda ago. [...]

    La difino de “murd/i” uzas multe la tro malfacilan vorton “dole”, kiun nur malmultaj konas. Se oni sukcesas kompreni la ne facilan difinon de “dol/o”, kaj alvenas al “delikt/o”, montrigxas, ke temas pri “Vole kaj kontrauxlegxe mortigi homon”. Tio estus pli tauxga kiel difino en PIV2005. Oni povas kompari kun la simpla difino de “sxtel/i”: “Kontrauxlegxe forpreni al si posedajxon de alia persono.”

Oriente/Okcidente

  • “orient/o” [...] “Orient/o” 1 La landoj, kusxantaj oriente de Euxropo [...] la Proksima Oriento (inter Mediteraneo kaj la Arabia maro); la Ekstrema Oriento (Cxinio kaj Japanio). 2 La orienta parto de Sud-Euxropo. [...] “Proksim-Oriento”. Malnova nomo, kiu montris la landojn, kiuj apudas Mediteraneon, eventuale ecx la Maron Rugxan Maron kaj la Persan Golfon.

    Unue frapas, ke aperas kaj “Proksima Oriento”, kaj “Proksim-Oriento”, kun diverse vortigitaj difinoj. Sxajnas tamen, ke oni celas la saman aferon. PIV2005 diras, ke “Proksim-Oriento” estas “malnova nomo”, sed tamen PIV2005 mem uzadas tiun esprimon en diversaj difinoj kaj klarigoj (ekz. cxe “latin/o”, “turk/o” kaj “arab/o”). Ankaux “Ekstrema Oriento” aperas (ekz. cxe “mahajan/o”). Sxajnas tamen foresti la esprimo “Mez-Oriento”. Tio estas eble felicxa, cxar la esprimo “Mez-Oriento” havas en diversaj lingvoj tre varian kaj malstabilan signifon. En la Angla, kaj ankaux en iuj aliaj lingvoj, “Mez-Oriento” nuntempe egalas al la “Proksim-Oriento” de PIV2005 (antauxe gxi estis multe pli orienta). Pro la malklareco de tiuj esprimoj, kaj precipe pro tio, ke ili montras multe tro Euxropocentran perspektivon, estus preferinde se PIV2005 anstatauxe uzus pli klarajn geografie neuxtrajn esprimojn, kiel “okcidenta Azio”, “suda Azio”, “sudorienta Azio”, “orienta Azio”, “norda Afriko” k.t.p. La dua signifo de “Oriento” sxajnas iom tro malvasta. Mi pensas, ke tiaj esprimoj povas je bezono montri cxiun ajn orientan parton de cxiu ajn lando, kontinento, regiono k.t.p. Krome rimarkindas, ke “Arabia maro” estas cxe “arab/o” nomata “Araba Maro”. Fine oni povas legi cxe “Okcident/o” (majuskle), ke tio estas “Euxropo kiel kontrastanta kun Azio” aux “La okcidenta parto de Euxropo”. Mi pensas, ke nuntempe “Okcidento” ofte inkluzivas multe pli ol Euxropon, ekz. Amerikon (almenaux Nord-Amerikon), kaj gxenerale “Okcidento” certe povas esti uzata pri la okcidenta parto de cxiu ajn lando, kontinento, regiono k.t.p.

  • “cxador/o”. Virina vualo, uzata en Irano.

    Laux mia scio virinoj uzas (aux uzis) cxadorojn ankaux en aliaj landoj, ekz. en Afganujo.

  • “mu/o”. En Cxinio cx. 1/15 hektaro.

    Tio estas strange vortumita difino. Pli bone: “Cxina mezurunuo por kampoj, egala al cx. 1/15 hektaro.”

  • “mula/o”. En hinda kaj turka landoj, piulo, kiu dedicxis sin al la studado de Islamo.

    Kion signifas “hinda kaj turka landoj”? Cxu Hindujo kaj Turkujo? (Pro la ununombra formo de “hinda” kaj “turka” ne povas esti pli ol du landoj.) Efektive mulaoj abundas i.a. en Irano, kiu estas nek Hinda, nek Turka lando. Pli bone: “Titolo de Islamaj kleruloj, instruistoj kaj teologoj, precipe en sxijaismaj landoj.”

  • “Masacxusec/o”. Unu el la sxtatoj de Usono (Bostono).

    Tiu kompatinda sxtato nomigxis en la malnova PIV “Masasxuseco”, kaj estis tiam alfabete lokita kvazaux gxi estus “Masacxuseco” (inter “mas/o” kaj “masagxo”). Nun en NPIV gxi rebaptigxis “Masacxuseco”, sed estas lokita kvazaux gxi estus “Masasxuseco” (inter “masakr/i” kaj “maser/o”). Mislokita estas ankaux “manjxu/o” - lokita kvazaux gxi estus “mangxu/o” (Japana vaporumita bulko), kaj efektive tia estis gxia formo en la manuskripto de la revizianto pri kuirarto. Do eble temas ne pri mislokado, sed pri preseraro anstataux “mangxu/o”.

  • “Marianaj Insul/oj”. Insularo en suda Pacifiko, oriente de Filipinoj; auxtonoma sxtato, asociita kun Usono (Garapano).

    Tiu insularo nun efektive nomigxas “Nord-Marianaj Insuloj” (aux “Nord-Marianoj” - analoge al “Salomonoj”), en la Angla “Northern Mariana Islands”, kaj kiel “cxefurbo” kalkuligxas (laux miaj informoj) la insulo “Saipano” (“Saipan”). Krome la Marianaj insuloj situas ne en la suda, sed en la okcidenta Pacifiko.

  • “kroat/o” [...] kroatserba, serb(o)kroata lingvo [...]

    Nuntempe, pro la politika evoluo, oni oficiale disigis la lingvon Kroat-Serban/Serbo-Kroatan en tri apartajn lingvojn Kroata, Serba kaj Bosnia, cxiu kun sia aparta normo. Sendube tiuj tri lingvoj estas inter si treege similaj, kaj multaj opinias, ke plu temas pri unu sama lingvo, sed PIV2005 tamen devus doni ankaux la lingvonomojn “Kroata”, “Serba” kaj “Bosnia”. Nun nek cxe “serb/o”, nek cxe “Bosni/o”, estas ia ajn mencio de lingvoj. Krome multaj preferas paroli pri “bosnoj” (= “Bosnianoj”), “bosna lingvo” kaj “Bosnujo/Bosnio”.

  • “oer/o”. Monero, centono de la skandinava krono. [...].

    Tio sonas kvazaux ekzistus nur unu Skandinava krono, sed efektive ekzistas ja almenaux du (depende de tio, kiel oni difinas Skandinavujon).

  • La monunuo “euxro” kaj gxia centono “cendo” aperas bonorde en PIV2005, sed mankas la kunmetajxo “euxrocendo”. Cxe “euxro” tekstas (almenaux en la eldono de 2005) “simb.: .” kun nura malplenajxo, kie devus aperi la efektiva euxrosimbolo (€).

Diverse

  • “Pitsburg/o”. Granda industria urbo en Usono [...]

    “Potsdam/o”. Cxefurbo de Brandenburgio [...]

    “Montserat/o”. Insulo en Malgrandaj Antiloj [...]

    “tsetse/o”. Misskribo de ‘cece/o’.

    Estas al mi tute neklare, kial “tsetseo” estas misskribo, kaj kial tie oni devas uzi “c”, dum “ts” estas laux PIV2005 senriprocxa en “Pitsburgo”, “Potsdamo” kaj “Montserato”. En cxiuj okazoj la intenco sendube estas, ke oni elparolu “c”. Gxustaj skriboj do estas “Picburgo”, “Pocdamo”, “Moncerato” kaj “ceceo”. Aux cxu vere PIV2005 volas instrui, ke oni elparolu “t” + “s” diference de “c” en la tri “ts”-vortoj?

  • “Plata-river/o”. Largxa estuaro en suda Ameriko, formita de Urugvajo kaj Parano.

    Se Plata-rivero estas estuaro (“largxa elfluejo de rivero”), gxi ja ne estas rivero, kaj do eble ne nomigxu tiel. La nomo aludas, ke ekzistas io nomata “Platao”, sed PIV2005 ne klarigas, kio estas “Platao”. Efektive sxajnas preferinde nomi la estuaron simple “Platao” en Esperanto. La nomo “Urugvajo” cxi tie ne estas la lando Urugvajo, sed la rivero Urugvajo. Sed cxe “Urugvaj/o” en PIV2005 menciigxas nur la lando. Ankaux la dua menciita rivero, Parano, tute forestas el PIV2005. Krome “suda Ameriko” prefere estu “Sud-Ameriko”. Fine “Plata-rivero” kaj “Plata-urbo” (= La-Plato) trovigxas inter “plat/a” kaj “platale/o”. Ili devus lauxalfabete esti inter “platan/o” kaj “platband/o”.

  • “Pont/o”. Antikva regxolando sude la Nigra Maro [...] “Pont-Euxkseno”. Antikva nomo de la Nigra Maro.

    La nomo “Pont-Euxkseno” estas prezentita kiel kunmetajxo de “Ponto” kaj “Euxkseno”, sed “Euxkseno” mem tute mankas en PIV2005. Se gxi ne havas memstaran signifon, “Pont-Euxkseno” estu aparta kapvorto (radiko PONTEUXKSEN/). Se gxi ja havas memstaran signifon, PIV2005 devus gxin aperigi kiel kapvorton.

  • “porn/o” (fm) Gxenro en diversaj artoj (beletro, plastiko, spektakloj k.a..), en kiu plej gravan rolon ludas la senkasxa elmontro de seksaj agoj kaj erotikaj scenoj. [...] RIM. ‘porno’ estas pli neuxtrala ol ‘pornografio’, kies uzo enhavas cxiam misfamigan intencon.

    “pornograf/o” (pj) Auxtoro de beletra, grafika aux alispeca verko, en kiu la pritrakto de seksaj aux erotikaj temoj ne kongruas kun la tiutemaj regantaj tabuoj. “pornograf/io”. Fako aux sistemo de la pornografoj. [...]

    La provo fari distingon inter “porno” kaj “pornografio” sxajnas al mi tute senbaza. La distingo estas precipe en la diversecaj difinoj, sed ankaux en la ideo, ke “pornografio” estas pejorativa (malsxata), dum “porno” estas familiara. Al mi sxajnas, ke oni intencis, ke “porno” estu neuxtrala termino por tia artogxenro. La indiko “(fm)” tamen iom detruas tiun ideon. Se “porno” estas familiara, kaj “pornografio” estas pejorativa, kiel do tute fake kaj neuxtrale paroli pri tia arto? Krome mi dubas, ke la elmontro de seksaj agoj cxiam devas esti senkasxa en porno. Ekzistas ankaux t.n. “mola porn(ografi)o”, en kiu oni ja iom kasxas. Laux mi “porno” simple estas mallongigo de “pornografio”, kaj cxio. La opinioj pri malsxatindeco varias, kaj povas aperi sendepende de tio, cxu oni uzas la longan nomon “pornografio”, aux la mallongan nomon “porno”.

  • “patr/o” [...] “gepatro”. Patro aux patrino. [...]

    La apero de unu-nombra “gepatro” estas notinda. Tia formo kun tia signifo ja estas uzata de iuj. Cxe la prefikso “ge/” tamen tute mankas mencio aux subteno por tia uzo. Pro la apero de “gepatro” en PIV2005, ia aldono aux sxangxo de la difino cxe “ge/” devas esti farata.

  • “semestr/o”. Duonjaro: “registri sin por la kursoj de la unua semestro”. “semestra”. Rilata al semestro: “semestra revuo”.

    Por mi la difino “duonjaro” estas tro vasta. Laux miaj spertoj temas cxiam (aux normale) pri “studa duonjaro, unu el la du partoj de studjaro (en lernejo, universitato...)”. PIV2005 ja mencias “semestra revuo”, kaj tie vere temas pri nestuda duonjaro, sed mi pensas, ke tia uzo de “semestra” estas tre malofta, kaj eble ecx evitinda. “Duonjara revuo” certe estas preferinda. Aliflanke la vorto “trimestro” ja estas uzata pli vaste por cxia periodo de tri sinsekvaj monatoj.

  • “separ/i”. (tr) Decidi separon inter geedzoj [...] “separo” Lauxlegxa, tempa aux dumviva disigo de geedzoj, sen nuligo de la edzeco. [...]. “separ(at)ismo” Tendenco postuli kaj atingi apartigxon de regiono, lando ks disde la regno, al kiu gxi apartenas [...] “separ(at)isto”. Ano de separ(at)isma movado. [...]

    La vortoj “separismo” kaj “separisto” havas nenian ajn rilaton al la signifo de “separi”. Aux tiuj vortoj estu apartigitaj kiel propraj kapvortoj “separ(at)ism/o” kaj “separ(at)ist/o”, aux estu aldonita plia signifo de “separi”. La formoj “separatismo” kaj “separatisto” (kun “at”) cxiuokaze devas aperi kiel apartaj kapvortoj.

  • La nomo “alef” (Hebrea litero) mankas en PIV2005 (dum cxeestas abundo da nomoj de Grekaj literoj). Sed tamen sur pagxo 1040 menciigxas la matematika termino “alef-nul”. Devus do esti aldonita “alef” (kaj eble ankaux kelkaj aliaj nomoj de Hebreaj literoj). Cetere la termino “alef-nul” devus esti skribita “alef nul”, krom se oni efektive intencis, ke oni akcentu la vorton “alef-nul” je la antauxlasta silabo (“alEf-nul”).

  • “skerm/i”. Praktiki luktosporton batalsporton per pik- kaj trancx-armiloj [...] “skerm/o”. Batalo per spado, glavo, sabro, bajoneto.

    La vorto “luktosporto” ne povas esti gxusta cxi tie, cxar “lukti” estas (laux NPIV) “batali per la sola korpa forto, sen armiloj”, kaj “lukto” estas “senarmila korpa batalo”. Krome sxajnas, ke cxe “skermo” la sporta elemento malaperis. En la malnova PIV aperis nenio pri luktado, kaj temis klare pri sporto, kaj cxe “skermi”, kaj cxe “skermo”. Cxe “skermo” devas teksti “Sporta batalo [...]”. En la malnova PIV temis klare pri sporto kaj cxe “skermi”, kaj cxe “skermo”. La preciza listo de bataliloj cxe “skermo” estas pripensiga. Cxu vere nur sportbatalado per gxuste tiuj nomitaj pikaj kaj trancxaj armiloj, estas skermo? Aliflanke la difino de “skermi” estas tiom vasta, ke ankaux sporta batalo per ponardoj povas inkluzivigxi, krom kompreneble cxiaspecaj ne-Euxropaj tiaarmilaj sportoj, kiel ekzemple kendo (kiu tamen mankas en PIV2005). Kiel kuriozajxo mencieblas, ke en la malnova PIV estis du pliaj armiloj en la listo cxe “skermo”, nome “rapiro” kaj “epeo”. “Rapiro” estas speco de “spado”, kaj do ne menciindas. “Epeo” tamen estis unu el la fantomaj vortoj de la malnova PIV, kiuj uzigxis en difino, sed kiuj mankis kiel kapvortoj. En PIV2005 “epeo” estas tute forlasita. Versxajne tio estas tute prava, se “epeo” estas nura sinonimo de “spado”.

  • “skit/o”. Ano de irandevena gento, iam logxanta norde de la Nigra Maro [...]

    “Logxanta” prefere estu “logxinta”, kiel en la malnova PIV, kie la difino tamen aperis cxe “Scit/o”, dum cxe “Skit/o” estis nur “= Scito”. En PIV2005 tamen “scit/o” tute malaperis.

  • “slav/o”. Ano de Euxropa popolaro, formanta unu lingvan grupon: “la slavoj okcidentaj” (cxehxoj, kasxuboj, poloj, slovakoj, soraboj) [...] “tutslavismo”. Politika movado por la unuigxo de cxiuj slavoj. [...]

    “panslavism/o”. Politika teorio, celanta grupigi la slavajn popolojn cxirkaux Rusion.

    Mi ne scias, cxu estas intenca la uzo de “popolaro” cxe slavo, dum cxe “gxerman/o” aperas “etnaro”. Versxajne ne. Cxe “tutslavismo”, mankas referenco al “panslavismo”, kie siavice mankas referenco al “tutslavismo”. Fine mi trovas tre strange nomi panslavismon “teorio”, dum tutslavismo estas “movado”. Kredeble “movado” aux “ideo” pli tauxgus por ambaux.

  • “spit/e”. Intence kontrauxstarante la volon de iu alia [...]

    En la malnova PIV estis rimarko klariganta la kuriozan fakton, ke en la Universala Vortaro “spit/” estas indikita kiel prepozicio. Efektive Zamenhof iam vere uzis “spite” kiel prepozicion (malgraux la E-finajxo). En PIV2005 nun tute mankas mencio aux rimarko pri tiu arkaika uzo. Tia mencio devus esti aldonita.

  • “merkat/o”. 1 La tuto de propono kaj postulo rilate al iu varo [...] 2 En borso, stato de la propono kaj postulo [...]

    Mankas la ofta - kaj erara - “supermerkato”. Gxi devus aperi, kun indiko pri evitindeco, kaj resendo al la gxusta formo “superbazaro”. Aperas anstatauxe, kiel propra kapvorto, “supermarkt/o”, kiu apenaux estas pli ofta ol “supermerkato”, kun gxusta indiko pri la preferinda “superbazaro”.

  • “supin/o”. Verba modo en kelkaj lingvoj (deklinaciebla en Latino, uzata por kompleksaj tensoj en la sveda).

    Temas pri “verba modalo”, ne “verba modo” (laux la difinoj de “modo” kaj “modalo” en NPIV).

  • “surealist/oj” = superrealistoj.

    Kial “surealistoj” estas multe-nombra kapvorto, mi ne scias. Sed pli gravas, ke la preferinda “superrealistoj” ecx ne aperas en PIV2005. Cxe “real/a” ni trovas nur “surrealisto” (“adepto de surrealismo”). Aliflanke tie aperas kaj “surrealismo” kaj “superrealismo” kiel sinonimoj.

  • “sxaksxuk/o”. Nord-Afrika mangxajxo el paprikoj, tomatoj, cepoj kaj ovoj.

    Ne paprikoj, sed kapsikoj.

  • “tang/i” 1 (pp sxipo) Oscile movigxi lauxlonge, alterne suprenigate la pruon kaj la pobon [...] 2. Danci tangon 2. “tang/o” 1 = tangado. 2 Sud-Amerika kanto, el kiu evoluis danco kun malrapida, volupta ritmo. “tangado”. Serio de la movoj de tanganta sxipo.

    Cxi tie kunigxis en unu artikolon du tute senrilataj signifoj. Efektive temas pri du homonimaj radikoj, kaj estus pli gxuste disigi la sxipomovan kaj la dancajn radikojn TANG/ en du apartajn artikolojn. (Oni povas kompari kun “piked/o” kaj “spat/o”, kie po du tute senrilataj signifoj estas disigitaj en po du artikolojn, kvankam en la Fundamento estas nur unu “piked/o” kun du signifoj, kaj nur unu “spat/o” kun du signifoj.) Ne estas gxuste, ke tango unue estis kanto, kaj nur poste evoluis al danco. Krome la danco tango ne estas nur Sud-Amerika. Jam delonge oni dancas tangon en cxiuj mondopartoj (kaj tre ofte en stilo tre diferenca de la tango de Argentino kaj Urugvajo). Pli bona difino de la muzika “tango” povus esti ekz. la jena: “1 Pardanco origine el Argentino kaj Urugvajo, malrapida kaj sente intensa kun forte markita ritmo. 2 Muziko por tango 1.”

  • “telugu/o”. Ano de la cxefa gento de Andrapradesxo.

    Mankas mencio de la Telugua lingvo, la cxefa lingvo de Andrapradesxo (Hindujo). Gxin parolas cx. 65 milionoj da homoj, kio faras gxin la 16-a plej granda lingvo de la mondo (pli granda ol la Itala, la Turka, la Persa kaj la Pola lingvoj). La Telugua estas parolata ankaux en Malajzio kaj Sud-Afriko. Simile mankas cxe “pangxab/o” mencio de la Pangxaba lingvo, kiun parolas pli ol 90 milionoj da homoj (kio faras la Pangxaban la 10a plej granda lingvo de la mondo, pli granda ol la Franca lingvo). En PIV2005 mankas ankaux cxia mencio de la Java lingvo (pli ol 80 milionoj da parolantoj), kaj de la Vjet-Nama lingvo (pli ol 60 milionoj). Mankas plene la popolo Maratoj, kaj ankaux ilia lingvo la Marata kun 60 milionoj da parolantoj. Forestas la Taja lingvo (45 milionoj). Mankas la lingvoj Bogxpura (pli ol 35 milionoj), Majtila (pli ol 25 milionoj) kaj Magaha (12 milionoj), kaj ankaux la popoloj Bogxpuroj, Majtiloj kaj Magahoj. Tiuj tri lingvoj estas ofte kunklasataj kiel unu lingvo nomata la Bihara lingvo (ISO-kodo “bh”) kun sume pli ol 67 milionoj da parolantoj. Sed kvankam PIV2005 enhavas la sxtaton Biharo (Hindujo), mankas mencio de la Bihara lingvo.

    Kontraste PIV2005 ja enhavas la Romancxan lingvon (0,4 milionoj), la Bretonan (0,4 milionoj) - PIV2005 ecx informas pri la preciza parto de Bretonujo, kie oni gxin parolas -, la Maltan (0,35 milionoj), la Frisan (0,3 milionoj), la Korsikan (0,15 milionoj), la Laponan (0,03 milionoj), la Soraban (0,02 milionoj), kaj la Rutenan (0,02 milionoj). Sed tiuj lingvoj ja estas parolataj en Euxropo.

  • “tonik/o”. La baza noto de gamo. [...]

    Ne temas pri noto, sed pri tono. Komparu cxe “dominanto” kaj “subdominanto” (sub “domin/i”), kie oni gxuste parolas pri tonoj.

  • “Transilvani/o”. [...] kun logxantaro parte madjara.

    “madjar/o”. Hungaro (kun emfazo etna aux poezia).

    La vorto “madjaro” signifas simple “hungaro”, kaj kompreneble en la difino de “Transilvanio” oni devus skribi simple “logxantaro parte hungara”. La ideo havi apartan sinonimon por “hungaro”, sed kun nuanco “etna aux poezia”, estas tute stranga. Apenaux por iu ajn alia gento aux popolo ekzistas tia sinonimo. En la malnova PIV la difino de “Madjar/o” estis tute alia: “Ano de mongoloida gento, kiu konsistigas nun la cxefan genton en Hungarujo” (tio sxajnas al mi kurioza cxirkauxvortigo por “hungaro”). Cetere la aldono pri logxantaro parte madjara estas novaldono en PIV2005 al la difino de “Transilvani/o”. Mi ne scias, kial gxi estas necesa.

  • “Jesu/o”. [...] Juda profeto [...]

    Mankas la alternativa formo “Jezuo”. Gxi estas nuntempe malmulte uzata, sed gxi tamen estas citita en ekzemplo cxe la verba finajxo “-u”: “lauxdatu Jezu-Kristo!”.

  • “Umbr/o”. [...] la umbra skolo (al kiu apartenis Rafaelo kaj Perugxano).

    Sxajnas tie, ke “Perugxano” estas propra nomo de persono. Sed cxe “Perugx/o” (urbonomo) ni ekscias, ke temas pri pentristo nomata Vannucci, kaj ke li estis kromnomata “la Perugxano” (kun “la”).

  • “Uniks/o”. Mastruma sistemo uzata ekde la 1960aj jaroj kun diversaj specoj de komputiloj.

    Sxajnas, ke Unikso estas la sola komputila mastruma sistemo, kiu estas menciita en PIV2005. Mankas Linukso (parenca tre populara sistemo), Makintosxo (alia tre populara sistemo), kaj kurioze mankas Vindozo, klare la plej populara kaj plej multe uzata mastruma sistemo de komputiloj.

  • “varb/i”. Fari per siaj instigoj, [...] 3 ke iu igxu kliento [...]. “varbado”. Ago de tiu, kiu varbas. [...]

    En tiu tria signifo “varbi” tre similas al “reklami”, kaj ekz. Germanoj tre ofte uzas “varbado” anstataux “reklamo”. Tial indus almenaux referenci al “reklamo” cxe “varbado” (kaj inverse).

  • “vek/i”. Interrompi ies dormon. [...] “veka”. Rilata al la veko, kapabla veki. [...]

    Mankas cxe “veka” mencio de la nemalofta signifo “nedormanta, vekigxinta, vigla”. Se oni opinias tiun signifon evitinda, oni tamen devus gxin mencii kun indiko pri evitindeco. Komparu cxe “korekta” (vidu ankaux la noton pri “korekta” kaj similaj A-vortoj).

  • “vi” 1 Pron., uzata por nomi la alparolatojn [...] 2 (ankaux maj.) Gxentila formo, uzata anst. ‘ci’ [...]

    “ci”. Pron. uzebla por nomi la alparolaton. RIM. Laux la konsilo de Z. («diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur “vi”»), ‘ci’ estas tre malofte uzata; gxin kutime anstatauxas ‘vi’ [...]

    Cxe “vi” la dua difino estas tute erara. “Vi” neniel estas gxentila. Gxi estas neuxtrala pri nombro kaj pri gxentileco. Krome la indiko, ke tia “vi” estas uzata “anstataux ‘ci’” estas misgvida, kaj, kune kun la misa indiko pri gxentileco, respegulas miskomprenon pri la historio de tiuj du pronomoj. Efektive en la komenco tute ne ekzistis “ci”. Nia lingvo havis nur unu duapersonan pronomon, “vi”, kaj tiu pronomo estis dekomence neuxtrala pri nombro, pri gxentileco, pri sekso, kaj pri cxio ajn alia. Poste Zamenhof enkondukis ankaux “ci”, sed nur por uzo kiel traduka rimedo. En la 16 reguloj “ci” neniam aperis. En la Fundamenta Ekzercaro gxi cxeestas nur en unu sola frazo kun tuja rimarko, ke oni gxin ordinare ne uzas. La menciita “konsilo de Zamenhof” do ne estas nur konsilo privata de li, sed instruo Fundamenta. Gxusta difino de “vi” estas: “Pronomo, uzata por nomi la alparolaton aux la alparolatojn.” Nenion pri gxentileco oni skribu, cxar “vi” estas ankoraux hodiaux, tute same kiel en 1887, pronomo nombre neuxtrala sen ajna indiko pri gxentileco. Gxusta difino de “ci” povus esti ekz.: “Pronomo uzebla anstataux ‘vi’ por nomi la alparolaton (unu-nombre), precipe en tradukoj por redoni similan vorton en alia lingvo. RIM. En normala lingvajxo oni uzas nur ‘vi’, sendepende de nombro kaj gxentileco. En la komenco ekzistis nur ‘vi’, dum ‘ci’ estas posta aldonajxo al la lingvo. Ne eblas diri, cxu ‘ci’ estas pronomo intima, aux pronomo insulta, aux eble neuxtrala pronomo unu-nombra uzebla al cxiu ajn persono, cxar ‘ci’ neniam vere enuzigxis en Esperanto.”

  • “vist/o”. Malnova kartludo por 4 personoj, nun anstatauxata de brigxo.

    Visto ne estas malaperinta, nek plene anstatauxata de brigxo. Gxi plu vivas kiel distra nekonkursa ludo, kaj ekz. en Britujo oni ecx arangxas plu konkursojn de visto. Cetere mankas cxe “brigx/o” referenco al “vist/o”.

  • “rul/o”. 1 Pli-malpli longa objekto cilindroforma [...] “ruli” 1 Movi en iu direkto objekton, turnadante gxin cxirkaux gxia akso [...] 4 Plenumigi komputilan programon [...] “kunrulo” “kunrul(ad)o” Samtempa plenumo de pluraj programoj per la samaj komputaj rimedoj [...]

    En la malnova PIV la kapvorto estis “rul/i”, kaj el gxi derivigxis “rul/o”. Tio apenaux estis logika, cxar se “ruli” estas la bazo, “rulo” devus havi agan signifon. La prezento en PIV2005 estas pli bona, kaj “ruli” suficxe bone klarigeblas kiel verbigo de “rulo”. (Kaj “ruli”, kaj la neaga - cilindra - “rulo” estas Fundamentaj.) Sed la posta komputila termino “kunrulo” “kunrul(ad)o”, kun aga signifo, malkongruas kun tiu prezento. Devus esti nur “kunrulado” sen krampoj, cxar la varianto sen la interkrampa “ad” ne eblas sub neaga kapvorto “rulo”. La aldono de interkrampa “ad” en la eldono de 2005 do ne suficxas kiel korekto. Efektive “kunrulo” estas klarigebla nur kadre de la artikolo en la malnova PIV, kie RUL/ estis prezentita kiel verba (aga) radiko. En PIV2005 nur “rulado” estas aga, kaj la komputila termino lauxe devus esti “kunrulado”. Alia elturnigxo estus doni al simpla “rulo” agan signifon. Sed tiam oni devus restarigi “rul/i” kiel kapvorton, kaj versxajne movi “rulo” (= cilindro) al propra artikolo (kiel homonima radiko).

  • “ugr/o” [...] “ugra” Rilata al lingvogrupo, enhavanta la hungaran, la hxantan kaj la mansan lingvojn. [...]

    La du lingvonomoj “hxanta” kaj “mansa” (kaj la popolnomoj “hxanto” kaj “manso”) mankas en PIV2005.

  • “pangxab/o”. Ano de la cxefa gento de Pangxabio. “Pangxabio” Lando [...]

    “Sihx/o”. Membro de hinda komunumo, fondita en Pangxabo [...]

    PIV2005 hezitas cxu “Pangxabo” estu landonomo, aux cxu “pangxabo” estu gentano. En la malnova PIV “Pangxabo” estis regiono. Al mi sxajnas, ke en la praktika uzo aperas preskaux nur “Pangxabo” kiel landa aux regiona nomo (la anoj estas tiam “Pangxabanoj”).

  • “plomb/o”. Metala cemento, por kurace sxtopi dentan kavajxeton.

    Plomboj ne cxiam estas faritaj el metala cemento. Povas esti ekzemple oro plasto aux io alia. Pli bona difino povus esti ekzemple la jena: “Peco de iu ajn materialo, ekzemple, amalgamo aux oro, kiu kurace sxtopas dentan kavajxeton”. Cetere mankas difino de “kavajx(et)o” en PIV2005.

  • Sur pagxo 728 estas “Tabelo de Mendelevo” kun la kemiaj elementoj de “hidrogeno” gxis “lauxrencio”. Bedauxrinde tie mankas “heliumo” (gxi trovigxu super “neono” kun simbolo “He”, atomnumero 2 kaj atommaso 4,00). La resto de la tabelo sxajnas esti en ordo. Sed ial mankas en la vortaro artikoloj por cxiuj elementoj kun atomnumeroj 104 gxis 109: “ruterfordio”, “dubnio”, “seborgio”, “borio”, “hasio” kaj “mejtnerio”.

  • “vesper/o” [...] “antauxvespero”. La hierauxo de difinita tago: ‘en la antauxvespero de la 14a tago de monato NisenX’.

    Unue la donita signifo de “antauxvespero” estas iomete duba. Devus logike temi pri la hierauxa vespero de difinita tago. Due la citita ekzemplo kun indiko, ke gxi venas el la Malnova Testamento, tute ne trovigxas en la Malnova Testamento, kie entute ne uzigxas la vorto “antauxvespero”. Trie la celita monato nomigxas en la Malnova Testamento cxiam “Nisan” (ne “Nisen”).

  • “epeirogenez/o”

    Plej versxajne “epeirogenez/o” estas preseraro por “epirogenezo” (kongrua kun la alfabeta loko de la artikolo). En la eldono de 2002 la vorto “epeirogenezo” estis alfabete lokita kvazaux gxi estus “epirogenezo”. En 2005 gxi estis relokita en la gxustan lokon por “epeirogenezo”. La formo “epirogenezo” estas registrita en “Geologio en 6 lingvoj” de R. Gérard, kaj cxe Krause. Oni povas do opinii, ke la formo “epirogenezo” estas prefereinda.

    Krome en la artikolo pri “ep(e)irogenez/o” “epeirogenezo” estas referenco al la vorto “misformismo”, kiu tamen sxajnas tute manki en la vortaro.

Historio de sxangxoj kaj kompletigoj