Persone

Trans torent’

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Roso kusxas sur beton’
De l’ sxoseo
Mejloj cent per auxtobus’
Lia panaceo

Plena luno lumas sxin
Atendanta
Kuras tra animo jam
Sxia dubo hanta

Sxirmu nin de pluv’ kaj vent’
Faru ponton trans torent’
Sed forgesu ne, sinjor’
Ponton inter kor’ kaj kor’

Alveninte al la cel’
Sxia proksimo
Li dauxre estas same for
De sxia animo

Sxirmu nin...

Sidas en apartament’
Altekosta
Posedant’ kun varma korp’
Animo frosta

Kiam ajn laux la dezir’
Veturas li en
Auxto aux en jetavi’
Sed kien?

Sxirmu nin...