Persone

Kaj tiel plu

muziko & teksto: Bertilo

Antaux momento restis iom da esper’
Ke cxio, kio estis, estis ver’
Simpla fragmento, eta peco, nura er’
De cxiuj viaj vortoj pri tener’

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Longan atendon tra la vintro kaj auxtun’
Mi jam eltenis malgraux la malkun’
Kiam auxdigxis la verdikto kaj la pun’
finfine sur la sojlo de fortun’

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Auxguristo diru, montru cxion jam
Estonteco malkasxigxu, cxu cxagreno, cxu malam’
Pacienco elcxerpigxis, regas nun enu’
De la tero gxis la sun’ kaj tiel plu
De la tero gxis la sun’ kaj tiel plu

La pasinteco, kia honta fi-sxarad’!
Cxu iam lernos mi de l’ misagad’?
Cxiam novaj maskoj en la vivomaskerad’
Mi staras antaux nekonata pad’

Kaj - scias nenion, vere, tute nenion

Auxguristo diru, montru cxion jam
Estonteco malkasxigxu, cxu cxagreno, cxu malam’
Pacienco elcxerpigxis, regas nun enu’
De la tero gxis la sun’ kaj tiel plu
De la tero gxis la sun’ kaj tiel plu

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Auxguristo diru, montru cxion jam
Estonteco malkasxigxu, cxu cxagreno, cxu malam’
Pacienco elcxerpigxis, regas nun enu’
De la tero gxis la sun’ kaj tiel plu
De la tero gxis la sun’ kaj tiel plu