Persone

Cxu al paca cel’?

muziko: Bertilo
teksto: Bertilo & Per Ola

La Urso rampas en la polvo de la ter’
La Aglo sxvebas super li en la cxiel’
Cxu al paca cel’?

Jen fabelo pri Aglo kaj Granda Urs’
kiuj ege kvereladis pri la pac’
Urso timegis pro la beko de la bird’
kaj Aglo terurigxis pro la ursungeg’

Aglo logxis alte sur la monta pint’
kaj Urso en profunda kaverneg’
En la spaco regis Aglo super cxiu bird’
sur la grundo estis regxo Granda Urs’

Sed kreskis la teruro en la bestetar’
Tiraneco igxis tre kutima vort’
Cxiu birdo timis punon de l’ aera regx’
La terbestoj suferadis pro la urssubprem’

Oni plendis kaj postulis finon al l’ frenez’
“Mi ne plu povas elteni”!, kriis mus’
Estis manifestacioj de la paserar’
“Ne la ungoj kaj al beko kaj batal’!”

La regxoj ekkomprenis ke maturis temp’
por solvado de la fisituaci’
Ili iris por diskuti pri la problemeg’
sur insulo cxirkauxita de la mar’

Cxiu volis ke l’ alia por la trankvilec’
cedu iom de la akro kaj fier’
sed l’ alia cxiam diris ke necesas ja
iomege por protekto de la pac’

Birdo Granda nun proponis ke la Urso tuj
tondu for la ungojn de la dekstra pied’
“Tute bone!”, diris Urso, “se fortondas vi
saman nombron de l’ maldekstra ungegar’”

“Sed memoru pri l’ pigino kaj la acxa peg’!”
diris Urso nun en malkontenta ton’
“Cxu ne ili estas membroj de la birda klan’?
Ankaux ili devus tondi sin, cxu ne?”

La peg-ungeg’ - protektas vin - atakas min - La pig-timig’
Blekis Aglo kun aplombo: “Tio estas ja
por diskuti inter vi kaj tiuj du”

La kverelo dauxris tagon sur la mara insulet’
ecx al la vespera mallumigx’
La postuloj de l’ Baleno ne alvenis cxar
La diskuto estis fore de la strand’

Tamen fine estis iom da interkonsent’
Reciproka tondado de ungar’
Sed la Urso ekblekegis: “Hej, atendu nun!
Estas granda diferenco inter ni!”

Vi ’stas birdo, mi ’stas urso, povas flugi vi
dum mi rampas en la polvo de la ter’
Mi postulas ke vi tondu ankaux plumojn for
Vi ne sxvebu en la spaco super mi

Sed Aglo tro fieris pri la spacflugad’
kiu estu garantio kaj protekt’
ke Urso ne havigu novajn ungojn tuj
La diskuto cxesis en malamikec’