Listo de cxiuj kantotradukoj

Tro largxa river’

Origina titolo: The Water is Wide

Angla (origine Skota) popolkanto

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren laux versio de James Taylor surbaze de teksto kompilita de Cecil Sharp.

Tro largxa river’ por la transiro
Ne eblas flug’ sen la flugil’
Nin portu sxip’ tra la akvoflu’
Per kuna rem’ de vi kaj mi

Navigas bark’ sur la ocean’
Al fora bord’ kun ventelan’
Liveros nin al la kuna cel’
Protektos nin de la dangxer’

Belegas amo, ho rava sent’
Naskigxis gxi plej dolcxa flor’
Sed restas plu pro la vintra vent’
Nur pala spur’ en agxa kor’

Nin portu sxip’ tra la akvoflu’
Per kuna rem’ de vi kaj mi
Per kuna rem’ de vi kaj mi