Listo de cxiuj kantotradukoj

Richard Cory

Origina titolo: Richard Cory

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese

Cxi-urbe Richard Cory estas la plej ricxa vir’
Li posedas gxin duone kaj ricxigxas cxiam pli
Naskita en mondumo, sola fil’ de bankier’
Cxion havas li havindan post sukcesa karier’

Sed mi laboras en la fabrik’
Kaj min nauxzas la povreco
Kaj min nauxzas mia viv’
Kaj mi volus esti li
Jes, mi volus esti li
Ho, mi volus esti li
Richard Cory

Lia bildo aperadas cxiutage en gazet’
Jen li estas cxe opero, jen li estas cxe banked’
Cirkuladas cxiam famo pri festego aux orgi’
Jes, li certe tre felicxas, al li mankas ja neni’

Sed mi...

Li donacis malavare, estis plena je kompat’
Oni dankis larmokule pro lia karitat’
Tial min komplete sxokis la jxurnala artikol’
“Richard Cory forlasis nin: li sin mortigis per pistol’!”

Sed mi...