Listo de cxiuj kantotradukoj

Gxis, kara, gxis

Origina titolo: Bye, bye

Muziko: Hassbecker, Barton, Danz.

Origina teksto: Danz

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

La somero baldaux mortos
Kiel tiu antaux jar’
La cxiela frostnebulo
Kristaligxas sur harar’

Via mantelo kovras
Nin ambaux cxe la trajn’
Vi flustras kaj flugas via
spir’ fumece ien ajn

Gxis, kara, gxis
Mi kun la birdoj fugxos de l’ auxtun’
Gxis, kara, gxis
Revenos mi kun la printempa sun’

La somero jam mortintas
Kaj mi certas jam:
Se mi cxe vi nun restos
Mortos ankaux nia am’

Jes, eble ankaux sude
Ne varmigxos mi
Jes, eble en mantelo via
Nestas harmoni’

Gxis, kara, gxis
Mi kun la birdoj fugxos de l’ auxtun’
Gxis, kara, gxis
Revenos mi kun la printempa sun’