Listo de cxiuj kantotradukoj

Formon de ker’

Origina titolo: Shape of my Heart

Muziko: Sting kaj Dominic Miller

Origina teksto: Sting

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Kartaron li uzas por medito
Sen ies sci’ aux nura suspekt’
Ne ludas li por la mona profit’
Nek por ajna respekt’

Kartaron uzas por auxguro
Geometri’ de sankta sxanc’
Kasxita legx’ de probabla rezulto
Hazarda nombrodanc’

Mi scias, ke pik’ estas glav’ de soldato
Mi scias, ke tref’ ’stas il’ de milit’
Ke la karoo, jen mono por l’ afer’
Sed kor’ havu formon de ker’

Cxu cxe li la fant’ karoa?
Cxu de li la dam’ de pik’?
Sekreta regx’ kasxita en man’
Forgesiga artifik’

Mi scias, ke pik’ estas glav’ de soldato
Mi scias, ke tref’ ’stas il’ de milit’
Ke la karoo, jen mono por l’ afer’
Sed kor’ havu formon de ker’
Kor’ havu form... formon de ker’

Kaj se mi dirus “Mi vin amas!”
Vi retirigxus en terur’
Ne havas mi tro multajn vizagxojn
La mask’ ’stas unu nur

Sensciaj parolantoj
Ekspertos pri la pun’
Kaj kelkaj plendas ecx pro tro da bonsxanco
Perdita oportun’

Mi scias, ke pik’ estas glav’ de soldato
Mi scias, ke tref’ ’stas il’ de milit’
Ke la karoo, jen mono por l’ afer’
Sed kor’ havu formon de ker’
Kor’ havu formon de ker’
Kor’ havu form... formon de ker’